Kion malkovris kontinua "bombado" de Blanka Domo al usonaj amaskomunikiloj?

(GMT+08:00) 2020-04-15 18:34:06     Redaktoro:Pluveta

Lunde en gazetara konferenco de la Blanka Domo laŭ la loka tempo, kiam ĵurnalisto de Columbia Broadcasting System (CBS) Paula Reid plurfoje esprimis dubon pri laboroj de la usona registaro en la lastaj du monatoj, la usona gvidanto refoje forte rebatis ĵurnaliston. Li diris: "Via diraĵo estas tro hontinda!" "Vi scias, ke vi faras falsajn novaĵojn, ankaŭ via laborejo faras falsajn novaĵojn"…

En la lastaj kelkaj tagoj li kontinue faris "bombadon" al usonaj amaskomunikiloj, inkluzive de New York Times, CNN, NBC, la kontraŭĉina pioniro VOA kaj "ĝisosta sekvanto" Fox News. Kial lastatempe li tiel koleris? Ni citas New Youk Times kiel ekzemplon.

Lastatempe New York Times publikigis artikolon titolitan Genaro montras, ke plejpartaj novjorkiaj kazoj de la nova kronviruso venas de Eŭropo, opiniante, ke la nova kronviruso en Nov-Jorkio fontas ĉefe en vojaĝantoj el Eŭropo, kaj montrante, ke se oni plenumus aktivan testan proceduron Usono pli frue trovus la viruson. Rezulte la artikolo estis forte kritikata de usona gvidanto. Li en sia socia komunikejo skribis: "Nun la falsa novaĵo de New York Times retrosupras la originon de la viruso ĝis Eŭropo, sed ne Ĉinio. Tio estas la unua fojo! Mi volas scii, kie tiel malsukcesa amaskomunikilo New Youk Times ricevis la informon? Ĉu la fonto de la informo havas nomon ?"

Tamen leginte la artikolon oni trovas, ke New Youk Times citis opiniojn de pli ol dek rilataj fakuloj inkluzive de Harm van Bakel, fakulo pri genetiko de Lernejo de Medicino en Monto Sinai en Nov-Jorko kaj Adriana Heguy, fakulo pri virusologio de Novjorka Universitato, la fonto estas fidinda.

Pli frue la Blanka Domo rare kritikis, ke VOA "propagandas Ĉinion" per mono de usonaj impostopagantoj. Estas monde konate, ke monsubtenata de la usona registaro VOA estas kontraŭĉina pioniro kaj kulpis fifamajn malbonfarojn en akako kaj nigrigo al Ĉinio. Sed kiam estis malfermita la urbo Wuhan la 8-an de aprilo, VOA elsendis raporton, kiu konfirmas la blokan rimedon de la ĉina registaro kaj diras, ke la ago estas "modelo" de sukcesa batalo kontraŭ la epidemio, jam prenita de multaj lokoj de la mondo. Pro tio VOA estis kritikata de la Blanka Domo. Tio malkovris la fikcion kaj "duoblan normon" de la usona registaro en tiel nomata libereco de paroloj.

Laŭ la Blanka Domo nur kritiki Ĉinion estas "raporti pri fakto", dum konfirmi Ĉinion estas "propagandi Ĉinion". Ekzemple komence de raporto pri epidemio New York Times kalumniis, ke "Wuhan estas la fonto de la nova kronviruso" en suspekta tono, kaj tiam la usona registaro havis neniun malkonsenton; sed nun kiam ĝi citas opiniojn de multaj sciencistoj kaj montris, ke plejpartaj novjorkiaj kazoj de la malsano venis de Eŭropo, la usona gvidanto determinis ĝin "falsa novaĵo".

Tia kontraŭdira logiko malkovris, ke la tiel nomata "novaĵ-libereco" fakte estas politikilo rigardata de la usona registaro.

Lastajn tagojn The Washington Post kaj New York Times sinsekve publikigis longajn artikolojn, retrorigardis situacion de la usona preventado kaj regado kontraŭ la epidemio kaj direktis la kulpon de neregado al senkapablo kaj manko de la usona registaro. Kiel analizistoj montris, ke raportoj de iuj usonaj amaskomunikiloj misordigis ritmon de la usona registaro en ĵeto de respondeco sur alian, malkaŝis la mensogon, ke "la viruso fontas en Ĉinio", kaj tuŝis senteman nervon de la usona registaro, kiu klopodas ĵeti propran respondecon, tial ili estis forte kritikataj.

Je la 11-a horo de la 15-a de aprilo laŭ la pekina tempo la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono superis 600 mil kaj la nombro de mortintoj kalkulis je 26 003. La situacio estas pli kaj pli severa. En tiu ĉi ŝlosila momento, "ĵeti respondecon sur alian" aŭ "bombi" amaskomunikilojn ne povas kovri kontinuan mistrafon de la usona registaro kaj ĝian malvarmsanĝan logikon, kiu metas politikan propran rajton sur vivon. Ni persvadas, ke la usona registaro tuj donu fokuson al preventado kaj regado. Oni devas scii, ke tempo kaj vivo ne povas retrovitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin