Fokusoj de la Semajno (Mart. 27)

(GMT+08:00) 2020-03-27 15:02:59     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mrinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, marde decidis, ke Ĉinio faros pliajn paŝojn por plialtigi la internacian aertransportan kapablon de la lando por stabiligo de provizaj ĉenoj. Ĉefministro Li emfazis, ke disvolviĝo de la internacia sistemo de loĝistika kaj distribua servoj devas esti akcelita por subteni la ordan funkciadon de la industria ĉeno. Li diris, ke kun malpliiĝo de aviadaj pasaĝeraj servoj tutmonde pro la eksplodo, la kvanto de kargo portata de pasaĝeraviadiloj reduktiĝis kaj transportaj kostoj altiĝis evidente.

Li diris, ke dum la reago al la epidemio, montriĝis la malfortaj ĉeneroj de la aertransporta kapablo de Ĉinio. Oni devas faciligi ambaŭ internaciajn kaj enlandajn aertransportajn servojn kaj konservi la internacian aertransportan kapablon de la lando por eviti eblajn koliziojn al la provizaj ĉenoj kaj akceli la rekomencon de komerca funkciado.

La kunveno alvokis pli fortan internacian kunlaboron por konservi glatan funkciadon de internacia ekspresa ekspedo kaj aliaj aertransportaj servoj. Politika subteno estos donita al internaciaj kargoflugoj dum la epidemio.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke entute 413 467 kazoj de la nov-kronvirusa malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 10a horo merkrede laŭ la centr-eŭropa tempo. La totala nombro de mortintoj pro la malsano kreskis ĝis 18 433, ĉar la viruso trafis 196 landojn kaj regionojn.

Ekster Ĉinio, la nombro de konfirmitaj kazoj altiĝis al 331 619, inter kiuj preskaŭ 240 000 kazoj estis raportitaj de la ses plej grave trafitaj landoj kun pli ol 20 000 kazoj en ĉiu, nome Italio, Usono, Hispanio, Germanio, Irano kaj Francio.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano diris merkrede, ke la pandemio kaŭzas grandan damaĝon ne nur al sano, sed ankaŭ al multaj partoj de la ĉiutaga vivo. Li rimarkigis, ke multaj landoj enkondukis senprecedencajn rimedojn je grava socia kaj ekonomia kosto.

Tedros diris, ke iuj landoj petas homojn resti hejme kaj haltigas fluadon de homoj, kaj tiel ili gajnas tempon kaj reduktas la premon sur prisanaj sistemoj. Tamen, li emfazis, ke ĉi tiuj rimedoj ne povas estingi epidemiojn per si mem. Li reasertis la neceson preni aktivajn rimedojn por trovi, izoli, ekzameni, kuraci kaj spuri kronvirusajn kazojn.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde alvokis tujan tutmondan militpaŭzon fronte al la nov-kronvirusa malsano.

Guterres faris la alvokon en virtuala gazetara konferenco. Li diris, ke estas la tempo por haltigi armitan konflikton kaj kune fokusiĝi al la vera batalo de niaj vivoj kontraŭ la kronviruso. Li petis militantajn partiojn retiri sin el malamikaĵoj, flankenmeti malfidon kaj koleremon kaj silentigi la pafilojn. Li diris, ke tutmonda militpaŭzo estas tre grava por krei koridorojn por vivsava helpo, malfermi valorajn fenestrojn por diplomatio kaj alporti esperon al lokoj inter la plej vundeblaj de la kronvirusa malsano.

Li diris ankaŭ, ke oni devas inspiriĝi de koalicioj kaj dialogo malrapide formiĝantaj inter rivalaj partioj en iuj regionoj de la mondo por ebligi komunan traktadon de la epidemio. Sed oni bezonas fari pli multe: fini la malsanon de milito kaj batali kontraŭ la malsano, kiu furiozas tra la mondo. Estas tempo ĉesigi la bataladon ĉie nun. Jen tio, kion la homa familio pli multe bezonas ol iam ajn antaŭe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin