Fokusoj de la Semajno (Apr.10)

(GMT+08:00) 2020-04-10 16:59:46     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio lunde publikigis detalan templinion de sia reago al la novkronvirusa malsano, kronikante la ĉefajn faktojn kaj rimedojn, kiujn ĝi prenis en la tutmondaj komunaj kontraŭvirusaj klopodoj.

Surbaze de mediataj raportoj kaj informoj de la Nacia Komisiono pri Sano, institucioj de scienca esploro kaj aliaj departementoj, la templinio montras la klopodojn de Ĉinio por ĝustatempa publikigo de informoj, divido de spertoj pri prevento kaj regado de la epidemio kaj antaŭenigo de internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

La templinio registris gravajn okazaĵojn de la fino de decembro 2019 ĝis marto 2020. La dokumento diris, ke la kronvirusa epidemio estas grava krizo pri publika sano, kiu disvastiĝis plej rapide, kaŭzis la plej vastajn infektojn kaj estis la plej malfacile bridebla de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949.

Danke al la komunaj klopodoj de la tuta lando, la pozitiva tendenco en prevento kaj regado de la epidemio en Ĉinio kontinue firmiĝis kaj grandiĝis, kaj la rekomenco de normala produktado kaj ĉiutaga vivo rapidiĝis.

La templinio rimarkigis, ke la pandemio lastatempe rapide disvastiĝis en la mondo, alportante timindan defion al sekureco de la tutmonda publika sano. Laŭ datumoj de la Monda Organizo pri Sano, la kronvirusa epidemio trafis pli ol 200 landojn kaj regionojn kun pli ol 1,13 milionoj da konfirmitaj kazoj ĝis la 5a de aprilo.

Kiam aŭtoj atendis ĉe la aŭtovojaj pordegoj kaj pasaĝeroj sin preparis por eniri trajnojn por forlasi Wuhan, la grandega urbo en centra Ĉinio komencis nuligi eksteren vojaĝan limigon de merkredo post preskaŭ 11-semajna fermo por bridado de la disvastiĝo de la kronvirusa malsano.

Pli ol 55 000 pasaĝeroj forlasis Wuhan per trajnoj merkrede, kaj ĉirkaŭ 40% de ili iris al la Delta Regiono de la Perla Rivero. Tiutage entute 276 pasaĝertrajnoj forlasis Wuhan por Ŝanhajo, Shenzhen kaj aliaj urboj.

La fervojaj aŭtoritatoj postulis, ke pasaĝeroj skanu kodojn pri sano kaj kontrolu temperaturon ĉe la enirejoj de stacidomoj kaj portu maskojn por redukti la riskojn de infekto.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede emfazis la neceson de la Monda Organizo pri Sano (MOS) dum la kronvirusa krizo fronte al minaco de usona prezidento Donald Trump reteni fonduson por la institucio de la UN.

Guterres diris en deklaro, "La MOS, kun miloj da laborantoj, estas ĉe la frontlinioj, subtenante la membrolandojn kaj iliajn sociojn, precipe la plej vundeblajn inter ili, per gvidado, trejnado, ekipaĵoj kaj konkretaj vivsavaj servoj, kiam ili batalas kontraŭ la viruso. Mi opinias, ke la MOS devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava al la klopodoj de la mondo por gajni la militon kontraŭ la kronvirusa malsano."

Trump marde kritikis la respondon de la MOS al la epidemio kaj minacis frostigi usonan financan subtenon al ĝi.

Guterres diris, ke post kiam la nuna krizo pri sano finiĝos, venos tempo por studi kiel tia malsano aperis kaj disvastigis sian ruinigon tiel rapide kaj taksi la agadon de ĉiuj partoprenantoj. Sed nun ne estas tiu tempo. Nun estas la tempo por unueco, por ke la internacia komunumo kunlaboru solidare por bridi ĉi tiun viruson kaj ĝiajn detruajn sekvojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin