Novaĵoj (Aprilo 8)

(GMT+08:00) 2020-04-08 15:53:03     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio faros paŝojn por stabiligi eksterlandajn komercon kaj investon; Wuhan nuligis eksteren vojaĝan limigon post kelkmonata fermo.

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio starigos novajn eksperimentajn zonojn por translanda elektronika komerco, subtenos la prilaboran komercon kaj organizos interretan Kantonan Foiron por stabiligi eksterlandajn komercon kaj investon meze de la novkronvirusa pandemio.

La kunveno, prezidata de ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ decidis daŭrigi favorajn impostajn politikojn por inkluziva financa servo kaj mikropruntedonaj kompanioj por helpi malgrandajn kaj miniaturajn firmaojn, memdungitajn laborulojn kaj terkulturistojn venki malfacilojn.

La kunveno diris, ke akcelata disvastiĝo de la pandemio alportis skuon al la tutmonda ekonomio kaj internaciaj komerco kaj investo. Aŭtoritatoj sur ĉiuj niveloj devas daŭrigi la malferman politikon kaj adopti rimedojn por stabiligi eksterlandajn komercon kaj investon kaj mildigi la influon de la pandemio sur la ekonomio de la lando kaj precipe sur la labormerkato.

Krom la 59 translandaj eksperimentaj zonoj de elektronika komerco jam starigitaj, Ĉinio starigos 46 novajn kaj nuligos al podetalaj eksportaj varoj en ĉiuj eksperimentaj zonoj la aldonvoloran imposton kaj konsuman imposton, samtempe instigante kompaniojn kune konstrui kaj dividi eksterlandajn magazenojn.

La kunveno urĝis intensajn klopodojn por antaŭenpuŝi disvolvadon de prilabora komerco kaj helpi rilatajn kompaniojn solvi problemojn, ĉar prilabora komerco okupas kvaronon de la eksterlanda komerco de la lando.

"Ĉinio kaj Nederlando devas plifortigi internacian kunlaboron por batali kontraŭ la novkronvirusa malsano kaj starigi sian subtenon al libera komerco," diris ĉina ĉefministro Li Keqiang en telefona konversacio kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte marde posttagmeze.

Li diris, ke la du landoj alfrontas la defiojn de la kronvirusa pandemio, kaj Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de Nederlando, por pli bone kontraŭbatali la malsanon kaj kune protekti sanon kaj sekurecon de la tutmonda publiko. Li diris, ke dum la epidemio, la du registaroj kaj popoloj liveris subtenon kaj helpon unu al la alia, kaj ke la ĉina flanko pretas faciligi la nederlandan aĉeton kaj transporton de urĝe bezonataj medicinaj provizaĵoj de Ĉinio, kaj daŭrigos sian rigoran kontroladon pri la kvalito de eksportaj produktoj.

Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la nederlanda flanko protektos sekurecon kaj oportunon por la vivado de ĉinaj civitanoj, precipe ĉinaj studentoj, en Nederlando per konkretaj rimedoj. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Nederlando ambaŭ subtenas liberan komercon. Dum ili intensigas la kunlaboron en batalo kontraŭ epidemio, la du landoj devas kune klopodi por protekti stabilecon kaj sekurecon de tutmondaj industriaj ĉenoj kaj provizaj ĉenoj, garantiante glatan internacian transporton de varoj.

Rutte dankis Ĉinion pro la subteno kaj oportuno al nederlanda batalo kontraŭ la epidemio, kio pruvas la amikajn ligojn inter la du flankoj por venki la nunajn malfacilojn. Nederlando havas plenan fidon pri kvalito de kontraŭepidemiaj materialoj produktitaj en Ĉinio, kaj protektos sekurecon kaj komforton de ĉinaj ŝtatanoj en la lando. Rutte diris ankaŭ, ke Nederlando pretas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por akceli la kontinuan disvolviĝon de dulandaj rilatoj.

Kiam aŭtoj atendis ĉe la aŭtovojaj pordegoj kaj pasaĝeroj sin preparis por eniri trajnojn por forlasi Wuhan, la grandega urbo en centra Ĉinio komencis nuligi eksteren vojaĝan limigon de merkredo post preskaŭ 11 semajnoj de blokado por bridado de la disvastiĝo de la kronvirusa malsano.

Ĉe la vojpaga pordego Fuhe en norda Wuhan, aŭtoj kornis kaj forveturis, post kiam barikadoj estis forigitaj noktomeze.

En la fervoja stacidomo de Wuchang, 442 pasaĝeroj eniris la trajnon K81 pli frue en tiu tago, kiu direktiĝas al Guangzhou, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong.

Pli ol 55 000 pasaĝeroj forlasas Wuhan per trajno merkrede, kaj ĉirkaŭ 40% de ili iras al la Delta Regiono de la Perla Rivero. Entute 276 pasaĝertrajnoj forlasos Wuhan por Ŝanhajo, Shenzhen kaj aliaj urboj.

La fervojaj aŭtoritatoj postulis, ke pasaĝeroj skanu kodojn pri sano kaj kontrolu temperaturon ĉe la enirejoj de stacidomoj kaj portu maskojn por redukti la riskojn de infekto.

Gauden Galea, reprezentanto de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en Ĉinio, diris marde en gazetara konferenco, ke Ĉinio sukcese reduktis la mortokvanton de la kronvirusa malsano dum disvolviĝo de la malsano.

Galea diris, ke Wuhan, la epicentro de la epidemia eksplodo en Ĉinio, sukcese reduktis la mortokvanton ĝis ĉirkaŭ 4%, kaj la cifero en aliaj regionoj de Ĉinio falis ĝis malpli ol 1%. Li diris, ke estas normale havi altajn mortokvanton komence de la nova infekto, ĉar la drasta kresko de la nombro de kazoj superas la kapablon de sanservo por livero de intensa prizorgado.

Japana ĉefministro Abe Shinzo marde publikigis deklaron pri krizostato rilate al la nov-kronvirusa epidemio. Li deklaris, ke Tokio, Osako, Saitama, Chiba, Kanagawa, Hyogo kaj Fukuoka estas en krizostato ĝis la 6a de majo.

Laŭ koncernaj leĝoj de Japanio, la deklaro pri krizostato ne limigas eliron de loĝantoj, kaj ankaŭ supermerkatoj, bankoj, hospitaloj kaj aliaj bazaj vivtenaj instalaĵoj normale funkcias. Tamen post publikigo de la deklaro, estroj de la 7 lokoj havas la rajton malpermesi eliron de loĝantoj, fermi lernejojn, haltigi amuzejojn, kaj rekvizicii teron kaj konstruaĵojn laŭ loka situacio. Nun tiuj regionoj ankoraŭ ne publikigis detalajn politikojn.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris marde, ke Guterres haltigis ĝis la 30a de junio la rotacion kaj aranĝojn de kununiforma personaro, inkluzive de individuaj oficiroj kaj jam formitaj, policaj kaj militaj packonservaj unuoj, pro la nova kronviruso.

Dujarric diris, "Niaj prioritatoj estas certigi la senvirusan statuson de la venonta kununiforma personaro kaj mildigi la riskon, ke packonservantoj de la UN povus esti kontaĝa vehiklo, kaj samtempe subteni niajn operacajn kapablojn. Kelkaj limigitaj esceptoj povas esti konsiderataj por plu plenumi la mandaton, sed nur en malpligravigaj cirkonstancoj surbaze de rigoraj kondiĉoj por prevento de la disvastiĝo de la viruso."

Laŭ statistiko de la usona Universistato Johns Hopkins, la nombro de mortintoj pro la kronvirusa malsano superis 80 milojn en la tuta mondo ĝis la 3a horo marde posttagmeze laŭ la orient-usona tempo.

La interaga mapo de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins montris, ke la freŝa nombro kalkuliĝis al 80 759, kaj entute 1 407 123 konfirmitaj kazoj estis raportitaj tutmonde.

Italio raportis plej multajn mortojn, per 17 127 el 135 586 konfirmitaj kazoj, kaj ĝin sekvis Hispanio, kun 13 897 mortoj el 140 511 konfirmitaj kazoj. Usono raportis 383 256 konfirmitajn kazojn, la plej multajn en la mondo, kaj 12 021 homoj mortis pro la malsano en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin