Novaĵoj (Marto 10)

(GMT+08:00) 2020-03-10 16:45:41     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 10a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi inspektas preventon kaj regadon de epidemio en Wuhan; Ĉinio profundigos internacian kunlaboron pri regado de la nova kronviruso. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde atingis Wuhan, la centron de eksplodo de la nov-kronvirusa epidemio, por inspektado de la laboro pri prevento kaj regado de la epidemio en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitos kaj salutos medicinajn laborantojn, oficirojn kaj soldatojn, komunumajn laborantojn, policanojn, oficialulojn kaj volontulojn, kiuj batalas kontraŭ la epidemio sur la frontlinio, kaj ankaŭ pacientojn kaj loĝantojn dum la inspektado.

La gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano lunde faris aranĝojn por profundigi internacian kunlaboron pri epidemiaj prevento kaj regado kaj antaŭenpuŝo por esencaj rezultoj en koncerna laboro.

Laŭ kunveno de la gvidgrupo, okazigita lunde, la grupo gvidata de ĉefministro Li Keqiang alvokis kontinuajn klopodojn por malhelpi la translandan disvastiĝon de la epidemio, orde rekomenci laboron kaj produktadon, kaj kunordigi epidemian regadon kaj ekonomian kreskon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis la kunvenon.

La kunveno rimarkigis, ke fronte al la defioj alportitaj de la disvastiĝo de la malsano en fremdaj landoj, Ĉinio plifortigos internacian kunlaboron, kaj efektivigo de rimedoj de epidemia prevento ĉe landlimoj helpos ordan kaj sekuran fluadon de homoj inter landoj. La kunveno diris, ke enirintaj vojaĝantoj, kiuj estas konfirmitaj aŭ suspektataj pri infektiĝo je la viruso aŭ estas proksimaj kontaktantoj, estos kontrolitaj, kuracitaj kaj kvarantenigitaj laŭ koncernaj reguloj, kaj emfazis, ke zorgema laboro pri epidemia prevento estas aparte grava por havenoj kun granda nombro da enirantoj kaj elirantoj kiel Pekino.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde telefone konversaciis kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab pri la batalo kontraŭ la nova kronviruso.

Raab laŭdis la ampleksajn kaj efikajn rimedojn de la ĉina flanko por prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio kaj haltigo de la plua disvastiĝo de la malsano, kaj dankis la ĉinan flankon pro la livero de helpo kaj oportuno al britaj civitanoj en Ĉinio.

Raab diris, ke Britio atendas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio kaj plue diskuti kun Ĉinio pri starigo de tutmonda partnereco pri sano. Li aldonis, ke Britio havas malferman sintenon sen diskriminaciaj rimedoj pri investo de ĉinaj kompanioj kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en kampoj, kiaj estas financo, libera komerco, investa interkonsento kaj klimatŝanĝiĝo.

Wang diris, ke Ĉinio estas sur la frontlinio de la batalo kontraŭ la epidemio, kiu estis efike bridita enlande. La klopodoj faritaj de Ĉinio protektis la sanon kaj sekurecon de la ĉina popolo kaj gajnis tempon por preparo de aliaj landoj kontraŭ la epidemio. Li diris, ke nun la epidemio disvastiĝas en multaj lokoj tra la mondo, kaj plifortigi internacian kunlaboron por kune kontraŭbatali la epidemion estas la plej granda prioritato.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio kondamnas usonan malestimindan praktikon makuli la landon kaj ĝian urbon Wuhan per la nova kronviruso.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkon en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti tion, ke usona ŝtatsekretario Mike Pompeo nomis la viruson "la kronviruso de Wuhan". Geng diris, ke spite al la fakto, ke la Monda Organizo pri Sano oficiale nomis ĉi tiun kronviruson, iu usona politikisto, malrespekta al scienco kaj la decido de la Monda Organizo pri Sano, kaptis okazon por makuli Ĉinion kaj la urbon Wuhan. Li diris, ke la ĉina flanko kondamnas ĉi tiun malestimindan praktikon.

Responde al la rimarkoj de Pompeo, kiuj kalumnias la ĉinan dividon de informoj pri la kronvirusa epidemio, Geng diris, ke de post la eksplodo de epidemio, Ĉinio senprokraste liveris ĝisdatajn epidemiajn informojn al la Monda Organizo pri Sano kaj landoj kaj regionoj inkluzive de Usono en malferma, travidebla kaj respondeca maniero.

Ĉinio lunde publikigis sian planon por monitori kaj antaŭgardi la disvastiĝon de akridoj enlande kaj eksterlande, certigante grenproduktan kaj ekologian sekurecon.

La plano, kiu estis kune publikigita de la Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj, la Ĝenerala Administracio de Doganoj kaj la Nacia Forstkultura kaj Herbeja Administracio, diris, ke regiona regado kaj scienca prevento devas esti prioritataj. Ĝi klarigis la celon de regado de akridoj, nome certigi, ke dezertaj akridoj el fremdaj landoj ne kaŭzu damaĝon kaj ekapero de enlandaj akridoj ne estigu plagon, kun influo sur ne pli ol 5% de kultivaĵoj.

Lokaj aŭtoritatoj estas urĝitaj malhelpi invadon de dezertaj akridoj el fremdaj landoj. La plano postulas, ke oni starigu monitoradajn staciojn en Tibeto, Yunnan kaj Xinjiang por observi eblajn itinerojn de la migrado de la detruaj fiinsektoj.

Ĉinio sendis al la kosmo novan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 19a horo kaj 55 minutoj lunde vespere. Restas nur unu paŝo por kompletigo de la tutmonda sistemo.

Ĉinio komencis konstrui sian navigadan sistemon, nomatan laŭ la ĉina termino por la Granda Ĉerpilo en la 1990-aj jaroj kaj komencis servi al la azi-pacifika regiono en 2012. Nun ĉiuj unuageneraciaj satelitoj de BeiDou-1 finis sian funkciadon, kaj entute 54 satelitoj de BeiDou-2 kaj BeiDou-3 estis senditaj al la kosmo.

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke ĝi ricevis raportojn pri 19 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 17 mortoj lunde en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, 36 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ lunde 1 297 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 4 794.

Ĝis la fino de lundo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 80 745, inkluzive de 17 721 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 59 897 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 136 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 349 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 16 982 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin