Novaĵoj (Marto 05)

(GMT+08:00) 2020-03-05 16:15:36     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 5a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi prezidis kunvenon de gvidantaro pri regado de kronviruso kaj stabiligo de ekonomio; Almenaŭ 100 000 kazoj estis malebligitaj de rimedoj de Ĉinio kontraŭ COVID-19. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de gvidantaro por studi la gravajn taskojn pri prevento kaj regado de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) kaj stabiligo de ekonomia kaj socia disvolvado.

Xi faris gravan paroladon en la merkreda kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Xi diris, ke post la malfacilaj klopodoj de la tuta lando, pozitiva tendenco aperis. La situacio de prevento kaj regado de la epidemio daŭre pliboniĝis kaj la renormaliĝo de la ordo de laboro kaj ĉiutaga vivo akceliĝis.

Li vokis rapidigi la starigon de ekonomia kaj socia ordo akorda kun prevento kaj regado de la epidemio, urĝante klopodojn por firmigi kaj vastigi la malfacile akiritan pozitivan tendencon, rekonduki la ekonomian kaj socian disvolvadon de la lando al la normala vojo, kaj krei kondiĉojn por certigi decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj elimino de malriĉeco.

Xi emfazis klaran komprenon pri la komplekseco de la nuna situacio pri prevento kaj regado de la epidemio, kaj ankaŭ la ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Xi diris, ke la tasko bridi la epidemion restas malfacila kaj dorna en la epidemia centro Hubei-provinco kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, tamen la risko de eksplodo kreskas en aliaj regionoj, kiam pli da homoj moviĝas ĉirkaŭen kaj amasoj kolektiĝas. Li postulis neniun malstreĉon en la preparo por reago al epidemio.

Plej altranga ĉina diplomato Yang Jiechi diris, ke Ĉinio kaj centr-aziaj landoj reasertis profundigi kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo. Yang diris, ke la gvidantoj de Taĝikio, Uzbekio kaj Kazaĥio ĉiuj promesis akceli kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj pliigi ekonomian konektitecon kaj profitigi homojn en ĉiu lando.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la komentojn merkrede, kiam li finis sian viziton al Taĝikio, Uzbekio kaj Kazaĥio. Yang ankaŭ esprimis dankemon pro ilia subteno al la batalo de Ĉinio kontraŭ la nova kronviruso kaj alvokis unuigitajn klopodojn por batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la viruso estas senlandlima kaj Ĉinio protektos tutmondan publiksanon kun la ideo konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Dum sia lasta stacio de la vizito, Yang renkontiĝis kun kazaĥa prezidenton Kassym-Jomart Tokayev marde. Yang diris, ke la du landoj devas antaŭenpuŝi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo por rikolti pli da rezultoj, prioritatigi disvolvadon de kunlaboro pri produktkapablo, komerco, agrikulturo kaj infrastruktura konstruado kaj nutri novajn kreskpunktojn, kiaj estas financo, alta teknologio kaj cifereca ekonomio.

Yang dankas ankaŭ Kazaĥion pro la helpo kaj subteno al la batalo de Ĉinio kontraŭ la nova kronviruso. Li diris, ke Ĉinio pretas intensigi komunikadon kun la Monda Organizo pri Sano, plifortigi kunlaboron en epidemia prevento kaj regado kun ĉiuj landoj, kaj kune trakti la tutmondajn publiksanajn riskojn.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio daŭre plifortigos kunlaboron kun aliaj landoj por batali kontraŭ la kronvirusa eksplodo.

Ma diris, ke la ĉina registaro ĝusttempe dividis informon kaj strikte kunlabori kun la tutmonda komunumo, kaj la klopodo de Ĉinio por regado de la fonto de la viruso kaj bremsado de ĝia disvastiĝo gajnis valoran tempon por aliaj landoj de la mondo. Li aldonis, ke la ĉina registaro kaj ĝia popolo faris grandegajn oferojn por kontraŭbatali la kronvirusan eksplodon. Ma diris ankaŭ, ke pli ol 1 300 ĉinaj civitanoj estis revenigitaj el fremdaj landoj de post la eksplodo de la epidemio. La ĉina registaro ankaŭ donis grandan atenton al la sano de membroj de fremdlandaj komunumoj, diplomatiaj misioj kaj internaciaj studentoj en Ĉinio, liverante al ili necesan protekton kaj helpon.

Zeng Yixin, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano, diris al raportistoj, ke la komisiono ankaŭ aktivis en kunordigo de multflanka komunikado, ekzemple kun la Monda Organizo pri Sano laŭ la Internacia Regularo pri Sano kaj interkonsentoj de prisana kunlaboro kun koncernaj landoj. La ĝustatempa raportado de la komisiono pri informoj koncernaj al la kronviruso, aktiva divido de sperto pri brido de la viruso, diagnozo kaj kuracado, kaj devontigo al teknologiaj interŝanĝoj gajnis internacian rekonon.

La Pekina Genomika Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj diris, ke la Nacia Centro pri Genomika Datumo ĝisdatigis sian datumbankon de nov-kronvirusa malsano (COVID-19).

En la ĝisdatigita datumbanko, la informoj pri kvalita taksado de ĉiu genoma sekvenco kaj ĉiu variejo estas liveritaj en la kolumnoj de Publikigitaj Genomaj Sekvencoj, Datumaj Statistikoj kaj Variada Prinoto.

La datumbanko ankaŭ povas efektivigi taksadojn de sekvenca muntado pri koncernaj referencaj genomoj surbaze de originaj sekvencadaj informoj, tiel certigante la fidindecon de referencaj sekvencoj de virusa genomo.

La nova kolumno nomata Variada Ofteco estis aldonita por dinamike montri la oftec-ŝangan tendencon de variejoj transirantaj malsamajn tempojn kaj regionojn per varmomapo.

Post ĝisdatigo, la datumbanko nun integris informojn pri 249 virusaj genomsekvencoj inkluzive de la nova kronviruso kaj la viruso suspektata pri rilato kun la nova kronviruso, 38 047 kronvirusaj sekvencoj, 302 variaĵoj de homa nov-kronvirusa genomo, kaj 588 studaĵoj pri nova kronviruso.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke Ĉinio plenumas sian promeson pri internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la nova kronviruso en malferma, travidebla kaj respondeca maniero.

Zhao diris, ke Ĉinio strikte sekvis la disvolviĝon de la kronvirusa epidemio en la mondo, kun la decido akceli internacian kunlaboron, kaj la vizio de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Nacia Komisiono pri Sano kune okazigis videokonferencon marde kun prisanaj fakuloj el Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Armenio, Turkmenio kaj la sekretariejo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Fakuloj el la Ĉina Centro pri Prevento kaj Regado de Malsanoj kaj la Unua Hospitalo de la Pekina Universitato dividis kun la ĉeestantoj ĉinan sperton pri prevento, regado kaj kuracado de la nov-kronvirusa malsano.

Ĉina prisana aŭtoritato diris ĵaŭde, ke ĝi ricevis raportojn pri 139 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 31 mortoj merkrede en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, 143 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ merkrede, 2 189 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 5.952.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 80 409 ĝis la fino de merkredo, inkluzive de 25 352 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 52 045 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 012 homoj, kiuj mortis pro la malsano.

Merkrede en Vaŝingtono, la Internacia Mona Fonduso proklamis asigni maksimume 50 miliardojn da usonaj dolaroj de rapid-distribua krizokaza financado por helpi membrolandojn trakti la epidemion. Kviono de la sumo estos liverita al la plej malriĉaj landoj kiel seninterezan prunton. Ĝenerala direktoro de la fonduso Kristalina Georgieva diris, ke triono de la membrolandoj havas konfirmitajn kazojn de la malsano. Laŭ la nuna situacio, la anticipo de la tutmonda ekonomia kresko de 2020 estos malpli alta ol tiu de 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin