Altranga ĉina diplomato telefone interparolis kun usona ŝtatsekretario

(GMT+08:00) 2020-03-17 14:20:18     Redaktoro:Xiao
Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo lunde laŭ peto de ĉi-lasta, emfazante, ke la plej granda prioritato nun por la internacia komunumo estas efektivigi aktivan kunlaboron en batalo kontraŭ la nov-kronvirusa malsano.

Yang, kiu estas ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris en la konversacio, ke prevento kaj regado de la epidemio konstante progresis en Ĉinio pro la malfacilaj tutlandaj klopodoj gvidataj de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Li diris, ke la progreso plene enkorpigis la avantaĝojn de la gvidado de la KPĈ kaj la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj, kaj Ĉinio havas la plenan fidon, kapablon kaj certecon gajni la batalon kontraŭ la epidemio. Li rimarkigis, ke de post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio informis la Mondan Organizon pri Sano (MOS) kaj diversajn landojn inkluzive de Usono pri la situacio kaj dividis kun ili rilatajn informojn en malferma, travidebla kaj respondeca maniero.

Yang diris, ke Ĉinio ankaŭ komencis internacian kunlaboron kaj donis al iuj landoj donacojn kaj subtenon laŭ sia kapablo. La internacia komunumo alte taksis la agojn de Ĉinio kaj klare diris, ke la klopodoj de la ĉina popolo gajnis tempon kaj faris gravajn kontribuojn al la tutmondaj prevento kaj regado.

Yang aldonis, ke Ĉinio urĝas Usonon konsideri la komunajn interesojn kaj volon de la popoloj en ambaŭ landoj kaj la tuta mondo, plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio kaj la internacia komunumo, kaj kune protekti la internacian publiksanan sekurecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin