Vicĉefministro emfazas faciligon de dungado de universitataj diplomitoj en Hubei

(GMT+08:00) 2020-04-07 14:00:02     Redaktoro:Xiao

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan lunde emfazis efektivigon de politikoj difinitaj por faciligi la dungadon de universitataj diplomitoj en la provinco Hubei.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la gvidgrupo de la centra registaro pri kontrolado de la laboro pri regado de la kronvirusa epidemio en Hubei, faris la rimarkojn en vizito al la Universitato Wuhan.

Ŝi diris, ke kamparaj dungadaj programoj sponsoritaj de la registaro vastigos varbadon kaj postulis stimulajn politikojn por instigi al pli multaj universitataj diplomitoj aliĝi al la armeo aŭ komenci siajn proprajn negocojn.

Ŝi diris, ke interretaj varbservoj devas esti optimumigitaj, pli da subteno estu donita al diplomitoj, kiuj bezonas helpon, kaj diskriminacio kontraŭ laborserĉantoj de grave trafitaj regionoj devas esti forigita. Ŝi ankaŭ urĝis epidemiajn preventon kaj regadon de universitatoj antaŭ la reveno de studentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin