Remalfermita Wuhan injektas fidon kaj movforton en ĉinan ekonomion

(GMT+08:00) 2020-04-16 18:59:04     Redaktoro:Pluveta

Nun pluapaŝe solidiĝas perioda efiko de ĉina preventado kaj regado kontraŭ la epidemio kaj plirapide restariĝas ekonomia kaj socia ordo. La internacia komunumo esploras: Kie troviĝas ĉina fido kaj pulmoforto por atingi kuranjaran celon de ekonomia kaj socia disvolvo? La remalfermita Wuhan donis solvon per propra maniero.

Ek de la 30-a de marto sinsekve rekomenciĝas negocoj en komercaj rondoj kaj sintezaj bazaroj.

Kun laboroj kontraŭ la epidemio ĉinaj entreprenoj per sia inteligento sin reprosperigas. Ekzemple restoracioj en Wuhan malfermis servojn pri sendeblaj manĝaĵoj kaj grupa aĉetado por loĝkvartaloj, reĝustigis enhavojn kaj komencis liveri duonpretigitajn produktojn. Multaj detalistoj komencis vendadon interretan.

Kaj sur la bazo de helpaj rimedoj de la centra registaro la registaro de Wuhan ellaboris serion da favoraj rimedoj por mezgrandaj kaj grandaj entreprenoj.

Sekve de la amasĝo de fortoj por la rekomenco de produktado kaj laboro en Wuhan, la rekomenco estas rapide antaŭenpuŝata en aliaj lokoj de Ĉinio. Ĝis la 28-a de marto 96,8% de grandaj industriaj entreprenoj jam rekomencis la produktadon; ĝis la 9-a de aprilo la produktkapablo de pli ol 76% de gravaj entreprenoj pri ekstera komerco atingis pli ol 70% de la antaŭa kapablo; kaj ĝis la 10-a de aprilo pli ol 80% de ĉinaj malgrandaj kaj mezgrandaj ntreprenoj rekomencis la produktadon.

Lastajn jarojn la kontribuo de la ĉina ekonomio al la mondo proksimiĝis al 30%. Ĉinio la unua regis la epidemion kaj rapidigis la ekomencon de produktado kaj laboro, kio sendube helpos tutmondan batalon kontraŭ la epidemion kaj stabiligon de mondaj produktĉenoj.

Nun kontinue disvastiĝas la epidemio kaj akriĝas la risko de la monda ekonomia malkresko. Multaj internaciaj establaĵoj antaŭvidis, ke la monda ekonomio en 2020 estos pli malbona ol dum la financa krizo en 2008. Ankaŭ disvolvo de ĉina ekonomio kaj socio alfrontas novajn defiojn kaj malfacilojn.

Tamen solvoj ĉiam estas pli multaj ol malfaciloj. Oni vidis, ke spertinte la epidemion remalfermita Wuhan aliĝas al la tajdo de reprosperiĝo de la ĉina ekonomio, kaj ankaŭ montras sian respondecon pri "komunumo kun komuna estonto" por la mondo. Ĉinio ne nur havas fidon kaj kapablon atingi kurantjaran celon de ekonomia kaj socia disvolvo, sed ankaŭ injektos plu fidon kaj movforton en la mondan ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin