La gvidgrupo de la reago de Cinio al kronvirusa epidemio ĵaŭde okazigis kunvenon, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.
La kunveno alvokis kontinuajn klopodojn por medicina kuracado kaj komunumaj prevento kaj regado en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, kaj rezolutajn agojn por antaŭmalhelpi la riskon de denova eksplodo de la viruso en aliaj regionoj.
La kunveno atentigis, ke importitaj kazoj de la kronvirusa malsano en Ĉinio pliiĝas pro tio, ke la epidemio rapide disvastiĝas tra la mondo, grandigante premon en bridado de la epidemio, kaj alvokis fortigitan internacian kunordigon kaj kunlaboron por levi preventon kaj regadon de la epidemio en internaciaj flugoj.