Novaĵoj (Marto 25)

(GMT+08:00) 2020-03-25 16:43:11     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 25a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke . prezidanto Xi telefone konversaciis kun prezidentoj de Pollando, Brazilo kaj Kazaĥio respektive; Ĉinio esperas, ke iuj individuoj en Usono aŭskultos la raciajn voĉojn de la mondo kaj enlande. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde nokte, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun pola prezidento Andrzej Duda, brazila prezidento Jair Bolsonaro kaj kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev respektive.

Dum interparolado kun pola prezidento Duda, Xi diris, ke post kiam la kronvirusa malsano eksplodis en Ĉinio, la polaj registaro kaj socio esprimis simpatiojn kaj subtenon al la ĉina flanko, kion la ĉina popolo konservas en siaj koroj. Xi emfazis, ke la potenco kaj konfido por gajno de la batalo kontraŭ la epidemio devenas de la ĉina popolo, kaj la 1 400 milionoj da ĉinoj komencis obstinan batalon kun granda solidareco kaj firma rezoluteco. Li diris, ke li estas profunde emociita de la nobla spirito de sennombraj kuracistoj en Ĉinio, kiuj riskis sian propran vivon por savi aliajn. Li aldonis, ke la popolo estas la veraj herooj, kaj ke nur se estas plena konfido al la popolo, Ĉinio certe venkos ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn kaj realigos la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Duda diris, ke la ĝustatempaj, decidaj kaj rigoraj rimedoj prenitaj de Ĉinio efike bridis la disvastiĝon de la kronvirusa malsano, kaj ke li admiras la ĉinan popolon kaj tiujn ĉinajn medicinajn laborantojn, kiuj aliĝis al la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke rilataj spertoj de Ĉinio estas lernindaj por Pollando, kaj ke lia lando nun alfrontas la severan defion de la malsano kaj urĝe bezonas medicinajn kaj protektajn provizaĵojn. Li aldonis, ke Pollando dankas Ĉinion por ĝia ĝustatempa kaj valora subteno, kio enkorpigas la profundan amikecon inter la du landoj.

Dum interparolado kun brazila prezidento Bolsonaro, Xi diris, ke li atenteme observas eksplodon de la epidemio en Brazilo, kaj esperas, ke Brazilo bremsos la disvastiĝon de la epidemio kiel eble plej frue. Li rimarkigis, ke Ĉinio kaj latinamerikaj kaj karibaj landoj marde okazigis videokonferencon pri prevento kaj regado de la epidemio, kaj Ĉinio pretas doni helpon ene de sia kapablo al Brazilo kaj kontribui al brido de la tutmonda disvastiĝo de la malsano. Li emfazis, ke la internacia komunumo jam akordiĝis pri tio, ke Ĉinio faris grandegajn oferojn en la batalo kontraŭ la epidemio kaj gajnis tre valoran tempon por la mondo.

Xi diris ankaŭ, ke la du landoj devas antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, plifortigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj kadroj kiel la Grupo 20 kaj BRICS-landoj, kaj kune protekti kaj antaŭenigi sian ampleksan strategian partnerecon.

Bolsonaro diris, ke la kronvirusa epidemio disvastiĝas en Brazilo, kaj ke la brazila flanko dankas Ĉinion pro faciligo al la aĉetado de necesaj medicinaj provizaĵoj en Ĉinio. Brazilo esperas plifortigi interŝanĝojn pri epidemiaj prevento kaj regado kun Ĉinio, fari komunajn klopodojn kontraŭ la kronvirusa malsano kaj bridi ĝian disvastiĝon en Brazilo kiel eble plej baldaŭ.

La brazila prezidento diris, ke li salutas la grandan ĉinan popolon, reasertante, ke la amikeco kaj la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj estas nedetrueblaj. Brazilo pretas plifortigi duflankan kunlaboron kun Ĉinio, kaj intensigi komunikadon kaj kunordigon en multflankaj kadroj kiel la Grupo 20, por fari siajn kontribuojn al la batalo kontraŭ la epidemio kaj revigligo de la ekonomio.

Dum interparolado kun kazaĥa prezidento Tokayev, Xi atentigis, ke la kronvirusa malsano eksplodis kun venĝo kaj fariĝis granda provo por ĉiuj landoj. Li diris, ke en la plej malfacila momento de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio, la kazaĥaj registaro kaj socio donis al Ĉinio fortan subtenon. Nun en Kazaĥio disvastiĝas la infekta malsano. Ĉinio alte aprezas la fakton, ke sub la gvidado de Tokayev, Kazaĥio prenis rapidajn kaj rezolutajn rimedojn, kio pruvas respondecan sintenon al ĉiuj homoj.

Xi diris, ke la epidemio estas provizora, sed la kunlaboro estas eterna, kaj kvankam estas defioj al la duflanka kunlaboro, tamen la malsano ankaŭ kreas novajn oportunojn. La du landoj devas senŝanceliĝe cementi politikan reciprokan fidon, grandigi kunlaboron en la kampoj kiel cifereca ekonomio kaj sanzorgo, kaj nutri novajn fontojn de kresko por duflankaj rilatoj.

Tokayev diris, ke sub la saĝa gvidado de Xi, la ĉina popolo akiris elstarajn atingojn en prevento kaj regado de la kronvirusa malsano, alportante konfidon kaj esperon al popoloj tra la mondo. Li diris, ke la tuta mondo atestis la bonegan agadon de la sanzorga sistemo de Ĉinio kaj la grandan sindediĉon de ĉinaj medicinaj laborantoj, kaj Ĉinio refoje pruvis sian regadan kapablon trakti kompleksajn kaj malfacilajn defiojn kun alta efikeco. Li diris ankaŭ, ke la kazaĥa flanko klopodas profundigi la konstantan ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj akceli kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo, kio plene servas al la komunaj interesoj de ambaŭ popoloj.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis merkrede, ke ĵaŭde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos specialan pintkunvenon de la Grupo 20 pri la nov-kronvirusa malsano. Saud-Arabio, la deĵoranta prezidanto-lando de la Grupo 20, gastigos la kunvenon en videa maniero.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris marde, ke Ĉinio esperas, ke iuj individuoj en Usono aŭskultos la raciajn voĉojn de la mondo kaj enlande, kaj ĉesi fari malĝustajn rimarkojn, kiuj makulas Ĉinion.

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri tio, ke usona ŝtatsekretario Mike Pompeo uzis la esprimon "viruso de Wuhan" refoje en sia afiŝo en la socia retejo Twitter la 23an de marto, malgraŭ la fortaj oponoj de Ĉinio kontraŭ la kunligo de la viruso kun Ĉinio aŭ specifa ĉina urbo. Li diris, ke Ĉinio multfoje ripetis, ke iuj usonaj individuoj intence ligis la novan kronviruson kun Ĉinio kaj konstante makulis Ĉinion. La ĉina popolo forte indignas pri kaj firme oponas kontraŭ tio. Li aldonis, ke la Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo klare oponas kunligon de virusoj kun specifaj landoj kaj regionoj kaj makuladon.

Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio en la Universitato Johns Hopkins, la nombro de nov-kronvirusaj kazoj en Usono superis 50 milojn ĝis la 3a horo marde posttagmeze laŭ la orient-usona tempo. La nova totala nombro kalkuliĝis al 50 206 kun 606 mortoj.

Laŭ la centro, la ŝtato Novjorkio fariĝis la centro de la epidemia eksplodo en la lando, kun 25 665 raportitaj kazoj. Nov-Ĵerzejo kaj Kalifornio raportis 2 844 kaj 2 267 kazojn respektive.

Laŭ novaj donitaĵoj publikigitaj de la Departemento de Civila Protekto, la kronvirusa pandemio forprenis 6 820 vivojn en enfermita Italio ĝis mardo, kaj la totala nombro de kronvirusaj kazoj kalkuliĝis al 69 176.

En televida gazetara konferenco, estro de la Departemento pri Civila Protekto Angelo Borrelli diris, ke Italio raportis 5 249 novajn kazojn de kronvirusa malsano kaj 743 novajn mortojn marde, kaj ke nun 54 030 homoj restas pozitivaj al la kronaviruso, unu monaton post kiam la pandemio eksplodis en norda Italio la 21an de februaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin