Novaĵoj (Aprilo 23)

(GMT+08:00) 2020-04-23 17:32:17     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 23a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi diris, ke laborigo estas ŝlosila vojo el malriĉeco; ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano diris, ke la organizo deklaris la kronviruson tutmonda krizokazaĵo en ĝusta tempo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dum la lastatempa inspektvojaĝo al la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, ĉina prezidanto Xi Jinping diris al lokanoj, ke laborigo estas la ŝlosila vojo el malriĉeco. Samtempe li ripetis sian memfidon pri atingo de la celo elimini malriĉecon en la lando antaŭ la fino de 2020. Xi diris al iu loka familio en la gubernio Pingli, ke nur per stabilaj okupoj la lokanoj povas havi prosperan vivon. La familio estis translokita kune kun 1 345 aliaj el ĉirkaŭaj malriĉaj regionoj, en kiuj oftis geologiaj katastrofoj.

Xi diris, ke reloĝigitaj homoj povas vivi en paco kaj kontento, nur kiam ili havas stabilan vivon, kio dependas de laboro.

Elimini malriĉecon estis ambicia celo starigita de la lando en 2016, kaj ŝajnas, ke Ĉinio jam estas proksima al la celo. Registroj montras, ke la nombro de malriĉuloj en Ĉinio reduktiĝis de dekoj da milionoj al kelkaj milionoj en malpli ol kvin jaroj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, faris la rimarkojn en gazetara konferenco post kiam Robert O'Brien, konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco, laŭraporte diris, ke Usono havas multajn manierojn doni premon kaj turni la kulpon al Ĉinio, inkluzive de procesoj.

Geng diris, ke la viruso estas komuna malamiko al la tuta homaro, kaj homoj tra la mondo scias klare, ke iuj intencas kovri siajn proprajn problemojn, turnante la kulpon al aliaj. Li aldonis, "Mi urĝas ilin, ke ili elspezu pli da tempo por fari sian propran laboron kaj fari pli praktikajn laborojn por sia propra popolo."

Usona verkisto Mark Twain diris, ke kiam vero ankoraŭ okupiĝis pri ligado de ŝulaĉoj, mensogo jam trairis duonon de la mondo. Nun la mensogo, ke la nova kronviruso orinigis en la Virusologia Instituto de Wuhan, rapide disvastiĝas en la mondo sub la manipulado de iuj, kiuj intencis realigi sian politikan konspiron per tio. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo postulis la 17an de aprilo en intervjuo kun la televida kanalo Fox, ke Ĉinio permesu al usonaj fakuloj iri en la Virusologian Instituton de Wuhan por esploro.

Sincere dirite, konsiderante la malhelan historion de Usono, kiu priskribis malgrandan pakon da lavpulvoro kiel amasdetruan armilon por lanĉi militon de elimino kontraŭ alia lando, tia artifiko ne estas plu surpriza. Antaŭe vicestro de la usona ŝtato Minesoto, Peggy Flanagan, diris, ke en la historio de Usono estas evidenta reĝimo, tio estas, ke kiam la lando alfrontis nestabilecon kaj malfacilojn kun oftaj diskriminaciaj agoj, ĝi ĉiam kulpigis aliajn pri tio.

Tre malfeliĉe, nun kun severiĝo de la kronvirusa epidemio en Usono, la neglektado de la Blanka Domo en traktado de la publiksana krizo estas ĝenerale rekonata de la ĉefa publikopinio de Usono.

Proparolanto de la Monda Organizo pri Sano Fadela Chaib diris en la 21a de aprilo, ke la Monda Organizo pri Sano nun batalas kontraŭ du pandemioj. "Ni alfrontas la pandemion de la viruso, tamen ni batalas ankaŭ kontraŭ informadiko. Kaj kiam vi havas novan viruson, kiel ĉi tiun, estas supozeble, ke multaj falsaj teorioj pri la origino de la viruso estas disvastigitaj."

La 20an de aprilo, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus avertis, ke la kronvirusa epidemio utiligis la malkonsentojn inter homoj, inter politikaj partioj kaj inter malsamaj landoj; se ĉiuj landoj ne povus fortigi solidarecon enlande kaj inter si, alvenos la plej malbona tempo. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas unuiĝi por rezolute oponi agojn, kiuj prenas la viruson kiel armilon por politikaj interesoj, venki malklerecon per scienco, frakasi mensogon per faktoj, kaj forigi la "politikan viruson" per unuigo kaj kunlaboro, kaj nur tiel la homaro povas suriri la brilan vojon al venko super la kronviruso.

Ĉina ambasadoro al Irako Zhang Tao merkrede transdonis medicinajn helpmaterialojn al la iraka Ministerio pri Defendo por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio. Zhang diris en transdona ceremonio en Bagdado, ke dum la pasintaj du monatoj, Ĉinio liveris al Irako tri arojn da medicinaj helpmaterialoj, kaj ke la ministerio ludis gravan rolon en transportado de provizaĵoj de Ĉinio al Irako.

Zhang diris, ke Ĉinio kaj Irako estas bonaj amikoj kaj karaj partneroj. Kiam Ĉinio renkontis malfacilojn kaj defiojn pro la epidemio, la iraka flanko etendis sian manon al Ĉinio. Tial, kiam Irako alfrontas malfacilojn, Ĉinio volas helpi Irakon. Li aldonis, "Jen tio, kion veraj amikoj devas fari."

Iraka ministro pri defendo Najah al-Shammari esprimis dankon pro la helpo de Ĉinio al la irakaj popolo kaj registaro. Al-Shammari diris, ke la kronvirusa malsano estas tutmonda pandemio, kiu influis ĉiujn landojn de la mondo, kio bezonas vastan internacian kunlaboron en ĉiuj kampoj, precipe en la medicina kampo. Li diris, ke la medicina kunlaboro inter Irako kaj Ĉinio estas tre bona.

Ĉina prisana aŭtoritato diris ĵaŭde, ke ĝi ricevis raportojn pri 10 novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj merkrede en la ĉina ĉeftero, kaj ses el ili estis importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke la aliaj kvar novaj kazoj estis kaŭzitaj de enlanda propagiĝo; tri estis raportitaj en la provinco Heilongjiang kaj unu en la provinco Guandong. Krome, neniu nova suspektata kazo estis raportita merkrede en la ĉeftero.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris merkrede, ke la MOS deklaris la kronvirusan malsanon tutmonda krizo, la plej alta averta nivelo, en la ĝusta tempo. Tedros diris en virtuala gazetara konferenco, "Retrorigardante, mi pensas, ke ni deklaris krizokazaĵon, en la ĝusta tempo,kiam la aliaj landoj de la mondo havis sufiĉan tempon por reagi."

La 30an de januaro, la ĉefo de la MOS deklaris la epidemion publiksana krizokazaĵo de internacia zorgo, sendante la plej altnivelan alarmon al la mondo. Li montris, ke tio estas pli ol du monatoj kaj 21 tagoj antaŭ preskaŭ tri monatoj de nun, kiam ekzistis nur 82 kazoj kaj neniu morto ekster Ĉinio.

Li diris, ke en tiu tempo, Eŭropo raportis dek kazojn, kvin el Francio, unu el Finnlando, kaj kvar el Germanio, dum neniu kazo ankoraŭ estis raportita en Afriko. Li aludis la eblecon tranĉi transmisiajn ĉenojn. Li klarigis, "Ne estas nur unu ĝenerala direktoro, kiu eliras kaj deklaras la tutmondan krizokazaĵon. Ni havas fakulojn reprezentantajn la tuta mondo, kiuj kunvenis kaj diskutis."

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris, ke li subskribis ordonon por limigi enmigradon en Usonon portempe dum la nov-kronvirusa pandemio. La ordono validas por tiuj, kiuj serĉas usonan konstantan loĝadon ekster la lando en la momento de la ordono, sed ne inkluzivas tiujn, kiuj en Usono serĉas ŝanĝi sian statuson kiel enmigrintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin