Xi Jinping inspektas ĉinan nordokcidentan provincon Shaanxi

(GMT+08:00) 2020-04-21 13:58:17     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde inspektis la ĉinan nordokcidentan provincon Shaanxi.

Protekto de ekomedio kaj mildigo de malriĉeco fariĝis la ĉefa parto de lia inspektado, kiam Ĉinio renormaliĝas de la kronvirusa epidemio kaj nun klopodas prosperigi sian ekonomion de la historia falo de 6,8% en la malneta enlanda produkto en la unua trimestro.

La unua stacio de Xi estas la Nacia Naturrezervejo Niubeiliang en la gubernio Zhashui de la urbo Shangluo. Li inspektis ekologian protekton de la montaro Qinling. La naturrezervejo estas konata kiel la hejmo de budorkaso, protektata besto en Ĉinio sur nacia nivelo. La nombro de budorkasoj en la rezervejo kreskis de 78 en 1980 al pli ol 350 hodiaŭ.

De post sia enoficiĝo, Xi antaŭenigis la konstruadon de ekologia civilizacio al nova nivelo. En la lastaj jaroj, Xi aranĝis serion da planoj pri akcelado de verda disvolvado kaj traktado de poluo por certigi "bluajn ĉielojn" kaj antaŭenigi revolucion en pura energio, kio kongruas kun lia ideo konstrui "belan Ĉinion" antaŭ 2035.

Dum la vizito al Shaanxi, Xi ankaŭ iris al la vilaĝo Jinmi de la urbeto Xiaoling por informiĝi pri klopodoj por mildigo de malriĉeco.

En 2016, Xi starigis celon elimini ĉian malriĉecon en Ĉinio antaŭ la fino de la jaro 2020. De tiam, la nombro de malriĉuloj en Ĉinio reduktiĝis de dekoj da milionoj ĝis kelkaj milionoj en malpli ol 5 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin