Senbazaj diraĉoj de usonaj politikistoj ne povas kovri tri maltrafojn en batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-14 14:37:57     Redaktoro:Pluveta

Sekve de la kontinua pliiĝo de la usonaj nombroj de konfirmitaj kazoj kaj mortintoj pro la nova kronviruso plifrenezas atakoj kaj respondeco-ĵeto de usonaj politikistoj al Ĉinio. Laŭvice ensceniĝis usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, konsilisto de Blanka Domo pri komerco Peter Navarro kaj senatanoj Tom Cotton kaj Lindsey Graham. Ili senbaze diraĉis, ke "la viruso fontas en Ĉinio", kalumniis Ĉinion "malkaŝi epidemiajn mesaĝojn", kriaĉis, ke "Ĉinio devas respondeci pri la disvastiĝo de la epidemio en la tuta globo", kaj eĉ instigis iujn organizojn fari farson tiel nomatan "postuli kompenson de Ĉinio".

Fakto estas fakto. Kiel Ĉinio faris preventadon kaj regadon kontraŭ la epidemio, la internacia komunumo, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano frue faris justan komenton. Aparte lastatempe la internacia sinteza akademia scienca peridaĵo NATURE publikigis ĉefartikolon Haltigi malpurigon de nomo de la nova kronviruso, en kontinuaj 3 tagoj petis pardonon pri sia antaŭa ligo de la nova kronviruso kun Wuhan kaj en la scienca sinteno refutis la atakon de usonaj politikistoj al Ĉinio per malpurigo de nomo. Samtempe la ĉefartikolo kritikas, ke okcidentaj politikistoj "konservas mankojn", kaj montras, ke "estas nerespondeca ago obstine ligi viruson kaj malsanon pro la viruso kun iu loko, kaj oni devas tuj haltigi la agon".

Vere, por venki viruson necesas scienco kaj racio, sed ne mensoga famo. Dimanĉe usona retejo The Daily Beast montris, ke la usona registaro forte plenumas novan strategion por ĝenerala elektado, nome provas rigardi Ĉinion kiel "kulpulon" de la pandemio. Tiu ĉi opinio trafe diras la ĉefan celon de la ago, ke la usona registaro ĵetis respondecon sur Ĉinion. Do vidu, ĉu la diraĉo de usonaj politikistoj povas nek trompi la internacian komunumon nek kovri tri maltrafojn en la batalo kontraŭ la epidemio.

La unua maltrafo estas ignoro, prokrasto kaj malŝparo de proksimume 2 monatoj pro senscio kaj fiero.

Laŭ raporto de The Associated Press (AP) dimanĉe, frue en decembro de 2019 la Pentagono sciis la novan kronviruson el ĉinaj publikaj raportoj, komence de januaro la usona registaro jam donis atenton al informoj rilataj al la viruso, kaj la 3-an de januaro estro de la usona Centro pri Regado kaj Preventado de Malsanoj Robert Redfield ricevis avertan telefonon el la ĉina registaro. Sed ĝis la 18-a de januaro estro de la usona Departemento pri Sano kaj Homaj Servoj Alex Azar havis ŝancon fari raporton al la usona registaro. Laŭ la raporto la usona registaro provis maldensigi minacon el la epidemio al Usono, ne nur konservis sufiĉajn kuracajn materialojn sed ankaŭ difinis informojn el Ĉinio "nefidindaj".

Kial Usono opinias tiel? Tio rilatas al ĝia inercia kontraŭĉina pensado, senscio kaj fiero. Komence de la epidemio kun la indiferenta sinteno iuj usonanoj kritikis, rikanis kaj nigrigis ĉinajn kontraŭrimedojn, kaj eĉ rigardis la epidemion kiel metodon por bremsi Ĉinion kaj "malligi" Ĉinion. Ĝuste pro tia fiero usona gvidanto nomis la novan kronvirusan pneŭmonion "granda gripo", kio iugrade malstreĉis la socion. La malŝparo de la preskaŭ 2 monatoj estas la granda kosto pro senscio kaj fiero.

La dua maltrafo estas, ke interpartia batalo movis energion kaj kaŭzis mankon de kapablo por doni fokuson al epidemio.

Sabate The New York Times publikigis longan artikolon, kiu rerigardas usonan solvon de la epidemio kaj analizas kialojn de usona gvidanto pri ignoro de avertoj kaj pri kontinua eraro. La artikolo mencias, ke en la tuta januaro la usona gvidanto donis atenton al aliaj demandoj, ignoris avertojn el altnivelaj oficistoj. En la tuta februaro altnivelaj helpantoj de prezidento dissendis unuaniman mesaĝon sed ne alprenis konkretan paŝon por fari preparon al eventuala grava krizo de publika sano. Ankaŭ la raporto de AP en dimanĉo montras, ke parta kialo de ignoro de la usona registaro en la frua tempo fontas en politika interna batalo, kaj usona gvidanto volis doni pli da energio sur trakton de "eksiga projekto".

Samtempe kun tio kontinuis disputoj inter la usonaj du partioj kaj inter departemento pri sano kaj buĝeta departemento de la Blanka Domo pri asigno de buĝeto kontraŭ la epidemio, ĝis la 6-a de marto usona gvidanto subskribis leĝprojekton pri urĝa asigno de buĝeto, sed jam malfruis.

Raporto de CNN diras, ke la batalo inter partioj ne nur influis kontraŭepidemiajn laborojn en diversaj usonaj ŝtatoj, sed ankaŭ decidis konon de la usona popolamaso pri laboroj de la registaro kaj pri la epidemio. La raporto malkaŝe diras, ke la senkapableco de Usono fontas en politika ekstrema polarizo.

La tria maltrafo estas, ke "Usono la unua" damaĝis kunlaboron kontraŭ la epidemio, kio damaĝas kaj Usonon kaj aliajn landojn.

Lastatempe Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano publikigis artikolon en Asharq al-Awsat montrante, ke viruso estas senlandlima, necesas kunlaboro kaj kunaranĝo por bati viruson. Sed usonaj agoj surprizis homojn: publike rabi maskojn de multaj landoj, provi okupi vakcinon, esploratan kaj produktatan de germana entrepreno, minaci haltigi kapitalojn al la Monda Organizo pri Sano…tiuj agoj tute enkorpigas usonan "nacian egoismon."

Eble iuj usonanoj opinias, ke same necesas la starpunkto "Usono la unua" en batalo kontraŭ la epidemio. Sed faktoj jam atestis, ke unu lando malsukcesos en batalo kontraŭ la monda pandemio, nepre unuiĝas kaj kunlaboras ĉiuj rilataj landoj. Se en unu lando ankoraŭ ekzistas la epidemio, ne eblos sekureco de la internacia komunumo, inkluzive de Usono. La agado de Usono "al la terglobo montras aĉan aspekton de Vaŝingtono", ne nur donis obstaklon al internacia kunlaboro, sed ankaŭ objektive damaĝis ĝian propran klopodon, nome damaĝis ĝin mem kaj aliajn landojn.

"Viruso ne diskriminaciis —— ni ĉiuj alfrontas riskojn." Jen la averto en la ĉefartikolo de periodaĵo NATURE, kiu petas pardonon de Ĉinio. La maltrafoj de Usono en batalo kontraŭ la epidemio montras, ke decidantoj de Vaŝingtono ne klare konas tion, ne donis fokuson al "savado", kio ĝuste estas la baza kialo kaŭzanta ĝiajn agaĉojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin