Novaĵoj (Aprilo 7)

(GMT+08:00) 2020-04-07 14:49:46     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinaj helpmaterialoj al la EU estis transdonitaj al Italio; Raporto de la AU diris, ke kronvirusa epidemio influas sociekonomian staton de preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj.

Plenuma oficialulo de la Eŭropa Unio (EU) diris lunde, ke ĉina aviadilo portanta rektajn helpmaterialojn de Ĉinio al la EU atingis Italion.

La Eŭropa Komisiono diris en gazetara komunikaĵo, ke la ĉina aviadilo transdonis 2 milionojn da kirurgiaj maskoj, 200 000 maskojn N95 kaj 50 000 provilojn al Italio. Post la rekta donaco de Ĉinio al la EU, la Centro pri Kunordigo de Krizokaza Respondo de la EU kunordigis la distribuon al Italio.

Janez Lenarcic, komisionano pri traktado de krizoj diris en la gazetara komunikaĵo, "Ni estas dankemaj pro la subteno de Ĉinio kaj, kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono (Ursula) von der Leyen deklaris, ni bezonas reciprokan subtenon en necesa tempo. La EU kaj Ĉinio kunlaboris de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio. Februare, la EU jam transdonis 56 tunojn da ekipaĵoj al Ĉinio."

Laŭ nova raporto, lunde publikigita de la Afrika Unio (AU), la kronvirusa pandemio influis la sociekonomian staton de "preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj" kaj ŝajnas draste malboniĝanta kun evidenta influo sur la sektoroj de turismo, aertransporto kaj naftindustrio.

La 55-membra afrika bloko diris lunde en sia plej nova raporto pri la influo de la kronvirusa malsano sur afrikaj ekonomioj, ke la nuna krizo de la kronvirusa epidemio influas la tutmondan ekonomion kaj la afrikan, kaj iuj ŝlosilaj sektoroj de la afrika ekonomio komencis malrapidiĝi pro la pandemio.

La nova raporto diris, ke la kronvirusa pandemio trafis preskaŭ ĉiujn afrikajn landojn kaj ŝajnas tendenci al drasta malboniĝo. La disturbo de la monda ekonomio per tutmondaj valorĉenoj, la subita falo de komercaĵaj prezoj kaj fiskaj enspezoj kaj efektivigo de vojaĝaj kaj sociaj limigoj en multaj afrikaj landoj estas la ĉefaj kaŭzoj de la negativa kresko.

La AU ankaŭ prognozis, ke eksportado kaj importado de afrikaj landoj malpliiĝos je almenaŭ 35% de la nivelo atingita en 2019, kaj la perdo kalkuliĝos al ĉirkaŭ 270 miliardoj da usonaj dolaroj. La raporto diris, ke la batalo kontraŭ la disvastigo de la viruso kaj medicina kuracado pliigos publikan elspezon en Afriko je almenaŭ 130 miliardoj da usonaj dolaroj laŭ taksado.

La Fondaĵo Jack Ma kaj Alibaba-Fondaĵo diris lunde, ke ili sendos la duan donacon de medicinaj provizaĵoj al 54 landoj en Afriko por helpi ilin en la batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano.

Pliaj aroj da medicinaj provizaĵoj, inkluzive de 500 spirhelpiloj, 200 000 kompletoj da protektaj kostumoj kaj vizaĝaj ŝirmiloj kaj 500 000 gantoj, estos distribuitaj al la kontinento helpe de etiopa ĉefministro Abiy Ahmed, la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj kaj Monda Nutraĵa Programo post atingo en Etiopio.

Ĉi tiu donaco estas inter kelkaj helpaj planoj de la Alibaba-Fondaĵo kaj la Fondaĵo Jack Ma por subteni la regionojn de la mondo plej grave influitajn de la epidemio, aĉetante kaj liverante diversajn medicinajn provizaĵojn al Azio, Afriko, Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Latin-Ameriko.

En marto, la fondaĵoj anoncis sian promeson donaci 100 000 medicinajn maskojn, 20 000 provilojn 1 000 protektajn kostumojn kaj 1 000 vizaĝajn ŝirmilojn al ĉiu el la 54 landoj sur la afrika kontinento.

Krome, la Fondaĵo Jack Ma kaj Alibaba-Fondaĵo celas konekti afrikajn medicinajn profesiulojn kun kuracistoj el Ĉinio kaj la tuta mondo por kunlabori interrete kaj interŝanĝi malfacile akiritajn lecionojn pri traktado kaj prevento de la kronvirusa malsano. Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan lunde emfazis efektivigon de politikoj difinitaj por faciligi la dungadon de universitataj diplomitoj en la provinco Hubei.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la gvidgrupo de la centra registaro pri kontrolado de la laboro pri regado de la kronvirusa epidemio en Hubei, faris la rimarkojn en vizito al la Universitato Wuhan.

Ŝi diris, ke kamparaj dungadaj programoj sponsoritaj de la registaro vastigos varbadon kaj postulis stimulajn politikojn por instigi al pli multaj universitataj diplomitoj aliĝi al la armeo aŭ komenci siajn proprajn negocojn.

Ŝi diris, ke interretaj varbservoj devas esti optimumigitaj, pli da subteno estu donita al diplomitoj, kiuj bezonas helpon, kaj diskriminacio kontraŭ laborserĉantoj de grave trafitaj regionoj devas esti forigita. Ŝi ankaŭ urĝis epidemiajn preventon kaj regadon de universitatoj antaŭ la reveno de studentoj.

La brita registaro diris, ke ĉefministro Boris Johnson estis kondukita al intensa prizorgado lunde nokte, post kiam liaj kronvirusaj simptomoj plimalboniĝis. Proparolanto de la brita ĉefministrejo diris, ke Johnson petis britan ministron pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab agi en lia ofico.

La ĉefministro, 55-jara, estis sendita al la Hospitalo Sankta Tomaso en Londono kun "konstantaj simptomoj" dimanĉe nokte, 10 tagojn post ekzameno kun rezulto de pozitiva reakcio je kronviruso.

La proparolanto diris, ke la ĉefministro estis transigita laŭ la konsilo de sia medicina teamo kaj ricevas "bonegan prizorgadon."

Deklaro diris, ke ekde dimanĉa vespero, la ĉefministro estis sub la prizorgado de kuracistoj en la Hospitalo Sankta Tomaso en Londono, post kiam li estis enhospitaligita kun konstantaj simptomoj de la kronvirusa malsano. La deklaro aldonis, "Dum ĉi tiu posttagmezo, la stato de la ĉefministro plimalboniĝis, kaj laŭ la konsilo de lia medicina teamo, li estis transigita al ĉambro de intensa prizorgado en la hospitalo."

Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio en la Univesistato Johns Hopkins, la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en Usono superis 350 milojn ĝis la 3a horo kaj 30 minutoj lunde posttagmeze laŭ loka tempo. La freŝa nombro kalkuliĝis al 352 546 kun 10 389 mortoj.

La ŝtato Novjorkio registris 130 689 kazojn kaj 4 758 mortojn. Aliaj ŝtatoj kun pli ol 10 000 kazoj inkluzivas Nov-Ĵerzejo, Miĉigano, Kalifornio, Luiziano, Florido, Pensilvanio, Masaĉuseco kaj Ilinojso.

Tutmonde, pli ol 180 landoj kaj regionoj registris entute 1 324 907 kazojn kaj 73 703 mortojn, dum pli ol 275 000 homoj resaniĝis de la malsano.

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke neniu nova kazo de enlanda transmisio de la novkronvirusa malsano estis raportita lunde en la ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano ricevis raportojn pri 32 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la ĉina ĉeftero lunde, ĉiu el kiuj estis importita. Neniu morto estis raportita lunde, kaj 12 novaj suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj en la ĉeftero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin