Novaĵoj (Aprilo 6)

(GMT+08:00) 2020-04-06 16:26:25     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Pekino probable estos sub longtempa epidemia regado; Ĉinio eksportis medicinajn provizaĵojn kun valoro de 1 440 milionoj da usonaj dolaroj.

Proparolanto de la municipa registaro de Pekino diris dimanĉe, ke Prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio en Pekino probable fariĝos longdaŭra normalo.

Xu Hejian, proparolanto de la municipa registaro kaj direktoro de ĝia informa oficejo, diris, ke la ĉefurbo, centro de internaciaj interŝanĝoj, ankoraŭ estas la unua alfronti la riskojn, ĉar akceliĝas la tutmonda disvastiĝo de la kronvirusa pandemio, kaj ke ne estas la ebleco nuligi la preventon kaj regadon de la urbo en mallonga tempo.

Xu aldonis, ke la ĝenerala strategio de gardado kontraŭ importitaj kazoj kaj resalto de indiĝenaj kazoj restos senŝanĝa, kun scienca analizo de la epidemia situacio kaj precizaj regadaj metodoj.

Li ankaŭ emfazis la gravecon kapti la ŝlosilan fenestron por rekomenci laboron kaj produktadon, kaj renormaligi la vivon de la popolo, ĉar transmisio de la epidemio estis fundamente rompita en Pekino kaj la tuta lando, kvankam ankoraŭ estis importitaj kaj sporadaj kazoj.

La ĉina Ĝenerala Administracio de Doganoj dimanĉe diris, ke ĝi ekzamenis kaj ellasis provizaĵajn eksportojn de 10,2 miliardoj da juanoj (1,44 miliardoj da usonaj dolaroj) por reteno de la kronvirusa malsano ekde la 1a de marto.

Jin Hai, estro de la Departemento de Ĝenerala Funkciado en la Ĝenerala Administracio de Doganoj, faris la deklaron en gazetara konferenco pri administro de medicina provizado.

La gazetaran konferencon ĉeestis ankaŭ oficialuloj de la Ministerio de Komerco, la Ŝtata Administracio por Merkata Reglamentado kaj la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj.

Laŭ la Ministerio de Komerco, ĝis sabato, Ĉinio subskribis kontraktojn pri komerca aĉeto de medicinaj provizaĵoj kun 54 landoj kaj tri internaciaj organizaĵoj.

Sabate la nacia funebro pri mortintoj pro la kronvirusa malsano montras respekton de la lando. Oni devas memori la grandan oferon faritan por regi la pandemion. Sed kelkaj okcidentaj politikistoj amas kalumnii la klopodojn de Ĉinio. Tio estas tre indigniga.

En la pasintaj monatoj, Ĉinio faris furiozan batalon kontraŭ la nova kronviruso, konstruante la unuan defendlinion kaj gajnante tre valoran tempon por preparo de la mondo, kaj pagis grandan prezon por tio.

Pli ol 3 000 vivoj estis perditaj en la ĉina ĉeftero. Sabate, ankaŭ la Tomb-balaa Tago en Ĉinio, la tuta lando observis tri minutojn da silento. Estis la unua fojo, ke Ĉinio okazigis tutlandan funebron pro grava publiksana krizo.

La vivo havas plej grandan gravecon. Ekde la batalo, Ĉinio faris ĉion eblan por savi vivojn. La plej alta gvidantaro ĉiam emfazis la neceson meti la vivon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon. Respekto al vivo estas la ŝlosilo por ke Ĉinio efike subregu la pandemion en tiel mallonga periodo.

Sed kelkaj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj neniam ĉesis ataki kaj kalumnii la klopodojn de Ĉinio pro profunde enradikiĝintaj ideologiaj antaŭjuĝoj. Ili ŝatas troigi retorikon pri la misuzo de homaj rajtoj, sed turnas surdan orelon al la pandemiaj informoj, kiujn Ĉinio dividis de la komenco, malŝparante la tre valoran tempon, kiun Ĉinio gajnis. Ili malkaŝe adoptas la "duoblan normon" kaj turnas kulpon al Ĉinio por kovri sian senkapablecon. Ili faris rasismajn kaj ksenofobiajn rimarkojn, montrante plenan malicon al Ĉinio. Lastatempe usona ŝtatsekretario Mike Pompeo intencis skribi la "viruson de Wuhan" en la komunikaĵon de la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 7 kaj ludis sian saman malnovan melodion kulpigi Ĉinion pri disvastigo de falsaj informoj.

Laŭ gazetara konferenco okazigita dimanĉe en la ĉina orrienta provinco Shandong, laborgrupo sendita de la provinco dividis sperton de sia batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano en Britio.

La laborgrupo okazigis tri videokonferencojn kun la brita Ministerio pri Sano kaj aliaj departementoj, dividante la provincajn spertojn kaj rimedojn kaj donante gvidadon en diagnozo kaj kuracado de specifaj kazoj.

La grupo ankaŭ liveris psikologian konsultiĝon kaj aliajn servojn al pli ol 460 ĉinaj civitanoj en Britio.

Laŭ la Monda Organizo pri Sano, entute 62 784 homoj mortis pro la kronvirusa malsano en la tuta mondo ĝis la 10a horo dimanĉe laŭ la centr-eŭropa tempo, kaj la nombro de infektoj draste kreskis ĝis 1 133 758. Ekstere de Ĉinio, la nombro de mortintoj kalkuliĝis al 59 446, dum 1 050 828 kazoj estis raportitaj.

La Monda Organizo pri Sano diris, Usono raportis 273 808 kazojn kun 7 020 mortintoj ĝis dimanĉa mateno. Eŭropo, ankaŭ la epicentro de kronvirusa pandemio, registris entute 622 251 infektojn, inter kiuj 46 430 pacientoj mortis. Hispanio raportis 124 736 infektojn kaj 11 744 mortojn, transpaŝante Italion en konfirmitaj kazoj kaj fariĝante la dua plej grave trafita lando en la mondo.

Informita persono el la japana registaro diris, ke japana ĉefministro Shinzo Abe planas deklari krizostaton de la kronvirusa eksplodo en Japanio, pro la lastatempa drasta kresko de kronvirusaj kazoj en Tokio kaj aliaj grandaj urboj.

Grandiĝis la premo sur Abe fari la deklaron meze de la drasta kresko de kronvirusaj kazoj lastatempe, kun pli intensaj alvokoj por la movo el la tokia guberniestro Yuriko Koike kaj la Japana Medicina Asocio.

La metropola registaro de Tokio kune kun specialistoj pri sanservo diris, ke la nombro de hospitalaj litoj disponeblaj por kronvirusaj pacientoj baldaŭ atingos kapaciton, la ministerio pri sano plenforte klopodas por certigi pli da litoj.

Registara teamo de fakuloj lastatempe avertis, ke se la nombro de kazoj rapide kreskos plu, la sanzorga sistemo de la lando kolapsos, aldonante premon sur la registaro plifortigi la preventajn kaj traktadajn rimedojn kontraŭ disvastiĝo de la viruso.

Laŭ la publika disaŭdigo NHK, ĝis lundo, restis pli ol 3 500 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano kaj 85 mortis pro la malsano en Japanio.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, entute 114 pacientoj de la kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj dimanĉe en la ĉina ĉeftero.

La komisiono diris lunde en sia ĉiutaga raporto, ke ĝis la fino de dimanĉo, entute 77 078 pacientoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, 81 708 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj, kaj 3 331 homoj mortis pro la malsano en la ĉeftero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin