Novaĵoj (Aprilo 21)

(GMT+08:00) 2020-04-21 17:07:35     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas mardo, la 21a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping inspektas ĉinan nordokcidentan provincon Shaanxi; usona naftprezo fariĝis negativa unuafoje en historio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde inspektis la ĉinan nordokcidentan provincon Shaanxi.

Protekto de ekomedio kaj mildigo de malriĉeco fariĝis la ĉefa parto de lia inspektado, kiam Ĉinio renormaliĝas de la kronvirusa epidemio kaj nun klopodas prosperigi sian ekonomion de la historia falo de 6,8% en la malneta enlanda produkto en la unua trimestro. La unua stacio de Xi estas la Nacia Naturrezervejo Niubeiliang en la gubernio Zhashui de la urbo Shangluo. Li inspektis ekologian protekton de la montaro Qinling. La naturrezervejo estas konata kiel la hejmo de budorkaso, protektata besto en Ĉinio sur nacia nivelo. La nombro de budorkasoj en la rezervejo kreskis de 78 en 1980 al pli ol 350 hodiaŭ. De post sia enoficiĝo, Xi antaŭenigis la konstruadon de ekologia civilizacio al nova nivelo. En la lastaj jaroj, Xi aranĝis serion da planoj pri akcelado de verda disvolvado kaj traktado de poluo por certigi "bluajn ĉielojn" kaj antaŭenigi revolucion en pura energio, kio kongruas kun lia ideo konstrui "belan Ĉinion" antaŭ 2035.

Dum la vizito al Shaanxi, Xi ankaŭ iris al la vilaĝo Jinmi de la urbeto Xiaoling por informiĝi pri klopodoj por mildigo de malriĉeco. En 2016, Xi starigis celon elimini ĉian malriĉecon en Ĉinio antaŭ la fino de la jaro 2020. De tiam, la nombro de malriĉuloj en Ĉinio reduktiĝis de dekoj da milionoj ĝis kelkaj milionoj en malpli ol 5 jaroj.

Oficialulo pri sano diris lunde, ke Ĉinio bone zorgas pri enirintaj homoj, kiuj estas sub 14-taga medicina observado en difinitaj instalaĵoj por malebligi la disvastiĝon de la nova kronviruso.

Zhou Yuhui, oficialulo el la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco, "Krom ĉiutagaj necesaĵoj, ni liveris al kvarantenigataj enirintaj homoj ankaŭ sukurajn aparatojn kaj medicinaĵojn kaj faris prisanan monitoradon al ili."

Zhou diris, ke oni establis grupojn de psikologia konsultiĝo kaj socia servo por zorgi pri tiuj kvarantenigataj homoj. Zhou aldonis, ke rigoraj rimedoj estis prenitaj en difinitaj kvarantenaj instalaĵoj por malpliigi la riskon de la virusa disvastiĝo, inkluzive de plifortigita desinfektado, administrado de manĝaĵa sekureco kaj medicinaj forĵetaĵoj.

Homoj enirintaj el fremdaj landoj devas submetiĝi al 14-taga medicina observado en difinitaj instalaĵoj en provincoj de sia eniro, se ili ne estas infektitaj aŭ suspektataj pri infektiĝo je kronviruso, proksimaj kontaktoj de la infektitoj aŭ februloj.

Grupo da ĉinaj medicinaj laborantoj atingis la Manasan Internacian Flughavenon en la kirgiza ĉefurbo Biŝkeko, lunde por helpi la batalon kontraŭ la kronvirusa epidemio. La 10-membra teamo el la ĉina okcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono inkluzivas ses medicinajn fakulojn pri prevento kaj regado de malsanoj, tradicia ĉina medicino kaj spira medicino.

Ĉina ambasadoro Du Dewen kaj reprezentantoj de la kirgiza registaro bonvenigis la medicinan teamon en la flughaveno. Kirgiza vicministro pri sano Nurbolot Usenbaev diris, ke Kirgizio atendis ilin jam longtempe, kaj ke li pensas, ke ili helpos al la lando venki ĉi tiun malsanon. Li deziris al ĉinaj fakuloj sukceson en la batalo kontraŭ la epidemio.

La teamo liveros helpon kaj dividos spertojn kun kirgizaj specialistoj pri la batalo kontraŭ kronvirusa infekto. Krome ili dividos plej bonajn praktikojn kaj metodojn pri traktado de pacientoj. La teamo ankaŭ alportis medicinajn provizaĵojn, kiuj estos donacitaj al Kirgizio kaj lokaj ĉinaj komunumoj. Ili ankaŭ liveros prisanan konsultiĝan servon al la ĉinaj komunumoj dum sia restado en la centr-azia respubliko.

La Ĉina Banko lunde donacis medicinajn materialojn al Zambio celante helpi al la lando plifortigi sian batalon kontraŭ la kronvirusa epidemio. La donacitaj provizaĵoj inkluzivis 5 000 gantojn, 2 000 protektajn kostumojn, 2 000 protektajn kapvestojn kaj 2 000 maskojn.

Wang Qi, ĝenerala direktoro de la Ĉina Banko (Zambio) Limigita, diris, ke la banko decidis doni la helpon, ĉar ĝi sentas, ke ĝi estas parto de la komunumo. Li diris, ke la banko sentas, ke ĝi havas respondecon doni helpon post pli ol 20 jaroj da ekzisto en Zambio, kaj ke la banko nun fariĝis parto de la lando.

Nova laboratorio de kronvirusa provo, partoj de kiu estis donacitaj de ĉinaj kompanioj, malfermiĝis lunde en la serba ĉefurbo, kio multe plialtigis la kapablon de kronvirusa provo de la lando.

La inaŭguron de la Laboratorio pri Molekula Sondo de Infektaj Agantoj nomata "Fajra Okulo" en la Klinika Centro de Serbio en Beogrado ĉeestis serba ĉefministro Ana Brnabic, ministro pri sano Zlatibor Loncar, direktoro de la Kliniko pri Infektaj kaj Tropikaj Malsanoj Goran Stevanovic, ĉina ambasadoro al Serbio Chen Bo kaj medicinaj fakuloj el Ĉinio.

Brnabic diris, ke la nova laboratorio "kondukas Serbion inter la plej efikajn landojn en ĉi tiu parto de Eŭropo", kiam temas pri diagnozo de la kronvirusa malsano. Ŝi diris, ke la laboratorio funkcios plu post kiam la kronvirusa krizo finiĝos kaj plifortigos la prisanan sistemon de Serbio.

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke ĝi ricevis raportojn pri 11 novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj lunde en la ĉina ĉeftero, kaj kvar el ili estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke la aliaj sep novaj kazoj estis kaŭzitaj de enlanda propagiĝo; ses estis raportitaj en la provinco Heilongjiang kaj unu en la provinco Guangdong. Krome, tri novaj suspektataj kazoj, du importitaj kaj unu enlanda en la provinco Heilongjiang, estis raportitaj lunde en la ĉeftero.

Laŭ la komisiono, 39 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo lunde, dum la nombro de severaj kazoj malpliiĝis ĝis 82. Ĝis tiu tago, la ĉeftero raportis entute 1 587 importitajn kazojn. El ili, 776 elhospitaliĝis post resaniĝo, 811 estis kuracataj kun 44 en severaj statoj, kaj neniu morto estis raportita.

La usona naftprezo lunde falegis al la negativa zono unuafoje en historio pro pandemi-rilata influo al la postulado kaj timoj pri troa liverado.

La prezo de okcident-teksasa mezgrada nafto por maja livero falis je 55,9 usonaj dolaroj, aŭ pli ol 305%, kaj estis finita je negative 37,63 usonaj dolaroj po barelo en la Nov-Jorka Varborso, kio signifas, ke produktantoj pagos al la aĉetantoj por preni nafton de iliaj manoj. Laŭ la merkataj donitaĵoj de la indico Dow Jones, estis la unua fojo, ke templima naft-kontrakto komercis negative en historio. La maja kontrakto eksvalidiĝis marde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin