Novaĵoj (Marto 02)

(GMT+08:00) 2020-03-02 16:59:45     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 2a de marto, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina ŝtatkonsilanto alvokas internacian kunordigon en batalo kontraŭ epidemio; Internacia komunumo alte laŭdas klopodojn de Ĉinio en protekto de IP. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La gazeto Qiushi dimanĉe publikigis subskribitan artikolon de Wang Yi, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, sub la titolo "Gajni batalon kontraŭ epidemio kaj akceli konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro". La artikolo diris, ke la epidemio refoje portis al la internacia komunumo grandan inspiron, ke en la epoko de tutmondiĝo, ĉiuj landoj estas strikte interligitaj, kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro estas la unika ĝusta elekto por socia evoluado.

Wang diris en sia artikolo, ke Ĉinio prenos la batalon kontraŭ la epidemio kiel oportunon por plifortigi internacian kunordigon kaj kunlaboron, kune protekti la homan planedon kaj konstrui la tergloban vilaĝon, kiu kundividas honoron aŭ malhonoron.

La artikolo diris, ke Ĉinio persistas en la ideo de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, profunde partoprenos en la tutmonda regado pri publika sano kaj unuiĝos kun la internacia komunumo por kune trakti la tutmondan publiksanan defion. Li akcentis, ke Ĉinio plu subtenos la kernan rolon de la UN kaj la Monda Organizo pri Sano en traktado de publiksana krizo kaj plibonigo de la tutmonda mekanismo pri regado de publika sano por plialtigi la pozicion de publiksana afero en internacia tagordo, antaŭenigi gravajn projektojn de internacia kunlaboro en la kampo de publika sano kaj konstrui la "Sanan Silkvojon".

Dimanĉe laŭ informo el la gazetara konferenco de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio laŭleĝe kaj science prenis rimedojn pri la preventado kaj regado kaj volas protekti la regionan kaj mondan publiksanan sekurecon kun aliaj partioj.

Lastatempe serioziĝis la preventa kaj regada situacio de la epidemio kaj grandiĝis la risko de translanda disvastiĝo de la viruso. Estro pri sanitara kvaranteno de la ĉina Ĝenerala Dogana Administracio Lin Wei konigis, ke oni laŭleĝe kaj science prenis seriozajn preventajn kaj regadajn rimedojn en havenoj kaj firme haltigis disvastiĝon de la epidemio tra doganoj.

La epidemio de la nova kronviruso estas kuna defio de la homaro kaj bezonas kunan kunlaboron de la internacia komunumo. Estro de departemento pri konsulado de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Cui Aimin diris, ke post eksplodo de la epidemio, la ĉina registaro prenis seriozajn, ampleksajn kaj kompletajn rimedojn de preventado kaj regado kaj faris pozitivajn kontribuojn por malebligi disvastiĝon de la epidemio en la mondo. Li diris, ke la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en aliaj landoj prudente faris ĉiujn konkretajn laborojn. Ili faris kunordigon kun aerkompanioj kaj sendis 10 aviadilojn al kelkaj landoj por revenigi 1 314 ĉinajn civitanojn. Samtempe Ĉinio revenigis preskaŭ 200 civitanojn de Honkongo kaj Makao en la plezurŝipo Diamant-Princino.

Prisana oficialulo diris dimanĉe, ke la proporcio de ĉinaj pacientoj, kiuj resaniĝis de la nov-kronvirusa malsano kaj estis elhospitaligitaj, daŭre altiĝis en la pasinta semajno kaj atingis 52,1%.

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco, ke ankaŭ la proporcio de resanigitaj pacientoj en Hubei kaj Wuhan altiĝis en la pasinta semajno, kio indikas, ke la ĝenerala situacio de prevento kaj regado de la epidemio kontinue pliboniĝas kaj la efiko de medicina kuracado estas evidenta.

La oficialulo diris, ke Ĉinio nun alfrontas riskojn kun la rekomenco de laboro kaj produktado kaj la pliiĝo de konfirmitaj kazoj eksterlande. Li aldonis, ke diferencaj rimedoj estos adoptitaj por malsamaj regionoj laŭ la loka epidemia situacio.

Ĉina prisana aŭtoritato diris lunde, ke entute 44 462 pacientoj de la kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de dimanĉo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke dimanĉe 2 837 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo. Ĝis la fino de dimanĉo, entute 80 026 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj en la ĉina ĉeftero, kaj 2 912 homoj mortis pro la malsano.

La komisiono diris ankaŭ, ke dimanĉe ĝi ricevis raportojn pri 202 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano kaj 42 novaj mortoj en la ĉina ĉeftero, kaj ĉiuj novaj mortoj okazis en la provinco Hubei.

Dimanĉe en Duŝanbo, taĝika prezidento Emomali Rahmon renkontiĝis kun Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj ambaŭ flankoj reasertis promeson pri fortigo de rilatoj.

Dum la renkontiĝo, Yang diris, ke Ĉinio volas labori kun Taĝikio por efektivigi la konsenton atingitan inter la du ŝtatestroj, firme subteni unu la alian, profundigi praktikan kunlaboron, protekti komunan sekurecon kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke en la pasintaj jaroj, la du flankoj havis riĉan rikolton en sia komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ili devas plu akordigi disvolvajn strategiojn, intensigi kunlaboron kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn por plu profitigi la du landojn kaj popolojn. Li dankas Taĝikion, ke ĝi sendis medicinajn ekipaĵojn por helpi kontraŭepidemiajn klopodojn de Ĉinio, kaj aldonis, ke Ĉinio plu laboros kun landoj inkluzive de Taĝikio por kontraŭbatali la kronviruson kaj protekti regionan kaj mondan publiksanan sekurecon.

Rahmon alte taksis la kontraŭvirusan batalon de Ĉinio. Li diris, ke la ĉina popolo sendube venkos la viruson sub la gvidado de prezidanto Xi, kaj ke Taĝikio prioritatigas en sia eksterlanda politiko la disvolvadon de rilatoj kun Ĉinio, kiu estas proksima najbaro kaj fidinda partnero de Taĝikio.

Kun pliiĝantaj klopodoj en protekto de intelekta proprieto (IP), Ĉinio okupas la unuan lokon en la mondo dum pluraj sinsekvaj jaroj laŭ la nombro de patentaj kaj varmarkaj petoj, kiujn ĝi posedas, gajnante altajn laŭdojn de la internacia komunumo.

Statistikoj montras, ke ĝis la fino de 2019, Ĉinio registris la plej grandan nombron da petoj pri inventaj patentoj en la mondo por la naŭa sinsekva jaro, kaj la plej grandan nombron da petoj pri varmarka registrado por la 18a sinsekva jaro.

Laŭ donitaĵoj de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto de 2017 kaj 2018, Ĉinio estis la dua plej granda petanto pri internaciaj patentpetoj submetitaj per la Traktato pri Patenta Kunlaboro, kaj la tria plej granda lando de varmarka registrado sub la Madrida Sistemo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, Francis Gurry laŭdis la rapidan disvolviĝon de la afero de intelekta proprieto en Ĉinio, dirante, ke la lando konsciis, ke protekto de intelekta proprieto estas tre grava por levi ekonomian konkurencivon, kaj faris intelektan proprieton grava motoro de novigado.

Renata Righetti Pelosi, prezidanto de la Internacia Asocio pri Protekto de Intelekta Proprieto, atentigis pri du kialoj de rapida disvolviĝo de la afero de intelekta proprieto en Ĉinio.

Pelosi diris, ke unuflanke, la bezonoj de ekonomiaj operaciantoj en Ĉinio pli kaj pli interkovriĝis kun tiuj en la mondo, kaj la du flankoj atingis pli da konsentoj pri protekto de intelekta proprieto, kaj aliflanke, Ĉinio havas multajn talentulojn pri intelekta proprieto kun tutmonda vido, kiuj gvidas la rapidan kreskon de ĉi tiu sektoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin