Novaĵoj (Aprilo 15)

(GMT+08:00) 2020-04-15 15:14:25     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 15a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi telefone konversaciis kun finna, kirgiza kaj serba prezidentoj respektive; Ĉefministro Li ĉeestis specialan konferencon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri la kronvirusa epidemio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanjto Xi Jinping marde telefone konversaciis kun finna prezidento Sauli Niinisto, kirgiza prezidento Sooronbai Jeenbekov kaj serba prezidento Aleksandar Vucic respektive.

En konversacio kun Niinisto, Xi diris, ke Ĉinio volas daŭrigi interŝanĝon de sperto pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio kun Finnlando kaj helpi la eŭropan landon trakti siajn malfacilojn, ekzemple la nunan mankon de medicinaj provizaĵoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sinceran simpation kaj firman subtenon al iliaj finnaj paraleluloj en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano. Li diris, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco, kiu dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj nur per komunaj klopodoj la internacia komunumo povas venki la defion kaj epidemion.

Niinisto diris, ke la finna popolo nun faras energiajn klopodojn kontraŭ la severa epidemio furiozanta en la lando, kaj ke la rilata sperto de Ĉinio multe helpas ilin. Li dankis Ĉinion pro la altvalora subteno kaj helpo en medicinaj kaj kontraŭepidemiaj provizaĵoj, kaj esprimis sian esperon plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj frue venki la pandemion.

En konversacio kun Jeenbekov, Xi memoris, ke en la plej malfacila momento en la prevento kaj regado de la epidemio en Ĉinio, la kirgiza registaro venkis malfacilojn por doni al Ĉinio ĝustatempan helpon de medicinaj provizaĵoj, kaj diversaj sekcioj de la kirgiza socio esprimis subtenon al la batalo de Ĉinio en diversaj formoj, lasante multajn kortuŝajn rakontojn. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Kirgizio estas amikaj najbaroj kaj ampleksaj strategiaj partneroj ligitaj per montoj kaj riveroj. Ĉinio pretas labori kun Kirgizio por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro, plifortigi solidarecon, kunordigon kaj kunlaboron sur la duflanka nivelo kaj en multflankaj kadroj kiel la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Jeenbekov diris, ke Ĉinio akiris rimarkindajn rezultojn en ĉi tiu etapo en sia batalo kontraŭ epidemio, kaj liveras grandan subtenon al kaj ludas gvidan rolon en la tutmonda batalo, kion la kirgiza flanko sincere admiras. Li aldonis, ke la epidemio denove reliefigis la urĝan, realisman kaj efikan bezonon efektivigi la vizion de Xi pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

En konversacio kun Vucic, Xi diris, ke ĉina-serbaj rilatoj estas la plej profunda speco de rilatoj inter landoj, kaj ke la ĉina flanko sentas la kronvirusan minacon, kiun la serba popolo nun alfrontas. Li diris, ke Ĉinio liveris al Serbio urĝe bezonatajn medicinajn kaj protektajn provizaĵojn kaj sendis altnivelajn medicinajn fakulojn al la eŭropa lando, kaj Ĉinio plu liveros helpon kaj subtenon al la batalo de Serbio kontraŭ la kronvirusa malsano. Li emfazis, ke la profunda kaj speciala amikeco inter Ĉinio kaj Serbio estis forĝita per sango kaj volo, kaj ia ajn risko aŭ defio faros la feran amikecon de la du landoj pli nedetruebla.

Vucic diris, ke li sincere ĝojas, ke Ĉinio submetis la kronvirusan epidemion al la regado enlande, kaj ke Ĉinio etendis helpan manon, kiam la serba popolo estis en malfaciloj, kaj la ĉina medicina teamo precipe liveris grandan subtenon kaj helpon al la epidemia prevento kaj regado de Serbio, kaj ke lia lando ĉiam memoros tion. Li aldonis, ke Ĉinio donis al la serba popolo esperon venki la epidemion.

Marde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis specialan konferencon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri la kronvirusa epidemio, kiu okazis en videokonekta maniero.

Li faris tri iniciatojn, dirante, ke unue, la membroj de la asocio, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas plenforte fortigi kunlaboron pri preventado kaj regado kaj altigi nivelon de publika sano. Ĉinio volas per senpaga helpo kaj komerca kanalo doni eblan subtenon kaj helpon al la membroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj subteni al la Monda Organizo pri Sano ludi gvidan rolon en la monda preventado kaj regado. Due, ili devas rekomenci ekonomian disvolvadon kaj stimuli integriĝon de regiona ekonomio, plu redukti doganon, forigi obstaklojn, glatigi komercon, akceli investon, malfermi merkaton unu al alia kaj starigi "rapidan koridoron" por gravaj kaj urĝaj personaraj interŝanĝoj. Kaj trie, ili devas doni energion por striktigi aranĝon de politikoj kaj rezisti kontraŭ diversaj riskoj kaj defioj.

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio faros solidajn paŝojn por efektivigi subtenajn rimedojn al entreprenoj kaj helpi al ili trakti defiojn kaj akceli dungadon de universitataj diplomitoj.

La kunveno, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, rimarkigis, ke la lando ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj profitigantaj entreprenojn ekde de la jaro por subteni regadon de la epidemio, mildigi ŝarĝon de firmaoj kaj rekomenci laboron. La kunveno diris, ke solida efektivigo de la politikoj devus esti garantiita, inkluzive de serio da impostaj reduktoj, kiuj mildigos la ŝarĝon de firmaoj je 1,6 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 227,25 miliardoj da usonaj dolaroj). Laŭ la kunveno, rilate financan subtenon, Ĉinio liveris malmultekostan kapitalon de 3,55 duilionoj da juanoj al financaj institucioj per redukto de la postulata proporcio de deponaĵa rezervo, repruntedono kaj rerabataj kvotoj.

Marde en regula gazetara konferenco en Pekino, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la usona flanko intencis semi malkonkordon inter Ĉinio kaj afrikaj landoj kaj detrui tradician amikecon inter Ĉinio kaj afrikaj landoj, kio estas vana kaj ankaŭ ege malmorala.

Laŭ raporto, Tibor P. Nagy, usona ŝtata helpsekretario pri afrikaj aferoj, skribis en sia Twitter-paĝo, ke estas konsterna videaĵo kaj rakonto el Kantono. Morgan Ortagus, proparolanto de la usona Ŝatata Departemento, reafiŝis la enhavon kaj diris, ke estas hontinda ksenofobio. Demandite pri tio, Zhao diris, ke estas profunda kaj enradikiĝinta la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko. De post la eksplodo de la novkronvirusa malsano la du flankoj refoje unuiĝis kaj kune klopodis por venki malfacilojn. Ne efikos iu ajn veneno kaj semado de malkonkordo, nek sukcesos iu ajn instigo. Lunde en Pekino Chen Xiao, helpanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kolektive intervidiĝis kun senditoj de iuj afrikaj landoj en Pekino kaj faris interŝanĝon pri preventado kaj regado de la epidemio en la provinco Guangdong kaj situacio de afrikanoj en Kantono. La intervidiĝon ĉeestis ambasadoroj aŭ reprezentantoj de pli ol 20 afrikaj landoj. Pri tio, Zhao konigis, ke ili dankas Ĉinion, ke dum la batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio atenteme zorgas pri civitanoj de afrikaj landoj en Ĉinio malgraŭ malfaciloj kaj helpas al Afriko batali kontraŭ la epidemio, kaj ili opinias, ke tio sufice enkorpigas la fratecon inter afrika kaj ĉina popoloj, kaj la profunda amikeco jam travivis provojn. Iu ajn ekstera forto kun iu ajn celo en iu ajn metodo ne povas bremsi disvolvadon de la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin