Ĉinio ĝustatempe dividis sciencajn datumojn kaj teknikajn fruktojn kun la mondo

(GMT+08:00) 2020-03-26 14:14:50     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde en Pekino Xu Nanping, ĉina vicministro pri scienco kaj tekniko, diris, ke post la eksplodo de COVID-19 Ĉinio ĝustatempe dividis kun mondaj scienc-teknikaj rondoj sciencajn datumojn, teknikajn fruktojn kaj kontraŭrimedojn. Kaj Ĉinio plenumis harmonian kunlaboron kaj komunan dividon dum la kontraŭepidemia batalado.

Tiutage en gazetara konferenco de novaĵ-agentejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Xu Nanping konigis, ke samtempe funkcias 5 ĉinaj teknikaj vojlinioj por esplori vakcinon, kaj la 16-an de marto vakcino de rekombina adenovirusa vektoro eniris en klinikan eksperimenton.

Xu Nanping diris, ke ĉiutage Ĉinio ricevas proponojn kaj kunlaborajn volojn de alilandaj kolegoj, kio estas kortuŝa. Nun en la mondo propagiĝas COVID-19, ĉinaj scienc-teknikaj rondoj profundigos plu kunlaborojn kaj interkomunikojn kun alilandaj sciencistoj pri prevento, rego de epidemio, savo, baza esploro kaj aliaj solvoj de scienc-teknikaj malfaciloj, dividos progresojn kaj spertojn, kunlaboros por liveri firman scienc-teknikan apogon al la fina venko en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin