Lastatempe estro de la Monda Organizo pri Sano pri infektaj malsanoj en la orient-mediteranea regiono Abdel Nasser Abu Bakr kaj ĝenerala helpsekretario de la Ligo de Arabaj Landoj pri sociaj aferoj Haifa Abu Ghazaleh laŭdis Ĉinion pro ĝiaj efikaj rimedoj por haltigo de la epidemia disvastiĝo. La Monda Organizo pri Sano vokis aliajn landojn kaj regionojn lerni de Ĉinio.
Abdel Nasser
Abdel Nasser diris intervjuate, ke la Monda Organizo pri Sano aprezas la klopodojn de Ĉinio. Ĉinio efike haltigis disvastiĝon de la epidemio, kaj precipe ĝiaj preventaj kaj regadaj rimedoj efektivigitaj en Wuhan kaj aliaj infektitaj urboj estas ĝustatempaj kaj efikaj. Li laŭdis Ĉinion pro la helpo al aliaj landoj, inkluzive de la medicina kaj teknika subteno al Afriko kaj la mezorienta regiono.
Haifa Abu Ghazaleh
Ĝenerala helpsekretario de la Ligo de Arabaj Landoj pri sociaj aferoj Haifa Abu Ghazaleh diris, ke la ligo donas altan gravecon al epidemio de la nova kronviruso kaj laŭdas la klopodojn de Ĉinio en preventado kaj regado. Ŝi diris, ke arabaj landoj esperas fortigi kunlaboron kaj informajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano.