Nombro de kronvirusaj kazoj en Usono superis 550 milojn

(GMT+08:00) 2020-04-13 13:53:57     Redaktoro:Pluveta

Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la usona Universitato Johns Hopkins, la nombro de novkronvirusaj kazoj en Usono superis 550 milojn dimanĉe posttagmeze.

La centro diris, ke la freŝa nombro kalkuliĝis al 550 016 kun 21 733 mortoj ĝis la 17a horo kaj 30 minutoj tiutage laŭ loka tempo. La ŝtato Nov-Jorkio registris 189 020 kazojn, la plej multajn en la lando, kun 9 385 mortoj. Nov-Ĵerzejo raportis 61 850 kazojn kaj 2 350 mortojn. Ĉiu el Miĉigano, Pensilvanio, Masaĉuseco, Kalifornio, Ilinojso kaj Luiziano raportis pli ol 20 000 kazojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin