Novaĵoj (Marto 09)

(GMT+08:00) 2020-03-09 17:39:16     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas lundo, la 9a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi esprimis festajn salutojn al virinoj batalantaj kontraŭ la epidemio okaze de la Internacia Virina Tago; kelkaj landoj lernis spertojn de Ĉinio en regado de la kronvirusa malsano. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping esprimis sinceran zorgon pri virinoj batalantaj kontraŭ la nov-kronvirusa malsano sur la frontlinio kaj en aliaj kampoj dimanĉe, okaze de la Internacia Virina Tago.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ankaŭ esprimis festajn salutojn al virinoj de ĉiuj etnaj grupoj kaj de ĉiuj sociaj rondoj de la lando.

Xi diris, ke medicinistinoj batalis tagnokte sur la frontlinio kontraŭ la epidemio por savi pacientojn de la kronvirusa malsano, montrante la noblan spiriton de bonkoreco. Li diris, ke virinaj partianoj kaj kadroj, policanoj, personoj regantaj la epidemion, komunumaj laborantoj, ĵurnalistoj kaj volontuloj plenumis siajn devojn kun lojaleco, laboris tenace, surŝultrigis multajn malfacilajn taskojn kaj faris gravan kontribuon por brido de la epidemio per agoj. Li vokis la virinajn laborantojn havi firman konvinkon pri gajno de la batalo kontraŭ la epidemio, teni altan moralan spiriton, protekti sin en scienca maniero kaj fari kontinuajn klopodojn por sane kontraŭbatali la epidemion.

La Ministerio pri Civilaj Aferoj diris dimanĉe, ke Ĉinio ellaboris serion da rimedoj por plifortigi socian subtenon al homoj plej bezonantaj helpon kaj batali kontraŭ malriĉeco,

La ministerio diris en telekonferenco pri mildigo de malriĉeco, ke censo celanta malriĉulojn estos komencita por certigi, ke tiuj laŭnormaj estas inkluzivitaj de la sistemo de socia sekureco kaj ĝuas subtenajn politikojn. Ĝi diris, ke klopodoj estos intensigitaj por subteni malavantaĝajn grupojn, inkluzive de maljunuloj, handikapuloj kaj neplenaĝuloj, kiuj estas nekapablaj pri laboro kaj havas neniun fonton de enspezo kaj neniun alian por konfido al subteno.

La ministerio ankaŭ emfazis instigi sociajn organizojn partopreni en mildigo de malriĉeco kaj akceli la efektivigon de bonfaraj projektoj por kontraŭbatali malriĉecon. Ĝi diris, ke laŭcela helpo estos liverita al regionoj de ekstrema malriĉeco, kaj alvokis pli da helpaj projektoj, financa subteno kaj personara trejnado por ĉi tiuj regionoj.

La rapida disvastiĝo de la nov-kronvirusa malsano en Irano en la lastaj tagoj estigis maltrankvilon de la tuta mondo. Fronte al la severa situacio, laborgrupo konsistanta el 5 fakuloj de la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco estis sendita al Irano por dividi ĉinajn spertojn kaj helpi Iranon en kuracado de la malsano. La laborgrupo atingis la iranan ĉefurbon Tehrano en frumateno de la 29a de februaro. Ĉinaj fakuloj vizitis plurajn hospitalojn, kiuj akceptis infektitojn de la nova kronviruso, interŝanĝis informojn kaj dividis spertojn kun iranaj medicinistoj sur la frontlinio.

Fakulo Ma Xuejun diris al raportisto, ke la situacio en Irano estas serioza. Irano alfrontas du defiojn. La unua estas manko de materialoj, inkluzive de kuraciloj kaj protektaj provizaĵoj, kaj la alia kuŝas en tio, ke ilia kapablo iom altiĝas, tamen tio restas nesufiĉa.

Fakulo Qian Zhiping aldonis, ke ideo kaj sindonemo de iranaj medicinistoj forte impresis la laborgrupon. Ili kredas, ke sub klopodo de la tuta lando, Irano certe povos regi la epidemion en la baldaŭa estonteco.

Ĉina prisana aŭtoritato diris dimanĉe, ke entute 28 000 virinaj medicinaj laborantoj estis senditaj al la ĉina centra provinco Hubei inkluzive de ĝia ĉefurbo Wuhan por helpi batalon kontraŭ la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) ĝis nun, okupante du trionojn de la totala nombro.

Guo Yanhong, oficialulo de la Nacia Komisiono pri Sano diris en gazetara konferenco en Pekino, ke ĝis nun, Ĉinio sendis 346 medicinajn teamojn kun 42 600 medicinaj laborantoj al Hubei, inkluzive de 19 000 medicinaj laborantoj de intensa zorgado kaj medicinaj laborantoj specialigitaj pri spiraj, infektaj kaj psikologiaj malsanoj kaj aliaj kampoj.

Ŝi diris, ke ankaŭ teamo de akademianoj el la tuta lando estis sendita por konsultiĝa servo pri severaj kaj krizaj pacientoj. Ŝi aldonis, ke la frontliniaj medicinistoj ludis gravan rolon por kuraci pacientojn de la kronvirusa malsano.

Ĉina prisana aŭtoritato diris lunde, ke ĝi ricevis raportojn pri 40 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 22 mortoj dimanĉe en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 21 okazis en la provinco Hubei kaj unu en la provinco Guangdong. Samtempe, 60 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ dimanĉe 1 535 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 5 111.

Ĝis la fino de dimanĉo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj sur la ĉeftero kalkuliĝis al 80 735, inkluzive de 19 016 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 58 600 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 119 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 421 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 20 146 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Italio, Sud-Koreio kaj Irano prenis rimedojn bloki regionojn trafitajn de la epidemio, fermi lernejojn kaj malpermesi amasiĝon de homoj por eviti disvastiĝon de la nova kronviruso. La efiko de tiuj rimedoj estis pruvitaj en Ĉinio. Bruce Aylward, estro de la laborgrupo de la Monda Organizo pri Sano, kiu faris inspektvojaĝon al Ĉinio lastatempe, kaj altranga konsilisto de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke rimedoj prenitaj de Ĉinio por prevento kaj regado de la epidemio kreis normon por la tuta mondo, kaj per la ĉinaj spertoj, aliaj landoj ne plu bezonas agi de la komenco.

Laŭ ĉiutaga raporto pri la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), dimanĉe vespere publikigita de la Monda Organizo pri Sano (MOS), la disvastiĝo de la viruso estis trovita en sep pliaj landoj, tial la nombro de landoj kaj regionoj, kie aperis loka transmisio, kreskis ĝis 53 krom Ĉinio.

La sep landoj estas Kamboĝo, Aŭstrio, Hungario, Egiptio, Peruo, Bulgario kaj Maldivoj. Entute 105 586 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 10a dimanĉe laŭ centr-eŭropa tempo, kun kresko de 3 656 infektitoj kompare kun la antaŭa tago, inkluzive de 3 610 novaj kazoj ekster Ĉinio.

Inter 24 727 konfirmitaj kazoj ekster Ĉinio, 484 homoj mortis pro la malsano, kio markis kreskon de 71 mortoj kompare kun la antaŭa tago.

Dimanĉe matene Bulgario, Kostariko, Faroaj Insuloj, Franca Gujano, Maldivoj, Malto, Martiniko kaj Moldava Respubliko raportis kazojn de la kronvirusa malsano por la unua fojo en la pasintaj 24 horoj, pliigante la totalon de landoj kaj regionoj influitaj de la viruso ekster Ĉinio ĝis 101.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin