Novaĵoj (Marto 19)

(GMT+08:00) 2020-03-19 17:20:54     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi prezidas gvidantaran kunvenon pri epidemia regado kaj ekonomia disvolvado; Ĉina urbo Wuhan raportis nul-kreskon de nov-kronvirusa infekto.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis gvidantaran kunvenon por analizi preventon kaj regadon de la kronvirusa epidemio (COVID-19) kaj ankaŭ la ekonomian disvolvadon enlande kaj eksterlande.

La kunveno ankaŭ faris aranĝojn pri ĉefaj taskoj kunordigi preventon kaj regadon de la epidemio kun ekonomia kaj socia disvolvado. Xi faris gravan paroladon en la merkreda kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke la pozitiva tendenco de prevento kaj regado de la epidemio estis konstante solidigita kaj grandigita, kaj renormaliĝo de la produktado kaj ĉiutaga vivo rapidiĝis. Tamen, novaj situacioj kaj problemoj, precipe la transmara disvastiĝo de la viruso kaj ĝiaj negativaj influoj sur la monda ekonomio, alportis novajn defiojn. Li montris, ke laboraj prioritatoj kaj respondaj rimedoj devas esti adaptitaj al ŝanĝiĝantaj situacioj por gajni la popolan militon kontraŭ la epidemio, atingi decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj batalo kontraŭ malriĉeco.

Pri internacia kunlaboro, Xi postulis pli intensan kunlaboron kun la Monda Organizo pri Sano por plifortigi la analizon kaj prognozon de la ŝanĝiĝoj de la tutmonda epidemia situacio kaj plibonigi strategiojn kaj politikojn por traktado de importitaj riskoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris merkrede en telefona konversacio kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, ke Ĉinio firme staras kun la Eŭropa Unio (EU) kaj subtenas ĝiajn kontraŭepidemiajn klopodojn. Li diris, ke en la fruaj tagoj de la batalo de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa epidemio, institucioj de la EU esprimis simpatiojn kaj kunordigis multajn provizaĵojn al Ĉinio.

Li diris, ke la epidemio disvastiĝas en landoj de la EU, kaj Ĉinio esprimas simpation al la EU, kiu estas en la epidemia situacio kaj alfrontas malfacilojn, kaj ke prevento kaj regado de la epidemio estas senlandlimaj. Sub la nunaj cirkonstancoj, Ĉinio firme staras kun la eŭropa flanko, subtenas ĝiajn kontraŭ-epidemiajn klopodojn kaj faciligas ĝian aĉetadon de medicinaj provizaĵoj per komercaj kanaloj. Li aldonis, ke Ĉinio ankaŭ pretas aktive efektivigi internacian kunlaboron por kune protekti la sanon de la homaro.

Von der Leyen diris, ke la kronviruso kontinue disvastiĝas en Eŭropo, kaj la EU, kiu estas dankema pri la subteno de Ĉinio en sia batalo kontraŭ la kronviruso, havas urĝan aĉetpostulon de kontraŭepidemiaj provizaĵoj kaj esperas, ke Ĉinio plu faros kunordigojn kaj donos subtenon.

Ŝi emfazis, ke la komunaj klopodoj de la du flankoj por batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj pasigo de la malfacila tempo pruvas iliajn bonajn amikecon kaj kunlaboron.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke virusoj estas senlandlimoj, kaj estas la komuna respondeco de la internacia komunumo trakti la epidemion kaj gajni la batalon kontraŭ virusoj.

Wang faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun singapura ministro pri eksterlandaj aferoj, Vivian Balakrishnan, laŭ peto de la lasta. Wang diris, ke sub la forta kondukado kaj persona gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping, Ĉinio mobilizis la tutan landon por komenci malfacilan popolan militon de prevento kaj regado de la nov-kronvirusa malsano, kaj la venko videblas nun.

Li aldonis, ke Ĉinio plifortigos planadon kaj kunordigon por plene solidigi la malfacilajn atingojn en batalo de la lando kontraŭ la epidemio kaj prenos multajn rimedojn por malebligi la importon de la kronvirusaj kazoj. Samtempe Ĉinio akcelos la rekomencon de laboro kaj produktado kaj restarigon de la ordo de laboro kaj ĉiutaga vivo en laŭgrada maniero.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio volas, kune kun Singapuro, plifortigi kunordigon, esplori la eblecon de starigo de komuna preventa kaj regada mekanismo, kaj partopreni kaj rekomendi internacian kaj regionan kunlaboron.

Balakrishnan gratulis Ĉinion pro la sukcesa regado de la disvastiĝo de la epidemio en la lando en mallonga periodo, kaj diris, ke tio akumulis utilan sperton por la internacia komunumo, kaj estas rimarkinda atingo.

Neniu nova infekto de la nova kronviruso estis raportita merkrede en Wuhan, la centro de la epidemio,markante la rimarkindan unuan fojon en batalo de la lando kun la infekta malsano dum pli ol du monatoj.

La Komisiono pri Sano de Hubei-provinco, kies ĉefurbo estas Wuhan, diris, ke la nombro de mortintoj pro la viruso kreskis je ok en la provinco, sed la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la malsano en Wuhan kaj Hubei restis je 50 005 kaj 67 800 merkrede.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, entute 819 pacientoj de la nov-kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo en la ĉina ĉeftero.

La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke ĝis la fino de merkredo, entute 70 420 pacientoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, 80 928 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj en la ĉeftero, kaj 3 245 homoj mortis pro la malsano.

Brita ĉefministro diris merkrede nokte, ke li persistas en la horaro, ke Britio kaj la Eŭropa Unio (EU) finos la transiran periodon de Briteliro ĉe tiu ĉi jarfino.

Nun Britio kaj la EU okupiĝas pri intertraktado por atingi konstantan komercan interkonsenton por ekvalidiĝo, post kiam la transira periodo finiĝos en la 31a de decembro 2020.

Responde al la demando de parlamentano, ĉu li "rekonas la neeviteblecon" kaj longigos la transiran periodon, Johnson diris: "Estas leĝdono kaj mi ne havas intencon ŝanĝi ĝin."

Komercaj intertraktadoj inter la du flankoj estis nuligitaj pro la eksplodo de kronvirusa malsano.

Iuj konjektis, ke pro la influo de la pandemio en Eŭropo, Britio eble estos devigita serĉi longigon de sia ligado kun Bruselo post la 31a de decembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin