Novaĵoj (Marto 31)

(GMT+08:00) 2020-03-31 18:09:37     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas mardo, la 31a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio donos pli da subtenoj al entreprenoj influitaj de la epidemio; pli ol 3 000 homoj mortis pro la kronvirusa malsano en Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio ellaboros pli da laŭcelaj rimedoj por helpi malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn trafitajn de la novkronvirusa epidemio rekomenci produktadon kaj plu disvolviĝi.

Dum vizito al la serva centro de industria parko produktanta altgradajn aŭtopartojn kaj muldilojn en Ningbo dimanĉe, Xi interparolis kun la administra personaro de la parko, kaj reprezentantoj de administrantoj kaj laborantoj de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj revenintaj al Zhejiang. Li diris, ke diversaj industrioj kaj entreprenoj estis influitaj dum la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi diris, ke serio da politikoj estis enkondukitaj kaj plibonigitaj por adaptiĝi al la ŝanĝiĝoj de la situacio, kaj pli da laŭcelaj rimedoj estos lanĉitaj por helpi al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj rekomenci produktadon kaj plu disvolviĝi. Li emfazis, "Ni devas renkonti la defiojn. Kun la subteno de la partio kaj la registaro, ni devas kune dividi ĝojojn kaj suferojn por venki la malfacilojn."

Dimanĉe Xi komencis sian inspektvojaĝon en Zhejiang. Lunde li inspektis la gubernion Anji en Zhejiang. Dum vizito al la vilaĝo Yucun, li interparolis kun vilaĝanoj kaj informiĝis pri la grandegaj ŝanĝiĝoj pro antaŭenigo de verda disvolviĝo.

En 2005, en ĉi tiu monta vilaĝo, Xi, tiama partia estro de Zhejiang, proponis la koncepton, ke klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas netakseblaj havaĵoj.

La vilaĝo persistis en tiu koncepto dum la pasintaj 15 jaroj. Hodiaŭ la vilaĝo havas 280 familiojn kaj ĉiu ĝia loĝanto akiris enspezon de 49 598 juanoj (7 040 usonaj dolaroj) en 2019.

La gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano lunde emfazis la regadon de kazoj de infektoj, kiuj montras neniun simptomon. La grupo gvidata de ĉefministro Li Keqiang vokis plibonigi preventajn kaj regadajn strategiojn kaj rimedojn por revenigi ekonomian kaj socian disvolvadon sur la normalan vojon en frua dato.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis la kunvenon.

La kunveno montris, ke la pozitiva tendenco en la bridado de la enlanda epidemio daŭre grandiĝas kaj la rekomenco de laboro kaj produktado estas antaŭenigita en orda maniero. Ĝi emfazis, ke la mondo tamen ankoraŭ batalas kontraŭ la novkronvirusa pandemio, kaj la riskoj kaj malfaciloj de epidemia reteno en la lando devas esti plene rekonataj.

La kunveno alvokis pliajn klopodojn por kuracado de severaj pacientoj kaj kvaranteno kaj sekvaj vizitoj al resanigitaj pacientoj, instigante lokajn aŭtoritatojn publikigi koncernajn informojn kun malfermiteco kaj travidebleco.

La kunveno diris, ke ankaŭ translanda transmisio devas esti malhelpita plu, kaj emfazis, ke ĉiuj vojaĝantoj enirintaj en la landon devas esti ekzamenitaj per nukleacida provilo. Ĝi diris ankaŭ, ke por firmigi la atingojn en epidemia reteno, pli da klopodoj devas esti faritaj en monitorado, spuro, kvarantenigo kaj traktado de sensimptomaj pacientoj.

Ĉina oficialulo pri sano diris lunde, ke Ĉinio devas levi siajn preventajn rimedojn kontraŭ importitaj kazoj de la novkronvirusa malsano meze de rapide pliiĝantaj kazoj eksterlande.

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke de post kiam Ĉinio raportis neniun novan enlandan kazon unuafoje en la 18a de marto, estis raportoj pri sporadaj kazoj en la lando. Mi urĝis firman efektivigon de preventaj kaj regadaj rimedoj kontraŭ resalto de kazoj en la lando kaj substrekis la gravecon de komunumaj klopodoj.

La Fondaĵo Jack Ma kaj Alibaba-Fondaĵo diris lunde, ke ili donacos aldonajn urĝajn ekipaĵojn al hospitaloj en Eŭropo por helpi ilian batalon kontraŭ la nova kronviruso.

Jack Ma, fondinto de la Grupo Alibaba, afiŝis en sia Twitter-konto, ke entute 800 spirmaskoj, 300 000 kompletoj da protektaj roboj kaj 300 000 vizaĝaj ŝirmiloj estos transdonitaj al grave trafitaj landoj en Eŭropo.

La inteligenta loĝistika nodo de la Elektronika Monda Komerca Platformo, kiu estis kune konstruita de la belga registaro kaj Alibaba en la Lieĝa Flughaveno de Belgio, ludis gravan rolon por trakti krizhelpajn varojn de Ĉinio al Eŭropo.

Cainiao, la loĝistika filio de Alibaba, pliigos siajn ĉartitajn kargoflugojn inter la ĉina orienta urbo Hangzhou kaj Lieĝo ĝis kvin semajne por sendi krizhelpajn varojn al Eŭropo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris marde, ke ĝi ricevis raportojn pri 48 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano, ĉiuj importitaj, lunde en la ĉina ĉeftero. Ankaŭ lunde, unu morto okazis en la provinco Hubei, kaj 44 suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj en la ĉeftero. Samtempe 282 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 528.

Ĝis la fino de lundo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 81 518, inkluzive de 2 161 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 76 052 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 305 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 183 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 19 853 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Laŭ freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la nov-kronvirusa malsano jam mortigis pli ol 3 000 homojn en Usono.

Interaga mapo de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio montris, ke Usono raportis pli ol 163 000 konfirmitajn kazojn kaj 3 008 mortojn ĝis la 21a horo kaj duono lunde laŭ la orientusona tempo.

La ŝtato Nov-Jorkio raportis plej multajn konfirmitajn kazojn kaj plej multajn mortojn, kun pli ol 67 000 kaj 1 200 respektive.

Organizantoj de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj de Tokio 2020 anoncis lunde, ke laŭ denove aranĝita horaro, la Tokiaj Olimpikoj okazos de la 23a de julio ĝis la 8a de aŭgusto 2021, kaj la Paralimpikaj Ludoj okazos de la 24a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro venontjare.

Prezidanto de la Tokiaj Olimpikoj 2020, Yoshiro Mori, diris en gazetara konferenco, ke la decido estas grava por rekomenco de la olimpikoj. Li diris, "Necesas preparo al la olimpikoj, kaj tio akcelos nian progreson."

Ankaŭ la Internacia Olimpika Komitato anoncis la daton en deklaro en sia oficiala retejo, dirante, ke tio estas decido kune farita de la Internacia Olimpika Komitato, la Internacia Paralimpika Komitato, la organiza komitato de Tokio kaj la tokia metropola registaro kaj la registaro de Japanio post interparolado per telefona konferenco pli frue en lundo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin