Novaĵoj (Aprilo 20)

(GMT+08:00) 2020-04-20 16:44:05     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas lundo, la 20a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke subteno al la MOS signifas protekton de multflankismo; la nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al pli ol 40 000. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate, ke en la kriza momento, kiam la mondo batalas kontraŭ la kronvirusa pandemio, subteni la Mondan Organizon pri Sano (MOS) kaj ĝian ĝeneralan direktoron estas protekti la filozofion kaj principon de multflankismo.

Li faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun ĝenerala direktoro de la MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus, dirante, ke ankaŭ la subteno estas ago por certigi la statuson kaj rolon de la UN kaj konservi la internacian solidarecon fronte al la malsano.

Medicina teamo de ok fakuloj, kiu helpis la batalon de Pakistano kontraŭ la kronvirusa epidemio, vendrede vespere revenis al Urumĉio, ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La teamo konsistanta el fakuloj pri diversaj kampoj, inkluzive de spirado, kriza prizorgado kaj tradicia ĉina medicino, atingis Pakistanon en la 28a de marto kaj vizitis la urbojn Islamabado, Lahoro kaj Karaĉio.

La ĉinaj fakuloj komunikiĝis kun la federacia registaro de Pakistano, naciaj kaj lokaj prisanaj aŭtoritatoj, hospitaloj, medicinaj lernejoj kaj ankaŭ la Societo de la Ruĝa Krescento.

Laŭ la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio, Ĉinio intensigos klopodojn por rapidigi teknologian esploradon pri konstruado kaj aplikado de cifereca infrastrukturo.

Vicministro pri industrio kaj informadika teknologio Chen Zhaoxiong diris, ke pli da subteno estos donita al la esplorado kaj disvolvado de plifortiga teknologio de la kvinageneracia reto kaj la sesageneracia teknologio, kaj samtempe la preciza akordigo de novigaj, industriaj, kapitalaj kaj politikaj ĉenoj devas esti antaŭenigita.

Chen ankaŭ substrekis la gravecon emfazi la grandegan postuladon de cifereca transformiĝo kaj plibonigi novan ciferecan infrastrukturon por faciligi ekonomian kaj socian altgradigon de la lando.

La Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio prenos aron da rimedoj por optimumigi industrian disvolviĝon, ekzemple rapidigon de konstruado de la kvina-generacia reto kaj industria interreto konektanta homojn, maŝinojn kaj aĵojn, disvolvadon de novaj specoj de inteligentaj komputilaj instalaĵoj, antaŭenigon de orda konstruado kaj apliko de grandaj datumoj dum altgradigo de miniaturaj kaj malgrandaj datumcentroj, riĉigo de aplikaj scenoj kaj konstruado de reta sekureca sistemo.

Oficialulo diris dimanĉe, ke servoj de nukleacida ekzameno, liverataj de 189 provaj laboratorioj estas haveblaj en la ĉina centra provinco Hubei forte trafita de la kronvirusa epidemio.

Liu Dongru, vicdirektoro de la provinca komisiono pri sano, diris en gazetara konferenco, ke la ĉiutaga averaĝo de homoj ricevantaj nukleacidajn ekzamenojn atingis 54 milojn ekde la 30a de marto, kaj tiu ĉi nombro kalkluiĝis al nur 30 400 antaŭe. Li aldonis, ke entute 89 000 homoj estis ekzamenitaj vendrede.

Ĉina prisana aŭtoritato diris lunde, ke ĝi ricevis raportojn pri 12 novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj dimanĉe en la ĉina ĉeftero, kaj ok el ili estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke la aliaj kvar novaj kazoj estis kaŭzitaj de enlanda propagiĝo; tri estis raportitaj en la provinco Heilongjiang kaj unu en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio. Krome, du novaj suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj en Ŝanhajo, estis raportitaj dimanĉe en la ĉeftero.

Laŭ la komisiono, 22 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo dimanĉe, dum la nombro de severaj kazoj malpliiĝis ĝis 81. Ĝis tiu tago, la ĉeftero raportis entute 1 583 importitajn kazojn. El ili, 742 elhospitaliĝis post resaniĝo, 841 estis kuracataj kun 43 en severaj statoj, kaj neniu morto estis raportita.

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 742 442 kun 40 585 mortoj ĝis la 15a horo dimanĉe laŭ loka tempo.

La donitaĵoj montris, ke Nov-Jorkio suferis plej multajn mortojn per 18 921 el entute 242 570 konfirmitaj kazoj, kaj 14 451 homoj mortis pro la malsano en la urbo Nov-Jorko. En aliaj grave trafitaj ŝtatoj, Nov-Ĵerzejo raportis 4 364 mortojn, Miĉigano raportis 2 308 mortojn kaj Masaĉuseco registris 1 560 mortojn.

Deklaro, publikigita de Saud-Arabio, prezidanto-lando de la Grupo 20 post virtuala kunveno dimanĉe, diris, ke ministroj pri sano el la ĉefaj ekonomioj de la Grupo 20 diskutis pri malfortaĵoj en prisanaj sistemoj, kiuj faris la mondon vundebla al eksplodo de la kronviruso kaj aliaj pandemioj.

La deklaro diris, ke ministroj pri sano rekonis, ke la kronvirusa pandemio reliefigis sistemajn malfortaĵojn en prisanaj sistemoj kaj ankaŭ montris vundeblecon de la kapablo de la tutmonda komunumo pri antaŭmalhelpo kaj respondo al pandemiaj minacoj.

La ministroj ankaŭ reekzamenis la gravecon utiligi ciferecajn solvojn en nunaj kaj estontaj pandemioj. Ili emfazis, ke la sano kaj bonstato de popoloj estas la centro de ĉiuj decidoj faritaj por protekti vivojn kaj mildigi la sociekonomikajn influojn rezultantajn el la viruso.

La deklaro aldonis, ke prisanaj ministroj de la Grupo 20 prenos pluajn agojn, postulatajn por bridi la pandemion kaj refoje kunvenos laŭbezone.

La Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko vokis landojn teni komercan malfermon dum la monda batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, avertante, ke eksporta regado de medicinaj provizaĵoj kaj aliaj necesaĵoj povus esti kontraŭefikaj.

En virtuala gazetara konferenco dum la ĵus finitaj printempaj kunvenoj de la du multflankaj institucioj, Gita Gopinath, ĉefekonomikisto de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke nun ne estas tempo por restrikti la komercon de medicinaj provizaĵoj kaj gravaj ekipaĵoj tra la mondo.

Responde al demando de la novaĵ-agentejo Xinhua, Gopinath diris, "Estas tre grave, ke tio ne povas fariĝi la estonteco, ke ni inversigu ĉiujn gajnojn, kiujn ni akiris de tutmondiĝo."

Responde al ŝiaj rimarkoj, Kenneth Kang, vicdirektoro de Azia kaj Pacifika Departemento en la Internacia Mona Fonduso, diris al Xinhua en lastatempa skriba intervjuo, ke landoj devas eviti komercajn limigojn al medicinaj kaj prisanaj produktoj por certigi, ke ili estu senditaj tien, kie ili estas plej bezonataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin