Novaĵoj (Marto 23)

(GMT+08:00) 2020-03-23 16:52:19     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 23a de marto, lunde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke plej multaj regionoj de Ĉinio estas en malalta risko de epidemio;ĉinaj medicinistoj atingis Serbion por helpi batalon kontraŭ epidemio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina oficialulo pri sano diris dimanĉe, ke plej multaj regionoj de Ĉinio nun estas en malalta risko de la nov-kronvirusa malsano, ĉar la lando prenas efikajn rimedojn en prevento kaj regado.

Mi Feng, oficialulo el la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke inter ĉiuj 46 novaj konfirmitaj kazoj raportitaj sabate, 45 estis importitaj kaj unu estis infekto de enlanda transmisio el importitaj kazoj en la ĉina suda provinco Guangdong.

Antaŭ tio, neniu indiĝena infekto de la malsano estis raportita dum tri sinsekvaj tagoj en la ĉina ĉeftero.

Sabate, Wuhan, la epidemia centro markis sian kvaran tagon kun neniu raporto pri loka infekto, kaj en aliaj regionoj en la grave trafita provinco Hubei ekster Wuhan aperis neniu nova indiĝena kazo de la malsano dum sinsekvaj 17 tagoj.

La urba komisiono pri sano diris lunde, ke Pekino raportis 10 novajn konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano el aliaj landoj dimanĉe.

Tio levis la totalon de importitaj kazoj en Pekino al 107 ĝis la fino de dimanĉo.

Kvar el la novaj kazoj estas el Britio, kaj la aliaj el Hispanio, Francio, Usono kaj Pakistano. Estis neniu nova raporto pri indiĝena transmisio de la viruso en Pekino dimanĉe.

Laŭ la komisiono, ĝis la fino de dimanĉo, Pekino raportis entute 522 konfirmitajn kazojn de la infekta malsano. El ili, 400 estis elhospitaligitaj post resaniĝo. Ok homoj mortis pro la malsano.

Dimanĉe en gazetara konferenco de mekanismo de la ĉina Ŝtata Konsilio por komuna prevento kaj regado, koncerna respondeculo de la ĉina Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj konigis, ke nun klare pliboniĝas tutlanda provizado de agrikulturaj varoj, la totala kvanto de agrikulturaj varoj estas garantiita, ankaŭ rapide kaj orde rekomenciĝas provizado en la provinco Hubei.

Xie Yan el la ĉina Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj diris, ke 88% de gravaj entreprenoj pri agrikulturaj varoj rekomencis produktadon, 90% de butikoj pri agrikulturaj varoj rekomencis negocon, 92% de guberniaj vojoj estas glataj, kaj la provizado de agrikulturaj varoj povos esti sama kiel ordinaraj jaroj.

Xie Yan diris ankaŭ, ke laŭ postulo de la sezono de agrikulturaj laboroj la provinco Hubei orde akcelas provizadon de agrikulturaj varoj.

Teamo de ĉinaj medicinaj laborantoj kun sperto pri batalo de la nov-kronvirusa malsano atingis la serban ĉefurbon sabate vespere por helpi la batalon de la balkana ŝtato kontraŭ la viruso.

La ses-membra specialista teamo estis salutita per varmaj aplaŭdoj de serba prezidento Aleksandar Vucic, ministro pri sano Zlatibor Loncar, ministro pri defendo Aleksandar Vulin kaj aliaj registaraj oficialuloj en la Beograda Flughaveno.

La ĉinaj kuracistoj specialigitaj pri prevento de infektaj malsanoj kaj kuracado de pulmito kaj severaj kazoj kunportis ankaŭ medicinajn provizaĵojn urĝe bezonatajn en Serbio, kie estis raportitaj 171 kazoj de la kronvirusa malsano kaj unu morto.

Per sperto pri brido de la disvastiĝo de kronvirusa malsano, la ĉinaj fakuloj liveros valorajn konsilojn al Serbio, kiu deklaris krizostaton antaŭ kvin tagoj por bridi la disvastiĝon de viruso kaj petis helpon de Ĉinio.

La ĉina medicina teamo atingis Serbion kun ventoliloj, medicinaj maskoj, proviloj kaj aliaj kuracaj provizaĵoj kiel la unua aro da donacoj de 16 tunoj. La dua aro estas pretigita en Ĉinio por alia flugo.

Vucic diris en bonveniga parolado, ke la alveno de ĉinaj fakuloj estas tre grava por lia lando, kaj la medicina helpo estas vivsava. Li ankaŭ dankis ĉinan prezidanton Xi Jinping, la Komunistan Partion de Ĉinio kaj la ĉinan popolon pro la amikeco kaj subteno, kiujn ili donis al la serba popolo en ĉi tiu malfacila tempo.

Altrangaj oficialuloj de la etiopa registaro kaj aliaj afrikaj landoj kaj organizoj dimanĉe laŭdis la subtenon de Ĉinio al la iranta batalo de Afriko kontraŭ la tutmonda pandemio de la nov-kronvirusa malsano.

Ĉinio, kiu ankaŭ nun batalas kontraŭ epidemio enlande, gajnas laŭdon de la tuta afrika kontinento pro sia solidareco kaj subteno al afrikaj landoj kaj regionaj organizoj en la batalo kontraŭ la pandemio.

Ĉinaj fakuloj kaj oficialuloj de departementoj pri sano kaj dogano dividis informojn kaj spertojn pri la epidemio en videokonferenco kun oficialuloj kaj prisanaj specialistoj de la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj kaj 24 afrikaj landoj, promesante dividi spertojn kaj subtenon al Afriko en la batalo kontraŭ la pandemio. Tio estas parto de la subteno de Ĉinio al la klopodoj de Afriko por brido de la disvastiĝo de la nova kronviruso.

Etiopa ministro pri sano, Lia Tadesse, emfazis en sia intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la subteno de Ĉinio al la orient-afrika lando kaj aliaj afrikaj landoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano inkluzivas materialan subtenon kaj dividon de sperto kaj scioj.

Ĉinio liveris ekzamenajn reagantojn al afrikaj landoj per la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj kaj krizokazajn provizaĵojn al landoj influitaj de la epidemio, kaj ankaŭ ĉinaj medicinaj teamoj helpas la batalon kontraŭ la epidemio sur la kontinento.

La italaj ministerioj pri internaj aferoj kaj sano dimanĉe publikigis komunan ordonon malpermesantan ĉiujn enlandajn vojaĝojn, ĉar la nov-kronvirusa epidemio kontinue disvastiĝis en la lando.

La ordono diris, ke ekde tiu tago, en la tuta lando estas malpermesita vojaĝo de homoj per publika aŭ privata transportilo al alia urbo de tiu, en kiu ili troviĝas.

Laŭ la Centro pri Sistema Scienco kaj Inĝenierio en Universitato Johns Hopkins, la nombro de nov-kronvirusaj kazoj en Usono superis 30 milojn ĝis la 2a horo kaj 30 minutoj sabate posttagmeze laŭ la orient-usona tempo. La centro diris, ke la nova totalo kalkuliĝis al 31 057 kun 390 mortoj

Usono nun estas la tria inter ĉiuj landoj kaj regionoj tutmonde laŭ la nombro de la kronvirusaj kazoj, kun ĉirkaŭ 10 000 novaj kazoj raportitaj en la pasintaj 24 horoj

La centro diris, ke la ŝtato Novjorkio fariĝis la centro de la epidemia eksplodo en la lando, kun 15 783 raportitaj kazoj. Vaŝingtonio kaj Kalifornio raportis 1 793 kaj 1 547 kazojn respektive.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin