Pli rapide reprosperiĝas ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2020-04-17 19:21:29     Redaktoro:Pluveta

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montras vendrede, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 20,65 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,91 duilionoj da usonaj dolaroj) en la unua trimestro de 2020 meze de la influo de la kronvirusa epidemio, malkreskante je 6,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La donitaĵoj ne estas surprizaj. La jaro 2020 estas eksterordinara kaj Ĉinio alfrontas la severan defion de la novkronvirusa malsano. Savado de vivoj fariĝis la plej grava tasko de la lando. Pro tio Ĉinio alprenis fortajn rimedojn por prevento kaj regado, malintensigis fluadon de homoj kaj ekonomian vivon, kaj tiel ĝi en relative mallonga tempo forte regis la epidemion. Sed kompreneble ekonomia kresko estis influata. Kaj ankaŭ tio estas la mallongtempa kosto de ekonomio por savi vivojn.

Oni devas rimarki ankaŭ, ke la epidemio propagiĝas en la tuta mondo; grandmezure malpliiĝis translandaj investoj, negocoj de varoj kaj kontaktoj de homoj, kaj multlandaj institucioj sinsekve malaltigis anticipon pri kresko. Kontraŭ tiu ĉi fono la ĉina ekonomio ne povas disvolviĝi la sola, kaj malrapidiĝo de la kresko estas neevitebla.

En la lastaj du monatoj Ĉinio klopodis por savi "vivojn" dum preventado kaj regado de la epidmeio kaj ankaŭ "ekonomion" per orda rekomenco de produktado kaj laboro, kaj la rezulto pruvis, ke tio estas efika. Nun sekve de la kontinua pliboniĝo de la preventado kaj regado, la ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio tendencas al pli rapida renomaliĝo. Evidenta boniĝo de ĉefaj ekonomiaj indicoj en marto estas la klara signo.

Samtempe Ĉinio ĝenerale stabiligis dungadon kaj prezaron kaj forte garantiis la vivtenon de popolo. Kvankam Ĉinio suferis la severan epidemion, ne aperis grandskala redukto de dungitaro en la unua trimestro, kaj ĝenerale la dungado estas stabila.

Kiel multaj analizistoj opiniis, post la epidemio kompensa anticipo pri reprosperiĝo iagrade subtenas investantojn, kiuj estas optimismaj pri Ĉinio. Laŭ anticipo de JP Morgan Chase, Ĉinio la unua falos en malrapidiĝon de ekonomia kresko pro la epidemio, ankaŭ la unua iros el la stagno. La Internacia Mona Fonduso anticipis, ke Ĉinio estas unu el la malmultaj ĉefaj ekonomioj, kiuj tenos pozitivan kreskon en 2020, kaj la kresko de la ĉina ekonomio en 2021 atingos 9,2%, kaj ĝi fariĝos la granda ekonomio en Grupo 20, kiu plej rapide reprosperiĝos.

Nun kontinue disvastiĝas la epidemio en la mondo, pliintensiĝas la malkresko de la monda ekonomio kaj elstare pliiĝas nestabileco kaj necerteco. Ĉinio devas fari bonan preparon por longtempa traktado de eksteraj riskoj. Sed Ĉinio havas fidon kaj kapablon ŝanĝi krizon en oportunon kaj akiri iniciatemon de disvolvo. Ankaŭ la rapide reprosperiĝanta ĉina ekonomio faros plu pozitivan kontribuon al stabiligo de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin