Novaĵoj (Aprilo 16)

(GMT+08:00) 2020-04-16 16:00:18     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 16a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio diris, ke la usona decido haltigi kotizadon al la MOS subfosas tutmondan kontraŭepidemian kunlaboron; Altranga ĉina diplomato urĝis konvenan traktadon de ĉina-usonaj rilatoj meze de la monda batalo kontraŭ kronviruso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke la usona decido ĉesigi kotizadon al la Monda Organizo pri Sano (MOS) subfosos internacian kunlaboron pri la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj Ĉinio serioze zorgas pri tio.

Zhao faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la decidon marde anoncitan de usona prezidento Donald Trump. Zhao diris, ke kiel la plej aŭtoritata kaj profesia internacia organizo en la kampo de la monda publiksana sekureco, la MOS ludis neanstataŭigeblan rolon en traktado de monda publiksana krizo.

Zhao rimarkigis, ke de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, la MOS gvidata de ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus aktive plenumis siajn devojn kaj ludis centran rolon en kunordigo kaj akcelo de internacia kunlaboro, kaj emfazis, ke la laboro de la MOS estis vaste agnoskita kaj alte aprezita de la internacia komunumo.

Zhao diris, ke konsidere al la severeco kaj urĝeco de la pandemia situacio en la tuta mondo, la usona decido malfortigos la kapablon de la MOS kaj subfosos internacian kunlaboron pri la batalo kontraŭ la viruso. Li aldonis, ke Ĉinio plu subtenos la MOS konduki tutmondajn agadojn kontraŭ la pandemio.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la MOS bedaŭras la usonan decidon ĉesigi financadon al la MOS.

Tedros diris en virtuala gazetara konferenco en Ĝenevo, ke la MOS taksas la influon de la retiro de usona kotizo kaj laboros kun siaj partneroj por plenigi ajnajn financajn mankojn kaj certigi, ke la laboro daŭros seninterrompe. Li diris, "Nia devontigo al publika sano, scienco kaj servo al ĉiuj popoloj de la mondo sen timo aŭ favorado restas absoluta. Nia misio kaj mandato estas labori kun ĉiuj nacioj egale, sen konsidero de la grandeco de iliaj loĝantaroj aŭ ekonomioj."

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris marde, ke la Monda Organizo pri Sano devas esti subtenata, nelonge post kiam usona prezidento Donald Trump anoncis, ke lia registaro haltigas kotizadon de Usono al la organizo.

La ĝenerala sekretario diris en deklaro, publikigita de lia proparolanto, "Mi opinias, ke la Monda Organizo pri Sano devas esti subtenata, ĉar ĝi estas absolute grava al klopodoj de la mondo por gajno de la milito kontraŭ la kronvirusa epidemio."

Usona prezidento Donald Trump marde deklaris portempan haltigon de kotizado al la Monda Organizo pri Sano.

Trump anoncis la decidon vespere en gazetara konferenco de la Blanka Domo. Li diris, ke Usono ĉiujare pagis kotizon de pli ol 400 milionoj da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano, kaj kiel ĉefa financanto de la organizo Usono rajtas respondecigi ĝin pri la agoj dum la pandemio.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo merkrede laŭ la peto de ĉi tiu lasta, dirante, ke konvena traktado de ĉina-usonaj rilatoj estas tre grava meze de la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke de post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump telefone konversaciis en la 27a de marto, la du flankoj subtenis intensan komunikadon pri kontraŭepidemiaj klopodoj laŭ la grava konsento atingita de la du ŝtatestroj.

Yang esprimis sian esperon, ke la usona flanko renkontos la ĉinan flankon duonvoje, kaj urĝis ambaŭ flankojn efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, fokusiĝi al kunlaboro, forigi malhelpojn kaj puŝi duflankajn rilatojn sur la ĝustan vojon. Li aldonis, ke tio servas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj plenumas la komunajn aspirojn de la internacia komunumo.

Pompeo diris, ke la eksplodo de la kronvirusa epidemio estas komuna defio al la internacia komunumo, kaj ke la usona flanko pretas labori kun Ĉinio por efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi duflankan kunlaboron en batalo kontraŭ la epidemio kaj daŭrigi komunikadon kaj kunordigon pri disvolvado de usona-ĉinaj rilatoj.

Dum gazetara konferenco, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris, ke la ĉina ambasadorejo en Francio faris la respondon kun la celo "klarigi la fakton kaj ekspliki pozicion kontraŭ maljustaj akuzoj" por daŭrigi la kunlaboron kontraŭ la viruso.

Zhao faris la rimarkojn, kiam raportistoj petis lin komenti la demandon, ke la franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj alvokis la ĉinan ambasadoron por protesti kontraŭ serio da kontestataj komentoj de la ambasadoro de Pekino en Parizo pri la kronviruso.

Dimanĉe la ĉina ambasadorejo publikigis en sia retejo longan tekston titolitan "Restarigo de distorditaj faktoj - Observoj de ĉina diplomato postenigita al Parizo".

Zhao atentigis, ke lastatempe iuj amaskomunikiloj el okcidentaj landoj, tiel nomataj fakuloj kaj politikistoj, uzis la kronviruson por disvastigi falsajn novaĵojn kaj kalumnii la kunlaboron inter Ĉinio kaj Francio. Li diris, "Ni esperas, ke la franca flanko forigos tiajn miskomprenojn. Ĉinio havas neniun intencon kaj neniam faris ajnajn adversajn komentojn pri la prevento kaj regado de Francio." Li emfazis, "Male, ni komprenas kaj havas la samajn sentojn kun Francio en la akuta epidemia defio."

La unua oficiala intertraktado pri Briteliro en preskaŭ monato komenciĝis merkrede, kiam la du ĉefaj intertraktantoj de Londono kaj Bruselo komencis kunvenon per videoligo. Estis la unua fojo ekde la marta mezo, ke la du flankoj okazigis oficialan intertraktadon, paŭzigitan pro la kronvirusa pandemio.

. La ĉefa intertraktanto de Britio David Frost kaj la intertraktanto pri Briteliro de la Eŭropa Unio (EU) Michel Barnier definitivigos planojn por pli detalaj intertraktoj pri la venontaj rilatoj de Britio kun la EU post kiam la efektiviga periodo de Briteliro finiĝos en decembro.

Ili ankaŭ interkonsentos pri horaro por estontaj sesioj inter la teamoj de intertraktantoj de la du flankoj.

Frost diris en socia mediato, ke kontaktoj inter Britio kaj la EU daŭris en ĉi tiuj malfacilaj tempoj. Li aldonis, "Ni ĉiam subtenis kontaktojn, ambaŭ flankoj interŝanĝis laŭleĝajn tekstojn, kaj en la pasinta semajno ni okazigis kelkajn telekonferencojn por esplori kaj klarigi teknikajn detalojn."

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin