Vivo estas la plej alta, kio estsas la plej grava sperto de Ĉinio kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-19 15:54:43     Redaktoro:Pluveta

"En hospitalo oni tre bone kaj atenteme zorgis pri ni kaj mi tre dankas ilin". Tion esprimis 79-aĝa maljunulino rememorinte sian resaniĝon.

Februare la maljunulino, kiu nomiĝas Fu Chunzhi, estis infektita de la kronviruso kaj ŝia edzo fariĝis suspektita kazo. Danke al zorgema kuraco de kuracistoj kaj flegistoj en Wuhan-a Hospitalo de Ĉina Tradicia Medicino la geedzoj estis savitaj el danĝero post pli ol 10 tagoj de enhospitaliĝo.

Multaj pacientoj, kiel Fu Chunzhi, iris el la ombron de la epidemio kaj rekomencis normalan vivon. Ĝis la 24-a horo de sabato la nombro de konfirmitaj kazoj en Wuhan malpliiĝis ĝis 109 kaj la nombro de seriozaj kazoj malpliiĝis ĝis 22. Malantaŭ tio estas peniga klopodado por savi vivojn unu post unu.

Lastatempe oficisto de la ĉina Nacia Prisana Komisiono konigis, ke preskaŭ 70% de pli ol 2 500 konfirmitaj maljunuloj, kiuj aĝas pli ol 80 jarojn, estis savitaj, kaj inter ili 7 centjaruloj jam resaniĝi kaj elhospitaliĝis. Tio atestis la ĉinan principon dum la batalo, nome vivo esta plej alta.

Detaloj enkorpigas ĉinan respekton kaj savon al vivo.

Pli ol 42 mil kuracistoj kaj flegistoj estis urĝe senditaj al Wuhan kaj Hubei; en malmulta tempo finkonstruiĝis portempaj kuraccentroj por garantii akcepton kaj kuracon de malsanuloj; la registaro aranĝis kaj aĉetis urĝajn varojn kiel ECMO kaj sinsekve sendis ilin al Wuhan…en la grava neatendita afero pri publika sano, kiu plej rapide disvastiĝis, infektis homojn en la plej vasta amplekso kaj estis plej malfacile regata post la fondo de la Ĉina Popola Respubliko, ĉinoj sufiĉe montris "ĉinan rapidecon", "ĉinan skalon" kaj "ĉinan efikon", kaj ĉio celas nur maksimume savi vivojn.

Laŭ oficialaj informoj ĝis la 6-a de aprilo la pokapa kurackosto de konfirmitaj enhospitaliĝintaj pacientoj kalkuliĝis al 21 500 juanoj kaj la pokapa kurackosto de seriozaj malsanuloj superis 150 000 juanojn, kaj kosto por malmultaj seriozaj malsanuloj superis eĉ milionon, laŭ reguloj de kuraca asekuro kostoj estis repagitaj. Ankaŭ la registaro ellaboras financan politikon pri kompenso por kosto, kiun malsanuloj mem pagis. Pro tio oni ne havas pezajn zorgojn malantaŭ vizito al hospitalo.

Lastatempe intervjuate de Ian Bremmer, ĝenerala direktoro de Grupo Eurasia, ĉina ambasadoro en Usono Cui Tiankai respondis pri ĉina sperto kontraŭ la epidemio, ke por Ĉinio, estas plej grave meti vivojn kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon, precipe bone protekti vundeblajn grupojn, inkluzive de maljunuloj, malsanuloj kaj malriĉuloj, kaj Ĉinio por ili povas pagi ĉiun koston..

Fakte kiel savi vivojn antaŭ krizo ekzamenas konsciencon kaj agkapablon de lando kaj socio. Kaj nur en tiu ĉi ekstrema stato oni pli profunde ekzamenos kaj repensos la rilatojn inter individuo kaj socio kaj la rilatojn inter individuo kaj lando.

Laŭ iu komento la epidemio elstarigis rasan diskriminacion, socian malegalecon kaj aliajn problemojn, kiuj longtempe ekzistas en Usono. Vendrede New York Times raportis, ke post la fino de februaro mortis almenaŭ 7 000 homoj en usonaj maljunulejoj pro la kronviruso kaj la nombro okupis pli ol kvinonon de la nombro de mortintoj pro la kronviruso.

Estas rimarkinde, ke ĵaŭde la usona registaro publikigis 18-paĝan dokumenton pri "remalfermo de Usono" por gvidi ŝtatojn rekomenci ekonomion en 3 periodoj kaj donis decidpovon al estroj de ŝtatoj. Sed laŭ usona publika opinio la nuna ekzamena amplekso de la kronviruso tute ne atingis la nivelon, ke homoj sekure rekomencu laboron, ankaŭ la nombro de kazoj ne estas tiel optimismiga kiel la diraĵo de la usona gvidanto "Pasis la kulmino de la epidemio": laŭ donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins ĝis la 6-a horo kaj 40 minutoj dimanĉe la nombro de usonaj konfirmitaj kazoj superis 730 mil kaj pli ol 38 mil homoj mortis.

Observantoj opinias, ke maltrafoj de usona decido kaŭzis humanisman katastrofon. La logiko, ke kapitalo estas plej grava, kaj intensiĝo de diferenco inter riĉeco kaj malriĉeco kaŭzis nesufiĉan protekton al vivrajto la plej grava por usonanoj. Multaj analizistoj opinias, ke unu granda rezulto el la epidemio kaŭzos krizon de rega modelo kaj koncepto pri valoro en okcidenta socio.

Ĉiu havas nur unu vivon. Por iu ajn socia sistemo respekto kaj protekto al vivo estas la bazo. Nur forlasi antaŭjuĝon kaj privatan intereson kaj fortigi kunlaboron povas gajni pli da tempo por savi vivojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin