Novaĵoj (Aprilo 14)

(GMT+08:00) 2020-04-14 15:25:39     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 14a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj indonezia ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 70a datreveno de diplomatiaj rilatoj; atingoj de Ĉinio en disvolvado de homaj rajtoj estas agnoskitaj tutmonde. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj indonezia prezidento Joko Widodo lunde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Indonezio havas longan historion, kaj la ĉina-indoneziaj rilatoj rapide disvolviĝis en la pasintaj 70 jaroj de post starigo de la diplomatiaj rilatoj. Precipe en la lastaj jaroj la duflankaj rilatoj senĉese plialtiĝis kaj kunlaboro estis vastigita kun riĉaj atingoj en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. La du landoj strikte kunlaboris en internaciaj kaj regionaj aferoj, profitigante la du popolojn kaj grave kontribuante al prospero kaj stabileco de la regiono kaj la mondo. Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Indonezio havas vastajn komunajn interesojn sur la duflanka, regiona kaj multflanka niveloj, kaj restas grandega potencialo en la duflanka kunlaboro. Ĉinio volas labori kune kun Indonezio por venki la kronvirusan epidemion. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Indonezio kaj volas labori kun prezidento Widodo por aldoni novajn enhavojn al la ĉina-indonezia ampleksa strategia partnereco kaj injekti novan impulson por disvolvado de la regiono.

Widodo diris en sia mesaĝo, ke Indonezio kaj Ĉinio havas longan historion kaj kulturan interligon, kaj ke striktaj interŝanĝoj inter ĉinaj kaj indoneziaj gvidantoj kaj inter sociaj rondoj de la du landoj starigis firman amikecon. La duflankaj rilatoj fariĝis pli maturaj post 70 jaroj, kio estas strategia atingo de la du landoj. Duflanka kunlaboro kun pli da oportunoj en diversaj kampoj profitigas la du popolojn kaj estas fierinda por ambaŭ flankoj. Li aldonis, ke kadre de la ampleksa strategia partnereco, la du flankoj persistas en la spirito de kunlaboro, kontribuante al disvolviĝo kaj prospero de la du landoj kaj al paco, stabileco kaj disvolviĝo de la regiono kaj la mondo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke la nomumo de ĉina oficialulo en la Konsultiĝan Grupon de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN refoje montris la agnoskon de la internacia komunumo pri la atingoj de Ĉinio en disvolvado de homaj rajtoj.

Proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, ke la nomumo de Jiang Duan, sendito de la ĉina misio al la UN en Ĝenevo, montris ankaŭ la mondan agnoskon de la aktiva partopreno de Ĉinio en internaciaj homrajtaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

Parolante pri tio, ke iuj usonaj senatanoj sendis leteron al la UN esprimante oponon kontraŭ la nomumo, Zhao diris, ke Ĉinio aktive partoprenis en la laboro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN kaj aliaj multflankaj institucioj pri homaj rajtoj.

Estas ridinde, ke kun la malbona rekordo de homaj rajtoj de Usono, kiu retiriĝis el la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, usonaj senatanoj enmiksiĝis en la aferojn de la konsilio kaj ankaŭ en la homrajtajn situaciojn de aliaj landoj.

La proparolanto aldonis, ke la ĉina flanko konsilas al ili prioritate solvi la homrajtajn problemojn de Usono kaj plibonigi la homajn rajtojn kaj bonstaton de la usona popolo per praktikaj agoj.

Ĉinio lunde refutis la usonan akuzon, ke la ĉina provinco Guangdong prenis diskriminaciajn praktikojn al afrikanoj en prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio, kaj diris, ke Usono provokas konfrontadon, kio estas ne nur malmorala, sed ankaŭ nerespondeca.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li respondis demandon pri la akuzo de proparolanto de la usona Ŝtata Departemento. Zhao diris, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon fokusiĝi al sia propra pandemia prevento kaj regado. Provoj provoki konfrontadon en ĉina-afrikaj amikaj rilatoj neniam sukcesos.

Zhao diris, ke dum la batalo kontraŭ kronviruso, la ĉina registaro donis grandan gravecon al la vivoj kaj sano de alilandaj ŝtatanoj en Ĉinio. Ĉiuj alilandanoj estas traktataj egale, kaj Ĉinio rifuzas diferencan traktadon. Ĉinio kaj Afriko ĉiam estis bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj, kaj afrikaj landoj subtenis Ĉinion dum la plej malfacila tempo de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio. Kiam la situacio severiĝis en Afriko, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo rapide liveris helpon al Afriko, kio estis alte laŭdita de afrikaj landoj kaj iliaj popoloj.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la amika politiko de Ĉinio pri Afriko neniam ŝanĝiĝos, la amikeco kun afrikaj landoj kaj iliaj popoloj neniam ŝanceliĝos, kaj Ĉinio neniam diskriminacios siajn afrikajn fratojn.

La 8an de aprilo, la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis templinion de sia batalo kontraŭ la kronvirusa malsano post akuzo de usona prezidento Donald Trump, ke ĝi tro malfrue sonigis la alarmon pri la nova kronviruso. La 7an de aprilo Trump unuafoje faris riproĉan paroladon kontraŭ la organizo.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, tamen laŭdis la organizon pro la absolute grava rolo en elimino de la kronvirusa malsano. La organizo defendis sin en la 8a de aprilo argumentante, ke ĝi atentigis la mondon pri la minaco de la kronvirusa malsano en ĝusttempa maniero kaj ke ĝi sin devontigis al certigo, ke ĉiuj membroŝtatoj kapablas efike respondi al ĉi tiu pandemio.

La organizo diris ankaŭ, ke ĝi uzas limigitan potencon super unuopaj registaroj kaj ke ĝi plenforte laboris en traktado de la minaco al la publika sano. Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano superis 1,9 milionojn lunde en la tuta mondo. La centro diris, ke la freŝa nombro kalkuliĝis al 1 904 566 kun 118 459 mortoj ĝis la 16a horo laŭ loka tempo.

Laŭ donitaĵoj, Usono raportis 572 169 kazojn kaj 23 070 mortojn, ambaŭ plej multajn en la mondo. Hispanio registris 169 496 kazojn kaj 17 489 mortojn, dum Italio raportis 159 516 kazojn kaj 20 465 mortojn.

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke ĝi ricevis raportojn pri 89 novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj lunde en la ĉina ĉeftero, kaj 86 el ili estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke estis raportitaj tri novaj kazoj de enlanda propagiĝo, ĉiuj en la provinco Guangdong. Tri novaj suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj lunde en la ĉeftero, kun du en Ŝanhajo kaj unu en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio.

Laŭ la komisiono, 75 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo lunde, dum la nombro de severaj kazoj malpliiĝis ĝis 116. Ĝis tiu tago, la ĉeftero raportis entute 1 464 importitajn kazojn. El la kazoj, 559 elhospitaliĝis post resaniĝo, 905 estis kuracataj kun 37 en severaj statoj, kaj neniu morto estis raportita.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin