Fokusoj de la Semajno (Mart. 20)

(GMT+08:00) 2020-03-20 18:35:30     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Oficialuloj diris marde en gazetara konferenco, ke iuj vakcinoj kontraŭ la nov-kronvirusa malsano estos liveritaj por klinikaj provoj kiel eble plej baldaŭ en Ĉinio.

Wang Junzhi, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, diris, ke ĉinaj sciencistoj konkure ekspluatas vakcinojn kontraŭ la kronvirusa malsano per kvin vojoj, nome senaktivaj vakcinoj, genetik-inĝenieriaj subunuaj vakcinoj, adenvirusaj vakcinoj, nukleaciaj vakcinoj kaj vakcinoj uzantaj mildigitan gripviruson kiel vehiklon. Li rimarkigis, ke sekureco de vakcinoj estas prioritato en esploro kaj ekspluato.

Wang diris, ke la teamoj plejparte finos antaŭklinikan esploron en aprilo kaj iuj progresas pli rapide. Li aldonis, ke iu teamo varbis volontulojn kaj petis klinikajn provojn de la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj.

Wang rimarkigis, ke la esploro kaj ekspluato de la vakcinoj en Ĉinio ne estas pli malrapidaj ol tiuj de alilandaj samprofesiuloj, kaj iras en scienca, norma kaj orda maniero.

Teamo de 12 medicinaj fakuloj el la ĉina orienta provinco Zhejiang estis sendita al Italio fare de la ĉina registaro por helpi la batalon kontraŭ la kronvirusa batalo sur la duoninsulo Apenina. Fakuloj de la teamo venas de pluraj provincaj hospitaloj kaj la Zhejiang-a centro pri prevento kaj regdo de malsanoj.

La fakuloj venas de diversaj fakoj inkluzive de spirado, intensa prizorgado, infekta malsano kaj tradicia ĉina medicino. Ili dividos sian sperton pri prevento kaj regado de la kronvirusa malsano kun lokaj hospitaloj kaj fakuloj, kaj gvidos kuracadon.

Ĝis nun Zhejiang sendis entute 35,4 tunojn da medicinaj provizaĵoj kaj ofte uzitaj drogoj al Italio.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris merkrede, ke pli ol 200 000 kazoj de la nov-kronvirusa malsano estis raportitaj al la Monda Organizo pri Sano, inter kiuj pli ol 8 000 homoj perdis siajn vivojn.

Tedros montris en ĉiutaga raporto, ke 80% de ĉiuj kazoj tutmonde estis raportitaj en du regionoj - la okcident-pacifika regiono kaj la eŭropa regiono. Li emfazis, ke estas multaj aferoj, kiujn ĉiuj landoj kaj regionoj povas fari, kvankam malsamaj landoj kaj komunumoj estas en diversaj situacioj, kun malsamaj niveloj de transmisio de la kronviruso. Li aldonis, "Tiu sama spirito de solidareco devas esti la centro de niaj klopodoj venki la malsanon."

Tedros reasertis, ke ĉiuj landoj devas izoli, ekzameni, kuraci ĉiun kazon kaj spuri ĉiun kontaktanton por subpremi kaj regi la epidemion. Li avertis, ke se tiuj rimedoj ne estus prenitaj, la transmisio daŭros sur malalta nivelo antaŭ rekomenco, post kiam fizikaj distancigaj rimedoj estos nuligitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin