Novaĵoj (Aprilo 3)

(GMT+08:00) 2020-04-03 18:42:59     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 3a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi diris, ke Ĉinio volas helpi Belgion per medicinaj provizaĵoj meze de kronvirusa pandemio; konfirmitaj kazoj de novkronvirusa malsano superis milionon tutmonde. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio pretas helpi al Belgio venki la nunan malabundecon de medicinaj provizaĵoj laŭ sia kapablo.

Xi diris en telefona konversacio kun belga reĝo Philippe, ke Ĉinio pretas dividi utilan sperton pri prevento kaj regado de la kronvirusa malsano kun la eŭropa lando, kaj antaŭenpuŝi kunlaboron en komuna esploro kaj ekspluatado de vakcinoj kaj medikamento kaj aliaj kampoj. Li diris, ke la kronvirusa malsano disvastiĝas tra la mondo kaj portas seriozan defion al Eŭropo, inkluzive de Belgio. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimis sincerajn simpatiojn kaj firman subtenon al la reĝa familio, registaro kaj popolo de Belgio.

Xi diris, ke surbaze de plifortigo de la rezultoj de la prevento kaj regado de la kronvirusa malsano, Ĉinio rapidigos la rekomencon de laboro kaj produktado tra la lando. Ĉinio venkos malfacilojn por prioritatigi restarigon kaj plivastigon de la produktkapablo en medicinaj kaj kontraŭepidemiaj provizaĵoj, striktigos kvalitkontrolajn rimedojn kaj liveros resursojn laŭ sia eblo por la tutmonda batalo kontraŭ la malsano.

Reĝo Philippe diris, ke kiam la pandemio batas ĉiujn landojn de la mondo, Ĉinio unua regis ĝin, kaj ĝia sperto gravas por aliaj landoj. Li diris, ke Ĉinio subtenas kaj kontribuas al la batalo de aliaj landoj kontraŭ la malsano, kaj ke Belgio dankas Ĉinion pro ĝia livero de urĝaj medicinaj protektaj provizaĵoj kaj volas kunlabori kun Ĉinio pri ekspluatado de drogoj. Li aldonis, ke li ĉiam alte ŝatos la amikecon kaj plu akcelos la interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj.

Laŭ la Ŝtata Konsilio, Ĉinio sabate okazigos nacian funebron por martiroj, kiuj mortis en la batalo kontraŭ la eksplodo de la novkronvirusa malsano, kaj samlandanoj mortintaj pro la malsano. Dum la memoriga ceremonio, naciaj flagoj flirtos ĉe duonmasto tra la lando kaj en ĉiuj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj eksterlande, kaj publikaj distradoj estos haltigitaj en la tuta lando. Je la 10a horo sabate, ĉinoj observos tri minutojn da silento por funebri pri la mortintoj, dum aeratakaj sirenoj kaj kornoj de aŭtomobiloj, trajnoj kaj ŝipoj plorkrios en malĝojo.

Lokaj aŭtoritatoj diris ĵaŭde, ke dekkvar homoj, kiuj mortis en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio en la ĉina centra provinco Hubei estis honoritaj kiel martiroj.

La provinca registaro diris en deklaro, ke la identigo estis farita laŭ koncernaj reguloj de la lando pri laŭdo al martiroj. Ili estis priskribitaj kiel modeloj por frontliniaj medicinistoj kaj kontraŭepidemiaj laborantoj.

Martiro estas la plej alta honoro, kiun la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando donas al civitanoj, kiuj kuraĝe oferis siajn vivojn por la nacio, la socio kaj la popolo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris vendrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 31 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano, 29 el kiuj estis importitaj, unu estis en la provinco Liaoning kaj alia en la provinco Guangdong, ĵaŭde en la ĉina ĉeftero. Ankaŭ ĵaŭde, kvar mortoj okazis en la provinco Hubei, kaj 12 suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj en la ĉeftero. Samtempe 163 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 379.

Ĝis la fino de ĵaŭdo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 81 620, inkluzive de 1 727 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 76 571 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 322 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 135 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 19 533 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Ĉinio ĵaŭde refutis la akuzojn de pluraj usonaj informaj oficialuloj, ke Ĉinio kaŝis la gradon de la kronvirusa epidemio kaj subraportis la nombron de la kronvirusaj kazoj kaj mortoj, kaj montris, ke tiaj rimarkoj estis "senhonoraj kaj malmoralaj".

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la komentojn en gazetara konferenco responde al koncerna demando. Hua diris, ke Ĉinio liveris publikajn, travideblajn kaj ĝustatempajn ĝisdatigojn al la mondo kun klare montritaj detaloj, kaj ke ŝiaj kolegoj kaj ŝi multfoje eksplikis la respondon de Ĉinio.

Ŝi diris, ke pri internacia publiksana sekureco, la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj fakuloj pri epidemiologio kaj regado de malsanoj rajtas fari juĝon anstataŭ iuj politikistoj, kiuj estas kutimaj mensoguloj. Ŝi diris, ke altranga oficialulo de la Monda Organizo pri Sano merkrede rifuzis maljustajn akuzojn kontraŭ ĉinaj epidemiaj datumoj en gazetara konferenco en Ĝenevo.

Hua diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam estis malferma, travidebla kaj respondeca en ĉiuj siaj klopodoj, kaj la rezolutaj kaj fortaj rimedoj prenitaj de la ĉina registaro certigis en la plej alta grado la vivon, sekurecon kaj sanon de la ĉina popolo kaj gajnis altvaloran tempon por bridi la tutmondan disvastiĝon de la viruso.

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano kalkuliĝis al pli ol miliono tutmonde ĝis ĵaŭda posttagmezo.

Laŭ donitaĵoj ĝisdatigitaj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la universitato, entute miliono kaj 2 159 konfirmitaj kazoj estis raportitaj tutmonde, inkluzive de 51 485 mortoj, kaj pli ol 200 000 pacientoj resaniĝis.

La donitaĵoj diris, ke Nov-Jorkio raportis 83 712 konfirmitajn kazojn kaj 1 941 mortojn, ambaŭ plej multajn inter usonaj ŝtatoj kaj teritorioj.

Usono raportis la plej multajn konfirmitajn kazojn, kiuj atingis 236 milojn kun 5 648 mortoj. Italio, kun pli ol 115 000 konfirmitaj kazoj, registris proksimume 14 000 mortojn, pli multe ol aliaj landoj. Hipanio raportis pli ol 110 000 konfirmitajn kazojn kaj 10 096 mortojn.

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj atentigis fremdlandanojn en Ĉinio, ke ili devas observi ĉinan leĝon pri prevento kaj regado de epidemioj, kaj emfazis, ke fremdlandanoj, kiuj rompas la ordon de la epidemia prevento kaj endanĝerigas sanon kaj sekurecon de la publiko, estos respondecigitaj laŭ la leĝo.

Hua Chunying, proparolanto de la ministerio, faris la rimarkojn responde al tio, ke pluraj fremdlandanoj en Ĉinio lastatempe malobeis la regulojn pri kvaranteno, kaj iuj batis medicinajn laborantojn, kio estigis diskutojn en la interreto.

Hua diris, "Ni rimarkis plurajn interretajn raportojn pri ĉi tiu demando. Estas tre malĝoje vidi tiajn raportojn. De post la eksplodo de la epidemio, la ĉina registaro aktive donis helpon al fremdlandanoj en Ĉinio rilate al epidemia prevento kaj protekto de vivteno."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin