Novaĵoj (Marto 20)

(GMT+08:00) 2020-03-20 17:45:51     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi kaj Putin telefone diskutis pri fortigo de kunlaboro en batalo kontraŭ la kronvirusa malsano; Ĉina ĉeftero raportis nul-kreskon de indiĝenaj kazoj de kronvirusa malsano.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj aliaj landoj por fortigi internacian kunlaboron kontraŭ la nov-kronvirusa epidemio kaj protekti mondan sansekurecon.

Nokte en telefona konversacio kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin, Xi montris, ke la nov-kronvirusa malsano eksplodis kruele, kaj Ĉinio devis trakti la defion kaj reagi al ĝi kuraĝe, ĉar tio koncernas ne nur la vivon kaj sanon de la ĉina popolo, sed ankaŭ la publiksanan sekurecon de la tuta mondo. Danke al malfacilaj klopodoj, la situacio de epidemiaj prevento kaj regado en Ĉinio daŭre boniĝas, kun pli kaj pli rapide restarigita ordo de produktado kaj ĉiutaga vivo.

Li aldonis, ke Ĉinio volas fari komunajn klopodojn kun Rusio kaj ĉiuj aliaj landoj por trakti komunajn minacojn kaj defiojn kaj protekti tutmondan publiksanan sekurecon. Li alvokis pli intensan internacian kunlaboron en prevento kaj regado de epidemioj, divido de spertoj pri reteno kaj kuracado, kaj faciligo de komuna esplorado. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio firme subtenas la gravajn agadojn prenitajn de Rusio por atingi longedaŭrajn pacon kaj stabilecon en la lando, kaj kredas, ke sub la gvidado de Putin, la rusa popolo antaŭeniros plu en unueco kaj akiros novajn atingojn laŭ la vojo de disvolviĝo, kiu taŭgas al la naciaj kondiĉoj de la lando.

Putin diris, ke la rimarkinde efikaj rimedoj prenitaj de la ĉina registaro ne nur bridis la disvastiĝon de la epidemio en Ĉinio, sed ankaŭ faris gravajn kontribuojn por protekto de la sano de popoloj en aliaj landoj. Rusio alte aprezas la klopodojn de Ĉinio kaj tre ĝojas. Li aldonis, ke Ĉinio donis bonan ekzemplon al la internacia komunumo per ĝustatempaj helpoj al aliaj landoj trafitaj de la epidemio.

La ĉina prisana aŭtoritato diris vendrede, ke neniu nova enlande infektita kazo de la nov-kronvirusa malsano estis raportita ĵaŭde en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 39 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la ĉina ĉeftero ĵaŭde, kaj ili ĉiuj estis importitaj. Inter ili, 14 raportitaj en Guangdong-provinco, ok en Ŝanhajo, ses en Pekino kaj tri en Fujian-provinco. Provinc-nivelaj regionoj de Tianjin, Liaoning, Heilongjiang, Zhejiang, Shandong, Guangxi, Sichuan kaj Gansu ĉiu raportis pri unu kazo.

Ĉinaj aŭtoritatoj ĵaŭde urĝis preni alcelajn rimedojn por malhelpi translandan transmision de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), kaj aktive antaŭenigi rekomencon de laboro en orda maniero.

La gvidgrupo de la reago de Ĉinio al kronvirusa epidemio ĵaŭde okazigis kunvenon, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La kunveno alvokis kontinuajn klopodojn por medicina kuracado kaj komunumaj prevento kaj regado en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, kaj rezolutajn agojn por antaŭmalhelpi la riskon de denova eksplodo de la viruso en aliaj regionoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris merkrede, ke Ĉinio ĉiam bonvenigas alilandajn ĵurnalistojn fari raportadon en Ĉinio laŭ leĝoj kaj regularoj.

"Ĉinio liveros oportunon kaj helpon al ili same kiel antaŭe," Geng diris en gazetara konferenco responde al demando pri la novaj kontraŭrimedoj de la lando al restriktaj rimedoj kontraŭ ĉinaj mediatoj en Usono.

Geng diris, ke la kontraŭrimedoj estas necesaj kaj reciprokaj rimedoj, kiujn Ĉinio estis devigita preni responde al la maljusta premado spertata de la ĉinaj mediatoj en Usono. Li ripetis, ke la ĉina politiko pri malfermo ne ŝanĝiĝis kaj neniam ŝanĝiĝos en la estonteco.

Kiam iu raportisto demandis, ĉu la movo influos la travideblecon de informado de Ĉinio pri la epidemio, Geng diris, ke Ĉinio adoptis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn rimedojn de post la eksplodo de la nov-kronvirusa epidemio en publika, travidebla kaj respondeca maniero kaj atingis gravajn rezultojn.

La proparolanto aldonis, ke Ĉinio subtenis intensan komunikadon kaj kunlaboron kun la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj kaj dividis informojn kun ili ĝustatempe, kaj la klopodoj de Ĉinio gajnis tre valoran tempon por la mondo kaj kontribuis al la tutmonda reago al la pandemio.

Laŭ novaj donitaĵoj publikigitaj ĵaŭde de la Departemento de Civila Protekto, entute 427 pacientoj de la nov-kronvirusa malsano mortis en 24 horoj en Italio, pliigante la nombron de la mortintoj en la lando ĝis 3 405.

La totala nombro de kronvirusaj kazoj kalkuliĝis al 41 035 en Italio, farante Italion la plej grave trafita lando ekster Ĉinio de post kiam la epidemio unue eksplodis en norda parto de la lando en la 21a de februaro.

Usono ĵaŭde komencis novajn iran-rilatajn sankciojn por plu premi Teheranon, kiam la lando suferas de eksplodo de la kronvirusa malsano.

Laŭ la deklaro publikigita de la usona Ministerio de Financo, la ministerio konstatis, ke kvin kompanioj, kies stabejoj troviĝas en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, subtenis la iran vendon de nafto kaj petrolkemiaj produktoj.

La deklaro diris, ke en 2019, ĉi tiuj kompanioj aĉetis kelkcentmil tunojn da petrolaj produktoj de la Nacia Irana Petrola Kompanio por livero al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin akuzis Teheranon, ke ĝi uzis enspezojn el la vendo de nafto kaj petrolkemiaj produktoj por financi siajn teroristajn prokuristojn, ekzemple la Brigadon Quds de la Islama Revolucia Gvardio, anstataŭ la sanon kaj bonstaton de la irana popolo.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif merkrede diris, ke Usono respondecos pri la detruaj sekvoj de siaj unuflankaj sankcioj kontraŭ Irano, ĉar la lando batalas kontraŭ la eksplodo de la nova kronviruso. Zarif diris, ke la ekonomia sieĝo efektivigata de Usono al Irano malhelpas ĉiun legitiman komercon kaj senigas la irananojn je iliaj propraj resursoj, kiuj estas necesaj por plenumi la bezonojn de irananoj, inkluzive de iliaj sano kaj vivteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin