Novaĵoj (Marto 18)

(GMT+08:00) 2020-03-18 17:47:10     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi interparolis kun pakistana prezidento;Ĉinio oponas makuladon de Usono per nomo "ĉina viruso".

Marde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun vizitanta pakistana prezidento Arif Alvi.

Xi laŭdis la subtenon de Pakistano al Ĉinio, dirante, ke en la komenco de la epidemio, prezidento Alvi skribis al li leteron por transdoni konsolon, kaj la nuna vojaĝo de Alvi markas lian firman subtenon. La pakistana flanko ankaŭ donis ĉion laŭ sia kapablo por liveri al Ĉinio kontraŭepidemiaj materialoj.

Xi diris, "Ĉinio profunde dankas la subtenon de Pakistano. Faktoj pruvis refoje, ke Ĉinio kaj Pakistano estas veraj amikoj, kiuj dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj bonaj fratoj, kiuj dividas inter si ĝojojn kaj suferojn. La speciala amikeco estas historia elekto, kaj profunde enradikiĝis en la koroj de la du popoloj. La epidemio nun disvastiĝas en diversaj lokoj tra la mondo. Ĉiuj landoj devas kunlabori por batali la epidemion."

Xi diris, ke kiel ajn la internacia situacio ŝanĝiĝos, Ĉinio ĉiam staros firme kun Pakistano, kaj klopodos profundigi la ĉina-pakistanan feran amikecon, por fari la rilatojn inter Ĉinio kaj Pakistano modelo por konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj pli bone profitigi la du popolojn. Li aldonis, ke Ĉinio ĝojas vidi unuiĝan, stabilan, prosperan kaj fortan Pakistanon.

Alvi diris, ke sub la forta gvidado de prezidanto Xi, Ĉinio akiris gravajn pozitivajn rezultojn en la batalo kontraŭ la epidemio, pro kio li esprimas sinceran gratulon nome de la pakistanaj registaro kaj popolo. Alvi diris, ke fronte al la katastrofo, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro montris elstaran estrivon kaj fortan kapablon en mobilizado. La sperto kaj praktiko de Ĉinio liveras utilajn lecionojn al aliaj landoj.

Alvi diris, ke oni kredas, ke post la epidemio, Ĉinio fariĝos pli forta. La intencoj de iuj fortoj uzi la epidemion por makuli kaj izoli Ĉinion agas kontraŭ la volo de la popolo kaj nepre malsukcesos. Li aldonis, ke Pakistano plu subtenos Ĉinion pri aferoj koncernaj al la gravaj interesoj de Ĉinio, kaj pretas subteni intensajn interŝanĝojn kun Ĉinio, profundigi kunlaboron kaj fari klopodojn por konstruado de la Pakistana-Ĉina Ekonomia Koridoro. Pakistano plu akcelos duflankan kontraŭterorisman kunlaboron kaj kune klopodos por gardi senpartiecon kaj justecon en la internacia areno.

Ĉefministro Li Keqiang marde prezidis administran kunvenon de la Ŝtata Konsilio, kiu decidis, ke Ĉinio profundigos la reformon de registaraj funkcioj, nutros novan movforton por kresko, kulturos novajn formojn de industrio en la cifereca ekonomio kaj konservos stabilecon de dungado.

Li diris, ke la reformo de registaraj funkcioj devas esti profundigita, kaj la strategio de Interreto Plus kaj la iniciato de tutlandaj entreprenado kaj novigado devas esti antaŭenigitaj por krei pli da ŝancoj por entreprenado, kreado de laborŝancoj kaj fleksebla dungado.

Datenoj lunde publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke entute miliono kaj 80 miloj da novaj urbaj laborpostenoj estis kreitaj en la unuaj du monatoj ĉi-jare. La esplorita urba senlaboreco en februaro kalkuliĝis al 6,2 procentoj, kun la kresko de unu procentpunkto kompare kun tiu en januaro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio forte indignas pri kaj firme oponas kontraŭ la usona konduto, kiu nomas la novan kronviruson "ĉina viruso", kaj urĝas Usonon korekti siajn erarojn kaj haltigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti afiŝon faritan de usona prezidento Donald Trump lunde per socia komunikilo, en kiu li nomis la novan kronviruson "ĉina viruso". Geng diris, "Lastatempe, iuj usonaj politikistoj rilatigis la novan kronviruson kun Ĉinio, celante makuli Ĉinion. Ni forte indignas pri kaj firme oponas kontraŭ tio."

La Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo klare kaj absolute oponas makuladon per rilatigo de la viruso kun specifaj landoj kaj regionoj. Geng akcentis, "Ni urĝas la usonan flankon tuj korekti siajn erarojn kaj haltigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio."

Laŭ oficiala deklaro, Ĉinio merkrede anoncis kontraŭrimedojn al limigaj rimedoj kontraŭ ĉinaj mediataj agentejoj en Usono.

La deklaro diris, ke en la lastaj jaroj, la usona registaro trudis maljustajn restriktojn al ĉinaj mediataj agentejoj kaj personaro en Usono, intencante malfaciligi iliajn normalajn raportajn taskojn, kaj submetis ilin al pliiĝanta diskriminacio kaj politike motivigita subpremo.

En decembro 2018, Usono ordonis, ke iuj ĉinaj mediataj organizoj en Usono registriĝu kiel "fremdlandaj agentoj." En februaro 2020, ĝi difinis kvin ĉinajn mediatojn en Usono kiel "eksterlandajn misiojn" kaj starigis plafonon por la nombro de iliaj dungitoj, efektive forpelante ĉinajn ĵurnalistojn el Usono.

La deklaro diris, ke tia indigniga traktado instigis fortajn protestojn de Ĉinio. Ĉinio firme kontestis kaj forte kondamnis la usonan movon, kaj emfazis sian rezervitan rajton respondi kaj preni agojn. Ĉinio per ĉi tio anoncas jenajn rimedojn, tuj validajn:

Unue, responde al la usona difino de kvin ĉinaj mediataj agentejoj kiel "fremdlandaj misioj", Ĉinio postulas, en spirito de reciprokeco, ke la ĉinaj filioj de la usonaj mediatoj Voice of America, the New York Times, the Wall Street Journal, the Washington Post kaj Time deklaru en skriba formo informojn pri siaj personaro, financo, operacio kaj nemoveblaĵoj en Ĉinio.

Due, responde al Usono, kiu malpliigis la grandecon de dungitaro de ĉinaj mediatoj en Usono, kio estas nepublika elpelo, Ĉinio postulas, ke ĵurnalistoj de usona civitaneco, kunlaboraj kun New York Times, the Wall Street Journal kaj the Washington Post, kies gazetaraj akreditaĵoj devas eksvalidiĝi antaŭ la fino de 2020, sciigu la Departementon de Informo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en kvar kalendaraj tagoj ekde merkredo kaj redonu siajn gazetajn kartojn ene de 10 kalendaraj tagoj. Ili ne rajtas plu labori kiel ĵurnalistoj en la Ĉina Popola Respubliko, inkluzive de ĝiaj specialaj administraciaj regionoj de Honkongo kaj Makao.

Trie, responde al la diskriminaciaj limigoj, kiujn Usono trudis al ĉinaj ĵurnalistoj koncerne vizon, administracian revizion kaj raportadon, Ĉinio faros reciprokajn rimedojn kontraŭ usonaj ĵurnalistoj.

La deklaro diris, ke la supre menciitaj rimedoj estas tute necesaj kaj reciprokaj kontraŭrimedoj, kiujn Ĉinio estas devigita reagi al la maljusta subpremo, kiun spertas la ĉinaj mediatoj en Usono. Tio estas laŭleĝa kaj pravigebla memdefendo en ĉiu senco.

Ĉina prisana aŭtoritato diris merkrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 13 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 11 mortoj en la ĉina ĉeftero marde.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei, kaj ankaŭ en mardo, 21 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj, entute 922 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, kaj la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 2 622.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin