Ĉinio asignis pli ol 110 miliardojn da juanoj por preventado kaj regado de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-06 14:50:53     Redaktoro:Ĝoja

Gazetara konferenco de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio diris jaŭde, ke ĝis la 4a de marto diversnivelaj registaroj asignis 110,48 miliardojn da juanoj por preventado kaj regado de la epidemio. Unuflanke, la centra registaro fortigis financan garantion de epidemia preventado kaj regado por certigi ĝustatempan enhospitaligon de la malsanuloj kaj kuracadon, preventadon kaj regadon de la malsano en ĉiuj lokoj, kaj aliflanke ĝi ellaboris serion da favoraj politikoj por helpi rekomencon de laboro kaj produktado.

Hubei-provinco estas la plej serioza epidemia zono. Ĝis februaro restis 130,6 miliardoj da juanoj en la trezorejo de la provinco. Ekde marto la Financa Ministerio establis mekanismon de semajna akordigo de la provinca trezorejo. En la unua semajno la ministerio anticipe asignis 35 miliardojn da juanoj al la provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin