Novaĵoj (Aprilo 17)

(GMT+08:00) 2020-04-17 15:50:22     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 17a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi telefone konversaciis kun Putin pri la kronvirusa pandemio; Ĉinio publikigis raporton pri korektitaj nombroj de konfirmitaj kazoj kaj mortoj pro la novkronvirusa malsano en Wuhan. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin telefone konversaciis ĵaŭde nokte, reasertante reciprokan subtenon en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj rifuzante politikigon de la pandemio.

Xi diris, ke la kronvirusa malsano disvastiĝas tra la tuta mondo, kaj ĉiuj landoj alfrontas la malfacilan taskon trakti la epidemion. Li memoris, ke li kaj Putin havis du telefonajn konversaciojn en monato por interŝanĝi opiniojn kaj kunordigi poziciojn pri kiel pli bone kunlabori en prevento kaj regado de la epidemio, kaj tio denove pruvas la altan nivelon de rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Li diris, ke Putin persone planis kaj komandis la batalon de Rusio kontraŭ la infekta malsano, kaj enkondukis serion da efikaj preventaj kaj regadaj rimedoj. Li esprimis sian dankon pro la aktivaj klopodoj, kiujn Rusio faris por ĉinaj ŝtatanoj en Rusio, dirante, ke li kredas, ke Rusio protektos normalajn laboron kaj vivon de ĉinaj ŝtatanoj sur sia teritorio same kiel antaŭe.

Putin diris, ke la ĉina registaro kaj ĉina popolo, unuiĝintaj, akiris gravajn atingojn en prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio, kaj donas subtenon kaj helpon al multaj aliaj landoj kontraŭ la malsano. Li diris, ke de post kiam la epidemio eksplodis, Rusio kaj Ĉinio ĉiam persistis en solidareco, kunlaboro kaj reciproka subteno, kio pruvas la strategian naturon kaj altan nivelon de rusa-ĉinaj rilatoj. Li emfazis, ke la intencoj de iuj kalumnii Ĉinion pri la origino de la nova kronviruso estas neakcepteblaj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke la ĉina popolo volas stari kun la sudana popolo en ilia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj liveros subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo.

Li faris la rimarkojn en telefona konversacio kun sudana ĉefministro Abdalla Hamdok. Li diris, ke Ĉinio kaj Sudano ĝuas profundan tradician amikecon, kaj ke la disvastiĝo de la kronvirusa pandemio en Afriko lastatempe akceliĝis, kaj la ĉina popolo sentas la kronvirusan minacon, kiun la sudana popolo alfrontas. Li aldonis, ke la ĉina popolo volas klopodi kune kun popoloj tra la mondo, inkluzive de la afrika popolo, por venki la malfacilojn kaj subteni tutmondan publiksanan sekurecon.

Hamdok diris, ke la sudana flanko aprezas la pozitivan rolon de Ĉinio por antaŭenigo de internacia kunlaboro en batalo kontraŭ la kronvirusa malsano kaj oponas ĉiajn agojn por makulado de iu ajn lando. Li diris ankaŭ, ke lia lando dankas Ĉinion pro la sindona helpo, kaj pretas intensigi kunlaboron kaj interŝanĝojn de spertoj pri prevento kaj regado de la epidemio kaj profundigi la tradician amikecon inter la du landoj.

Vendrede la komandejo de Wuhan pri preventado kaj regado kontraŭ la kronvirusa epidemio publikigis Raporton pri korektitaj nombroj de konfirmitaj kazoj kaj mortoj pro la novkronvirusa malsano en la urbo Wuhan.

Laŭ rilataj leĝoj kaj reguloj, kaj por garantii publikecon kaj travideblecon de informoj pri la novkronvirusa epidemio kaj precizecon de donitaĵoj, la komandejo de Wuhan pri preventado kaj regado de la epidemio aparte establis enketogrupon rilatan al grandaj donitaĵoj kaj epidemiologio, organizis departementojn de la urbo pri higieno, sano, regado de malsanoj, publika sekureco, justico kaj statistiko, interrete komparis la kazojn en la urba sistemo de grandaj donitaĵoj pri preventado kaj regado de la epidemio, la urba sistemo pri informoj de enterigo, la urba sistemo pri informoj de medicina administrado kaj hospitala aŭtoritato rilata al la novkronvirusa malsano kaj la sistemo pri nukleacia ekzameno de la nova kronviruso, nuligis ripeton en la sistemoj kaj plenigis mankojn. Laŭ la postulo de kompleta kovrado sen preterlaso, la komandejo ĉiuflanke kolektis donitaĵojn de ĉiuj lokoj rilataj al la epidemio, inkluzive de klinikoj por februloj, hospitaloj, provizoraj kuraccentroj, izolejoj, kvartaloj rilataj al la epidemio, malliberejoj administrataj de departementoj pri publika sekureco, justico kaj civilaj aferoj, kaj maljunulejoj, kolektis personajn informojn de ĉiuj kazoj kaj unu post unu faris ekzamenon kaj kontrolon per kuracaj instalaĵoj, stratoj, loĝkvartaloj, lokaj policejoj, laborejoj, familianoj kaj parencoj de malsanuloj. Ĝis la 24-a horo de la 8-a de aprilo post la ekzameno kaj kontrolo pliiĝis je 325 la nombro de konfirmitaj kazoj en Wuhan, kaj la korektita nombro de konfirmitaj kazoj estas 50 333; pliiĝis je 1 290 la nombro de mortaj kazoj inter la konfirmitaj kazoj, kaj la korektita nombro de mortoj estas 3 869.

La kialo de la diferencoj de la supraj donitaĵoj estas: unue komence de eksplodo de la epidemio abrupte pliiĝis malsanuloj, kio donis premon al kuracaj resursoj kaj kaŭzis severan mankon de kapablo por traktado de malsanuloj, tial iuj malsanuloj ne povis ricevi kuracadon en hospitaloj kaj mortis hejme; due en la kulmina tempo de kuracado hospitaloj superŝarĝe funkciis, kaj kuracistoj kaj flegistoj okupiĝis pri savado, tial objektive troviĝis prokrasto, forgeso kaj eraro en raportoj; trie rapide pliiĝis difinitaj kuracaj establaĵoj, kiuj ricevis malsanulojn, ekzepmle hospitaloj respektive apartenantaj al ministerioj, provincoj, urboj kaj distrikoj, hospitaloj armeaj, entreprenaj kaj privataj kaj provizoraj kuraccentroj, malmultaj kuracaj establaĵoj ne ĝustatempe ligis sin kun la reto pri epidemio kaj ne ĝustatempe raportis pri informoj; kaj kvare ne estis kompletaj informoj de iuj kazoj pri mortintoj kaj troviĝis ripeto kaj eraro.

Japana ĉefministro Shinzo Abe ĵaŭde vastigis la krizostaton de sep prefektujoj al la tuta lando por bridi la kronvirusan epidemion. Kun la deklaro de krizostato vastigita al ĉiuj 47 prefektujoj, Abe diris ankaŭ, ke la registaro liveros monhelpon de 100 000 enoj (930 usonaj dolaroj) al ĉiu civitano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke akuzoj kontraŭ Ĉinio en la raporto de Usono estis senbazaj kaj nerefutindaj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon, post kiam la usona Ŝtata Departemento publikigis plenuman resumon de la raporto pri observo de armila regado de 2020, akuzante Ĉinion, ke ĝi ne plenumis promesojn pri ĉesigo de nuklea provo kaj ne-disvastigo, kaj pridubante la raporton de Ĉinio pri ĝia efektivigo de la Konvencio pri Biologiaj Armiloj.

Zhao diris en gazetara konferenco, ke Usono, kiu ĉiam konsideras sin kiel juĝiston kaj modelon, fabrikis en la lastaj jaroj la tiel nomatan "jaran raporton pri observado de armila regado", en kiu ĝi enigas sian nazon en politikojn kaj rimedojn de aliaj landoj pri armila regado kaj ne-disvastigo. Li aldonis, ke ĉi tio konfuzis nigron kun blanko. La kulpa partio ĵetis la kulpon sur senkulpulojn.

Zhao diris ankaŭ, ke kontraŭe, Usono sekvis la principon de "Usona Unueco", rompis interkonsentojn kaj retiriĝis el multflankaj mekanismoj en la lastaj jaroj. Ĉi tiuj agoj, kiuj serioze subfosis la tutmondan strategian ekvilibron kaj stabilecon kaj malhelpis internaciajn procezojn de armila regado kaj malarmado, estas kondamnitaj de la internacia komunumo. Li urĝis la usonan flankon fari al si memekzamenon kaj ĉesi montri fingrojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin