Novaĵoj (Aprilo 9)

(GMT+08:00) 2020-04-09 16:18:43     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping prezidis kunvenon de la gvidantaro pri regula epidemia regado kaj rekomenco de laboro; Ĝenerala sekretario de UN defendis MOS post minaco de Trump.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de gvidantaro por fari novajn aranĝojn pri efektivigo de regulaj epidemiaj preventaj kaj regadaj rimedoj kaj plena antaŭenigo de rekomenco de laboro.

La kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ analizis la situacion de la kronvirusa epidemio kaj ekonomian funkciadon enlande kaj eksterlande.

Xi diris, ke kun tutmonda disvastiĝo de la pandemio, la monda ekonomio alfrontas pli grandan riskon de malkresko, kaj malstabilaj kaj necertaj faktoroj evidente kreskas. Li diris, ke Ĉinio estas sub pliiĝanta premo de gardo kontraŭ importitaj kronvirusaj kazoj, kaj novaj malfaciloj kaj defioj aperis pro la rekomenco de la laboro kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio. Li alvokis preparitecon en menso kaj laboron por traktado de longtempaj eksteraj ŝanĝiĝoj.

Xi urĝis senĉesajn klopodojn gardi kontraŭ importitaj kazoj el fremdaj landoj kaj malebligi reviviĝon de la epidemio enlande kaj postulis duobligi klopodojn en ekonomia kaj socia disvolvado. Li urĝis klopodojn por minimumigi perdojn kaŭzitajn de epidemio, kaj emfazis atenti la ŝanĝiĝojn de la epidemia situacio enlande kaj eksterlande, alvokante rapidan respondon pli precizan kaj efikan. Li postulis, ke la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan plu fokusiĝu al traktado de severaj kazoj kaj vizito al resanigitaj pacientoj por kontrolo de ilia sanstato. Ankaŭ komunum-nivelaj regadaj rimedoj devas esti optimumigitaj.

Prezidanto Xi laŭdis komunumajn laborantojn pro ilia grava rolo en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, instigante ilin daŭrigi solidajn klopodojn por bridi la epidemion kaj tutkore servi la popolon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en merkreda letero al komunumaj laborantoj en kvartalo en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

Prezidanto Xi diris merkrede en telefona konversacio kun sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, ke Ĉinio volas plu subteni afrikajn landojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj helpi al Afriko plialtigi sian kapablon de prevento kaj regado de malsanoj.

Xi memoris, ke de post kiam la epidemio eksplodis en Ĉinio, la sud-afrika registaro kaj diversaj sekcioj de la sud-afrika socio esprimis en multaj manieroj siajn simpatiojn kaj subtenon al Ĉinio. Li aldonis, ke kamaradeco kaj frateco markas la specialan amikecon inter la du landoj kaj la du regantaj partioj.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi politikan reciprokan fidon kun Sud-Afriko, kaj la du landoj devas kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, antaŭenigi duflankan kunlaboron por pli da progreso kaj plifortigi kunlaboron en tiaj kadroj kiel BRICS-landoj kaj la Grupo 20. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko estas bonaj fratoj, kiuj dividas ĝojon kaj malĝojon. Li aldonis, ke la ĉina flanko sekvis la epidemian situacion en Afriko kaj liveris multajn kontraŭepidemiajn helpojn al Afrika Unio kaj ĉiuj afrikaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Ramaphosa diris, ke Ĉinio bridis la epidemion per rezolutaj kaj fortaj rimedoj, kio starigis ekzemplon por aliaj landoj kaj liveras valoran referencon. Li diris, ke li aprezas la subtenon de Ĉinio al Sud-Afriko kaj Afriko en la pasintaj jaroj, precipe la valoran helpon donitan en la nuna malfacila tempo por ilia batalo kontraŭ la epidemio, kio estas tre grava por ili kaj pliigas ilian fidon pri batalo kontraŭ la epidemio.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede emfazis la neceson de la Monda Organizo pri Sano (MOS) dum la kronvirusa krizo fronte al minaco de usona prezidento Donald Trump reteni fonduson por la institucio de la UN.

Guterres diris en deklaro, "La MOS, kun miloj da laborantoj, estas ĉe la frontlinioj, subtenante la membrolandojn kaj iliajn sociojn, precipe la plej vundeblajn inter ili, per gvidado, trejnado, ekipaĵoj kaj konkretaj vivsavaj servoj, kiam ili batalas kontraŭ la viruso. Mi opinias, ke la MOS devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava al la klopodoj de la mondo por gajni la militon kontraŭ la kronvirusa malsano."

Trump marde kritikis la respondon de la MOS al la epidemio kaj minacis frostigi usonan financan subtenon al ĝi.

Guterres diris, ke post kiam la nuna krizo pri sano finiĝos, venos tempo por studi kiel tia malsano aperis kaj disvastigis sian ruinigon tiel rapide kaj taksi la agadon de ĉiuj partoprenantoj. Sed nun ne estas tiu tempo. Nun estas la tempo por unueco, por ke la internacia komunumo kunlaboru solidare por bridi ĉi tiun viruson kaj ĝiajn detruajn sekvojn.

Preskaŭ cent strategiaj personoj publikigis komunan deklaron, alvokante, ke Usono kaj Ĉinio plifortigu kunlaboron pri batalo kontraŭ la epidemio. Pri tiu ĉi afero, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio laŭdas kaj bonvenigas tion, kaj diris, ke la batalo liveras kunlaboran platformon por Ĉinio kaj Usono.

Li diris, ke viruso, kiu ne havas landlimojn nek distingas rasojn, estas komuna defio de la tuta homaro. La internacia komunumo devas kunlabori por venki ĝin. Ĉinio volas persisti en la ideo pri komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj daŭrigi kunlaboron kun diversaj landoj inkluzive de Usono, por kune protekti sekurecon de la tutmonda publika sano.

Ĉina prisana aŭtoritato diris ĵaŭde, ke ĝi ricevis raportojn pri 63 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano merkrede en la ĉina ĉeftero, el kiuj 61 estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke du novaj enlandaj kazoj estis raportitaj en la pronvinco Guangdong, kaj du mortoj okazis en la provinco Hubei merkrede. Entute 17 novaj suspektataj kazoj - 16 importitaj kaj unu en la provinco Heilongjiang - estis raportitaj en la ĉeftero. 91 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 176.

La komisiono diris, ke ĝis merkredo la ĉeftero raportis entute 1 103 importitajn kazojn, kaj el tiuj kazoj, 374 pacientoj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 729 estis traktataj kun 31 en severa stato.

Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, en la tuta mondo la nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 1,5 milionojn merkrede posttagmeze laŭ loka tempo. La centro diris, ke la freŝa nombro kalkuliĝis al 1 500 830 ĝis la 5a horo kaj 15 minutoj postatgmeze kun 87 706 mortoj.

Laŭ datumoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, Usono okupis la unuan lokon de la mondo per 423 135 kazoj. Hispanio kaj Italio sekvis ĝin per 146 690 kaj 139 422 kazoj respektive. Landoj kun pli ol 100 000 kazoj ankaŭ inkluzivas Francion kaj Germanion. Pli ol 180 landoj kaj regionoj estis trafitaj de la nova kronviruso, kaj pli ol 317 800 homoj resaniĝis de la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin