Laŭ plej nova statistiko, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la nove kronvirusa malsano en Italio kalkuliĝis al 128 948 kun 15 887 mortoj ĝis la 18a horo de dimanĉo. Tiutage 525 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj, kio estis la plej malalta nombro ekde la 20a de marto.