Novaĵoj (Februaro 28)

(GMT+08:00) 2020-02-28 17:57:04     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 28a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio kaj Mongolio helpas unu alian fronte al malfaciloj; Sud-Koreio raportis 334 novajn konfirmitajn kazojn de nova kronviruso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis kun mongola prezidento Khaltmaa Battulga en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo faras ĉiuflankajn klopodojn por batali kontraŭ la kronvirusa eksplodo, dum kiu la registaro kaj popolo de Mongolio liveris tre valorajn subtenojn.

Xi diris, ke Battulga estas la unua fremdlanda ŝtatestro, kiu vizitas Ĉinion de post eksplodo de la epidemio, kaj la speciala vizito de Battulga por esprimi konsolon kaj subtenon al Ĉinio plene enkorpigas la grandan atenton donitan de li al la ĉina-mongolaj rilatoj kaj ankaŭ la profundan amikecon inter la du popoloj. Xi aldonis, ke ĉi tio montras, ke la du najbaroj estas en la sama boato kaj laboras man-enmane por helpi unu la alian.

Xi diris, ke de post eksplodo de la epidemio, la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina registaro donis grandan gravecon al la epidemio, komencis nacian respondan mekanismon kaj prenis la plej ampleksajn, ĝisfundajn kaj rigorajn rimedojn. Gvidgrupo de la Centra Komitato de la KPĈ pri prevento kaj regado de la epidemio estis establita tuj kaj gvida teamo de la centra registaro estis sendita al la provinco Hubei.

Battulga esprimis konsolon al la ĉina popolo pri la epidemio kaj alte taksis la rapidan starigon de la komuna preventa kaj regada mekanismo de Ĉinio kaj naciajn popol-orientitajn klopodojn por batalo kontraŭ la epidemio. Li emfazis, ke Mongolio kaj Ĉinio estas ampleksaj strategiaj partneroj, kaj la mongola popolo plene sentas tion, kion la ĉina popolo travivas, kaj volas stari strikte kun la ĉina popolo en la malfacila tempo.

Plej freŝaj industriaj donitaĵoj montris, ke ĉirkaŭ 90,5% de la ĉinaj nefermetalaj firmaoj kaj produktantoj de kupro kaj aluminio rekomencis produktadon merkrede. La proporcio estis je 7,1 procentpunktoj pli alta ol tiu de la 19a de februaro, laŭ la Ĉina Asocio de Nefermetala Industrio, kiu enketis pri 241 koncernaj firmaoj.

La asocio diris, ke proporcio de uzata produktkapablo de entreprenoj pri kupra kaj aluminia prilaborado, kiuj rekomencis laboron kaj produktadon, revenis al 59% unuafoje merkrede, kun kresko de 12,9 procentpunktoj kompare kun la cifero en la 19a de februaro.

Je ĉirkaŭ la sepa horo vendrede matene, honkongaj policanoj iris al la loĝejo de Jimmy Lai Chee-ying, la fondinto de la kompanio Next Digital Jimmy Lai Chee-ying sur la avenuo Kadoorie en Ho Man Tin por esploro, kaj ili kondukis lin al la Policstacio de Kowloon je ĉirkaŭ la oka horo.

Lai estis suspektata pri minaco al raportisto en 2017 kaj partopreno de kontraŭleĝa kunveno en 2019. En okazejo de la aresto, Lai portanta maskon estis enigita en polican veturilon al la Policstacio de Kowloon por submetiĝi al demandado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris vendrede, ke la ĉiutaga nombro de nove resanigitaj kaj elhospitaligitaj nov-kronvirusaj pacientoj en la ĉina ĉeftero superis tiun de novaj infektoj por la 10a sinsekva tago.

La komisiono diris, ke ĵaude, 3 622 homoj en la ĉina ĉeftero iris el hospitalo post resaniĝo, kaj 327 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 44 mortoj estis raportitaj el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado. Inter la mortoj, 41 okazis en la provinco Hubei, du en Pekino kaj unu en la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado. La komisiono aldonis, ke tiutage pliaj 452 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj, kaj la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 7 952.

Sud-Koreio konfirmis 334 pliajn kazojn de la nova kronviruso, kaj pro tio la totala nombro de infektitoj kalkuliĝis al 1 595 ĝis la 9a horo ĵaŭde laŭ loka tempo, kaj 12 homoj mortis pro la malsano.

La Korea Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj ĝisdatigis la donitaĵojn dufoje ĉiutage je la 10a horo kaj la 17a horo laŭ loka tempo.

Inter la novaj pacientoj, 311 estis loĝantoj en Daegu, je ĉirkaŭ 300 kilometroj sudoriente de la ĉefurbo Seulo, kaj ĝia ĉirkaŭa provinco Norda Gyeongsang.

Kremlo ĵaŭde neis, ke rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝos kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan en la 5a de marto por diskuti pri la siria situacio.

"Putin havas aliajn laborplanojn por la 5a de marto," proparolanto de la Kremlo Dmitry Peskov diris al raportistoj, komentante eblan pintkunvenon de rusa, turka, germana kaj franca gvidantoj en Istanbulo meze de pliiĝanta streĉeco en la siria nordokcidenta provinco Idlib.

Peskov diris, ke tamen Rusio kaj Turkio subtenas laboran komunikadon sur la specialista nivelo, ĉefe por diskuti pri la krizo en Idlib, kie turkaj armitaj fortoj konfliktas kun siriaj registaraj trupoj.

Pasintsemajne, Erdogan diris, ke la kvarpartia pintkunveno pri la krizo de Idlib okazos en la 5a de marto, kaj Peskov diris poste, ke Putin subtenis la ideon okazigi tian kvarpartian kunvenon.

Arabaj ministroj pri sano ĵaŭde laŭdis la ĉinan malferman manieron en kunlaboro kaj la travideblecon de la lando pri rimedoj por batalo kontraŭ la disvastiĝo de la nova kronviruso.

Kunvenante en la sidejo de la Araba Ligo (AL) en Kairo, arabaj ministroj pri sano esprimis en sia fina deklaro solidarecon kun la registaro kaj popolo de Ĉinio.

Deklaro publikigita de la gazetara oficejo de la Araba Ligo diris, ke la arabaj ministroj pri sano esprimas subtenon por ĉiuj grandegaj klopodoj faritaj de la ĉina registaro por malhelpo al la disvastiĝo de la malsano. La deklaro diris, ke la kunveno celis plifortigi komunan klopodon de arabaj landoj por trakti la malsanon kaj apliki la antaŭgardajn rimedojn, kiuj reduktos ĝian disvastiĝon.

La ministroj esprimis sian konfidon pri la kapablo de Ĉinio venki la suferon kaj ĝia sukceso en adopto de ĉiuj rimedoj, kiuj akcelas la internaciajn klopodojn por traktado de la viruso.

Dum parolado en la 53a sesio de la konsilio de arabaj ministroj pri sano, ĉina ambasadoro al Egiptio Liao Liqiang urĝis la Araban Ligon daŭrigi sian subtenon al Ĉinio surbaze de tradicia kaj strategia partnereco.

La ĉina ambasadoro diris, ke Ĉinio donas grandan atenton al la prevento kaj regado de la viruso, kaj ankaŭ klopodas efektivigi ampleksajn planojn pri akcelado de la ekonomio kaj socia disvolviĝo. Li aldonis, ke Ĉinio laboras kaj komunikiĝas strikte kun la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj per divido de sia sperto en prevento kaj regado de la disvastiĝo de la viruso. Ĉinio batalos ŝultro ĉe ŝultro kun la arabaj landoj kiel respondeca granda lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin