Novaĵoj (Aprilo 2)

(GMT+08:00) 2020-04-02 18:54:27     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 2a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi emfazis kunordigon de epidemia regado kaj ekonomia laboro kaj atingon de disvolvaj celoj. Usono fariĝis unua lando kun pli ol 200 000 kronvirusaj kazoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis kunordigi klopodojn por regado de la novkronvirusa malsano kaj ekonomia kaj socia disvolvado, kaj strebadon por atingo de ĉi-jaraj celoj de ekonomia kaj socia progreso.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo pri regado de la kronvirusa epidemio kaj rekomenco de laboro en la ĉina orienta provinco Zhejiang de dimanĉo ĝis merkredo.

Dimanĉe Xi vizitis la havenon Chuanshan de la Haveno Ningbo-Zhoushan, kies trafiko revenis al normalaj niveloj pro la ĝustatempaj rimedoj, kiujn ĝi adoptis por rekomenci produktadon.

Xi diris, ke la Haveno Ningbo-Zhoushan unua rekomencis produktadon, kio tre gravas por puŝi ĉinajn entreprenojn rekomenci laboron kaj produktadon kaj renormaligi la loĝistikan sistemon kaj la tutmondajn industriajn ĉenojn. Li alvokis klopodojn por trakti kaj malakrigi la malfavoran influon sur kargotransporto alportitan de limigaj rimedoj adoptitaj de diversaj landoj por batalo kontraŭ kronviruso. Li ankaŭ urĝis faciligon por la glata komerca fluado de la lando.

"Ĉina-hindaj rilatoj estas ĉe la nova dirpunkto kaj alfrontas novajn ŝancojn," ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede kiam li interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia hinda paralelulo, Ram Nath Kovind, okaze de la 70a datreveno de duflankaj diplomatiaj rilatoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio spertis eksterordinaran disvolviĝon dum la pasintaj 70 jaroj. Pro komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la du landoj establis strategian kaj kunlaboran partnerecon por paco kaj prospero, kaj klopodas por konstrui pli proksiman partnerecon de disvolviĝo. La du flankoj havas pli profundajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, kaj senĉese plibonigas kunordigon pri gravaj regionaj kaj internaciaj aferoj.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj pretas kunlabori kun prezidento Kovind por altigi ĉina-hindajn rilatojn al pli alta nivelo, por porti pli multajn avantaĝojn al la du landoj kaj popoloj kaj dediĉi pli pozitivan energion al Azio kaj la mondo.

Kovind diris en sia mesaĝo, ke hinda-ĉinaj rilatoj realigis esencan disvolviĝon en la pasintaj 70 jaroj, kaj la duflanka ligiteco estis fortigita en kampoj kiel politiko, ekonomio kaj interpopolaj interŝanĝoj. Hindio kaj Ĉinio estas najbaraj landoj, kaj ambaŭ estas antikvaj civilizacioj kaj gravaj emerĝantaj ekonomioj. Li aldonis, ke konservi bonajn rilatojn konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj tre gravas al paco kaj prospero de la regiono kaj eĉ de la mondo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke la preventaj kaj regadaj rimedoj de Ĉinio ŝanĝis la danĝeran kurson de rapida disvastiĝo de la kronvirusa malsano kaj malhelpis dekmilojn da infektoj en la tuta lando.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkon, kiam ŝi estis petita komenti artikolon ĵus publikigitan de la revuo Scienco, kiu opinias, ke la regadaj rimedoj sukcese rompis la ĉenon de transmisio kaj malhelpis kontakton inter afekciĝemaj homoj kaj tiel gajnis valoran tempon por aliaj urboj. Unu el la aŭtoroj de la artikolo, esploristo de la Universitato Oksfordo, diris, ke sen la vojaĝmalpermeso de Wuhan kaj la nacia krizokaza respondo de la ĉina registaro, estus pli ol 700 000 konfirmitaj kazoj ekster Wuhan antaŭ la 19a de februaro.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke la malkovro de la artikolo kongruas kun la vidpunkto de la Monda Organizo pri Sano kaj konsento de gvidantoj kaj fakuloj de multaj landoj. Ŝi diris, ke la ĉina registaro prenis la plej ampleksajn, ĝisfundajn kaj rigorajn preventajn kaj regadajn rimedojn, kiuj estis pruvitaj kiel tre efikaj en la nuna stadio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio volas daŭrigi internacian kunlaboron en la batalo kontraŭ la pandemio kaj dividi spertojn kun aliaj landoj por venki la viruson kiel eble plej rapide kaj protekti publiksanan sekurecon de la regiono kaj la mondo.

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins, Usono fariĝis la unua lando kun pli ol 200 000 konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano ĝis merkredo.

Laŭ donitaĵoj ĝisdatigitaj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la universitato, ĝis merkreda posttagmezo, entute 203 608 konfirmitaj kazoj estis raportitaj en Usono, inkluzive de 4 476 mortoj.

La donitaĵoj diris, ke Nov-Jorkio raportis 83 712 konfirmitajn kazojn kaj 1 941 mortojn, ambaŭ plej multajn inter usonaj ŝtatoj kaj teritorioj.

Tutmonde, landoj kaj regionoj raportis pli ol 110 000 konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano kaj 45 497 mortoj, kaj 191 000 homoj resaniĝis.

Italio, kun pli ol 110 000 konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano, atingis la plej altan mortpunkton, kiu kalkuliĝis al pli ol 13 000, dum la nombro de konfirmitaj kazoj en Hispanio superis 100 milojn, kaj pli ol 9 000 homoj mortis.

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris, ke li bonvenigas la klopodojn de Ĉinio liveri personajn protektajn ekipaĵojn al landoj kaj regionoj en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Kiam li estis petita komenti asertojn, ke Ĉinio, per sendo de krizhelpaj provizaĵoj al aliaj landoj, "plenumas la tutmondan gvidan rolon" en la batalo kontraŭ epidemio, Trump diris, ke li opinias tion "pozitiva", se Ĉinio helpas aliajn landojn.

Ĝeneralaj direktoroj de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN (NAO), la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj la Monda Organizo pri Komerco (MOK) diris en komuna deklaro, ke la kronvirusa pandemio influas nutraĵajn sistemojn kaj ĉiujn flankojn de la nutraĵa sekureco tra la mondo, ĉar restriktoj kaj blokadaj rimedoj ĝenas la fluadon de laboristoj de agrikulturaj kaj manĝaĵaj industrioj kaj estigas landlimajn prokrastojn de la pasado de nutraĵaj konteneroj.

La deklaro diris, ke kiam ili agas por protekti sanon kaj bonfarton de siaj civitanoj, landoj devas certigi, ke iu ajn komerca rimedo ne disrompu la nutraĵan ĉenon. Ankaŭ restriktoj pri manĝaĵa komerco povus esti ligitaj kun maljustaj zorgoj pri nutraĵa sekureco. Se tia sceno aperos, ĝi disrompos ĉenon de nutraĵa liverado, kun aparte evidentaj sekvoj por la plej vundeblaj loĝantoj kaj tiuj sen nutraĵa sekureco.

La organizoj ankaŭ emfazis la neceson dividi informojn pri komercaj rimedoj koncernaj al manĝaĵoj, klarigante, ke realtempa informa divido pri nutraĵ-rilataj komercaj rimedoj, niveloj de produktado, konsumado kaj stoko de nutraĵoj, kaj nutraĵaj prezoj reduktas necertecon kaj ebligas al produktantoj, konsumantoj kaj komercistoj fari prudentajn decidojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin