Novaĵoj (Aprilo 13)

(GMT+08:00) 2020-04-13 16:45:09     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 13a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ministerio de Eksterlandaj Aferoj parolis pri kontraŭepidemiaj paŝoj kaj afrikanoj en Ĉinio; raporto pri esploro montris, ke neniu atesto pruvas Wuhan kiel fonton de la nova kronviruso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Fronte al la kronvirusa malsano, abrupta tutmonda publiksana krizo, ĉiuj landoj prenas retenajn rimedojn por malebligi ĝin plu disvastiĝi. Ĉinio akiris rimarkindan progreson en ĉi tiu etapo danke al siaj plej ampleksaj, rigoraj kaj ĝisfundaj rimedoj, sed la lando ankoraŭ alfrontas grandajn riskojn de importitaj kazoj kaj enlanda revigliĝo. Precipe, ĉar la pandemio disvastiĝas tra la mondo, importitaj kazoj kaŭzas grandiĝantan premon.

Ĉinio kaj Afriko estas bonaj amikoj, partneroj kaj fratoj. Nia amikeco estas forĝita surbaze de komunaj klopodoj serĉi nacian sendependecon, liberiĝon, ekonomian disvolviĝon kaj pli bonan vivtenon dum la pasintaj jardekoj. Post kiam la epidemio Ebola eksplodis en tri okcident-afrikaj landoj en 2014, la ĉina registaro donis helpon kiel eble plej frue kaj batalis ŝultro ĉe ŝultro kun la afrikaj landoj kaj popoloj. Nun fronte al la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Afriko denove kunigas manojn venki malfacilojn, kaj nia amikeco denove altiĝis. Ni ne forgesos la subtenon de Afriko dum nia plej malfacila tempo. Kiam ni klopodas venki malfacilaĵojn enlande, ni ankaŭ donas amon kaj zorgon al ĉiuj afrikaj civitanoj en Ĉinio, precipe al afrikaj studentoj. Kiam la situacio severiĝis en Afriko, kaj la registaro kaj popolo de Ĉinio urĝe liveris multajn provizaĵojn al la kontinento.

Ekde la epidemio, la aŭtoritatoj en Guangdong atribuas altan gravecon al kuracado de alilandaj pacientoj, inkluzive de afrikaj ŝtatanoj. Specifaj planoj kaj taŭgaj aranĝoj estas faritaj por protekti iliajn vivon kaj sanon laŭ la plej granda kapablo, danke al kiu ni savis la vivojn de iuj afrikaj pacientoj en severaj aŭ maltrankviligaj statoj. La viruso estas senlandlima. La pandemio, defio al la tuta homaro, povas esti venkita nur per komunaj internaciaj klopodoj.

La 8-an de aprilo la internacia fama akademia periodaĵo de la usona Nacia Akademio de Sciencoj publikigis disertaĵon titolitan "Filogeneza reta analizo de genomo de nova kronviruso", kiun kune skribis esplora teamo el Germanio kaj Britio kaj kies unua aŭtoro estas profesoro de la Universitato de Kembriĝo doktoro Peter Forster.

Lastatempe per videoligo Ĉina Komunikila Grupo faris intervjuon kun doktoro Peter kaj li faris eksplikon pri la studo. Peter konigis, ke la studo celas determini "la tipon de la origina viruso".

Ĉar troviĝas tro multaj rapidaj mutacioj, kaj tradiciaj metodoj malfacile povas klare spuri familian arbon de la nova kronviruso, tial esploristoj uzis apartan teknikon "matematika reta algoritmo".

Ili analizis 160 donitaĵojn de genomo de nova kronviruso el diversaj lokoj de la mondo de la 24-a de decembro de 2019 ĝis la 4-a de marto de 2020, trovis 3 ĉefajn variaĵojn kaj nomis ilin Tipo A, Tipo B kaj Tipo C laŭ malsamaj ŝanĝiĝoj de aminoacido.

Tipo A, kiu plej proksime rilatas al viruso trovita ĉe manisoj kaj vespertoj, estas la originaĵo kaj evoluis al Tipo B, kaj Tipo B evoluis al Tipo C. Cetere, la tri variaĵoj troviĝas en malsamaj lokoj de la mondo kaj havas grandajn diferencojn. Tipo A kaj Tipo C estis trovitaj ĉefe ĉe eŭropanoj kaj usonanoj kaj Tipo B disvastiĝis ĉefe en Orient-Azio.

Peter diris, ke la unua genomo trovita en Wuhan en la evidenta tempo de la epidemio estas Tipo B. Tiam esploristoj miskomprenis, ke la Tipo B estas la originaĵo, sed la fakto ne estas tia. Tipo A estas la originaĵo kaj tro malmulta en Wuhan tiam. Nur poste Tipo B fariĝis la ĉefa tipo dum la epidemio en Wuhan kaj plu evoluis al Tipo C.

Laŭ la studo preskaŭ duono de ekzempleroj infektitaj per Tipo A venis ĉefe el Usono kaj Aŭstralio, kaj du trionoj da usonaj infektitaj ekzempleroj apartenas al Tipo A. Cetere, kvankam la Tipo A plej frue aperis en Wuhan, tamen nur tro malmultaj kazoj en Wuhan. Oni trovis, ke iuj usonanoj vivintaj en Wuhan kunportis genomon de Tipo A.

Peter diris, ke la studo montras, ke la viruso, per kiu estis infektita la unua paciento, propable venis de vesperto, kaj tio okazis inter la 13-a de septembro kaj la 7-a de decembro de 2019. Tial genomo de la viruso, kies specimeno akirita en Wuhan en la 24-a de decembro de 2019, tute ne pravas sciigi homojn pri la fonto de la malsano.

Laŭ loka komisiono pri sano, la ĉina-rusa landlima urbo Manzhouli en la la ĉina Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio raportis 34 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano el eksterlando de la 7a horo matene ĝis la 16a dimanĉe.

La komisiono diris, ke ĉiuj pacientoj estis el Rusio tra Manzhouli, la plej granda terhaveno ĉe la ĉina-rusa landlimo. Nun, entute 114 konfirmitaj importitaj kazoj estis raportitaj en la Interna Mongolio, inkluzive de 70 kazoj importitaj tra Manzhouli.

La komisiono diris ankaŭ, ke Manzhouli rekonstruas iujn hospitalojn en difinitajn hospitalojn por kontentigi la postulon ricevi pli da pacientoj. Kvar medicinaj teamoj kun entute 115 membroj el la urbo Hulunbuir en la regiono estis senditaj al Manzhouli, kaj ankaŭ la gvidaj teamoj de la regiono kaj Hulunbuir atingis la urbon.

Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la usona Universitato Johns Hopkins, la nombro de novkronvirusaj kazoj en Usono superis 550 milojn dimanĉe posttagmeze. La centro diris, ke la freŝa nombro kalkuliĝis al 550 016 kun 21 733 mortoj ĝis la 17a horo kaj 30 minutoj tiutage laŭ loka tempo.

Oficialulo pri sano diris dimanĉe, ke Ĉinio intensigis klopodojn por plibonigi higienon por bridi la novkronvirusan malsanon.

Mao Qun'an, estro de la planada departemento de la Nacia Komisiono pri Sano, emfazis plibonigi higienon de ŝlosilaj lokoj inkluzive de entreprenoj, publikaj institucioj, komunumoj, publikaj transportaj stacioj kaj havenoj, kaj alvokis ripari malfortajn ĉenerojn en la higieno de malnovaj kvartaloj, kamparaj bazaroj kaj antaŭurbaj regionoj.

La Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj aliancanoj gvidataj de Rusio dimanĉe konsentis rekordan redukton de la produkto por subteni naftprezojn meze de la kronvirusa pandemio kaj diris, ke ili havas senprecedencan interkonsenton kun aliaj naftproduktaj landoj, inkluzive de Usono, por redukti la tutmondan naftliveradon je 20%.

Rimedoj por malrapidigi la disvastiĝon de la kronviruso detruis postuladon pri fuelo kaj faligis naftprezojn, streĉante buĝetojn de naftproduktantoj kaj damaĝante la usonan skistan industrion, kiu estas pli vundebla pro malaltaj prezoj kaŭzitaj de pli altaj kostoj.

La grupo, konata kiel OPEL +, diris, ke ĝi konsentis redukti produkton je 9,7 milionoj da bareloj ĉiutage en majo kaj junio, post kvar tagoj da intertraktado kaj sekve de la premado de usona prezidento Donald Trump malhelpi la prezmalaltiĝon.

La plej grandskala redukto de naftprodukto estas pli-ol-kvaroble pli granda ol la antaŭa rekorda redukto en 2008. La produktantoj malrapide malstreĉos la redukton post junio, kvankam la redukto daŭros ĝis aprilo 2022.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin