De "ĉina viruso" al "viruso": pluviva instinkto de Trump

(GMT+08:00) 2020-03-26 14:05:30     Redaktoro:Pluveta

Senfina langobatalo inter Ĉinio kaj Usono subite turniĝis en la lastaj tagoj. Usona vicprezidento Mike Pence diris lunde, ke la klopodoj de Ĉinio por batalo kontraŭ la kronvirusa malsano havas "pli grandan gradon de travidebleco" kompare kun ĝia antaŭa traktado de la epidemio. La saman tagon, prezidento Donald Trump afiŝis en la socia retejo Twitter kaj nomis la pandemion simple "la viruso", evitante uzon de la etikedo "ĉina viruso" kiel antaŭe. Marde li asertis dum intervjuo kun Fox News, ke ili ne plu faru multon el ĝi, kaj agnoskis, ke li jam vekis grandan atenton.

Jes, lia konduto vekis grandan atenton. De post kiam li komencis uzi la etikedon "ĉina viruso", multaj raportoj diris, ke ĉinoj kaj ĉindevenaj usonanoj estis ĉikanitaj kaj mistraktitaj sur la stratoj. Kristen Brownell, instruistino de la Kolegio Claremont en Los-Anĝeleso, skribis en la ĵurnalo The Guardian, ke multaj restoracioj rifuzis servi al ŝi, ĉar ŝi alkondukis ĉinajn studentojn. La artikolo "Spito, kriado, atako: ĉindevenaj usonanoj alfrontas duoblan danĝeron" publikigita de la ĵurnalo New York Times, asertis, ke ankaŭ aliaj aziaj usonanoj alfrontas timigon, ĉar homoj kun antaŭjuĝo ne povas distingi ilin de ĉindevenaj usonanoj.

Trump alfrontas pli kaj pli grandan politikan premon. La novaĵ-reto Vox diris, ke la azi-usona balotantaro rapide grandiĝas kaj fariĝas pli grava en kelkaj usonaj ŝtatoj. Demokratoj kaj respublikanoj amabaŭ klopodas gajni iliajn voĉojn. La novaĵ-kanalo de la Nacia Broadkasta Kompanio diris, ke la azi-usonaj balotantoj decidos la rezulton de prezidenta elekto en iuj usonaj ŝtatoj.

Estas raportoj, ke Usono serĉas importadon de maskoj kaj protektaj provizaĵoj el Ĉinio. Estas tre grave por Usono, la plej granda aĉetanto de ĉinaj produktoj, ke ĝi subtenu bonajn rilatojn kun Ĉinio dum la epidemia krizo. Ĉinio jam montris sian volon liveri necesan helpon al ĝi.

Fronte al la nuna situacio, la registaro de Trump vere devas ŝanĝi ĉi tiun parolmanieron malgraŭ iu ajn kialo. Ĉu estas sincera konscio pri la eraro aŭ devigita respondo, tiu ĉi ŝanĝo estas paŝo al pli fruktdonaj rilatoj inter la du landoj. Nun la mondo devas teni sian spiron por rigardi, kiel longe ĝi daŭros.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin