La 25an de januaro, la novjaran tagon laŭ la ĉina lunkalendaro, Xi prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por fari studon, rearanĝon kaj pluan mobilizon pri prevento kaj regado de la epidemio kaj kuracado de pacientoj. Okazigo de tiu speciala kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ reflektis specifan agadon de la ŝtata regado en la eksterordinara periodo. Poste en 40 tagoj, Xi prezidis ses kunvenojn de la la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ por studi la laboron pri prevento kaj regado de la epidemio kaj plifortigi malfortajn ĉenojn, ĉiuflanke levante la sistemon kaj kapablon de ŝtata regado meze de grava krizokazaĵo.
Tio estas ankaŭ batalo de tutmonda kunlaboro. Meze de la severa situacio de rapida disvastiĝo de la nova kronviruso en iuj landoj, Ĉinio decidis donaci 20 milionojn da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano (MOS) por subteni ĝin en efektivigo de internacia kunlaboro en batalo kontraŭ la epidemio kaj helpi al evoluantaj landoj plialtigi la kapablon de sia prisana sistemo, kio estas enkorpigo de la ideo de Ĉinio pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.