Fokusoj de la Semajno (Apr.24)

(GMT+08:00) 2020-04-23 17:34:45     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti siajn suverenecon, rajtojn kaj interesojn en la Suda Ĉina Maro. Geng faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al demando pri la aserto de Vjetnamio pri suvereneco super la insuloj de la Suda Ĉina Maro.

Geng diris, ke la vjetnama konstanta misio al la UN sendis plurajn diplomatiajn notojn al la ĝenerala sekretario de la UN ekde la fino de marto, esprimante kontraŭleĝan postulon de Vjetnamio en la Suda Ĉina Maro kaj klopodante nei la suverenecon, rajtojn kaj interesojn de Ĉinio en la regiono. Li diris, ke Ĉinio firme oponas tion kaj postulas seriozan traktadon kun Vjetnamio.

Li konfirmis, ke la ĉina misio al la UN sendis diplomatian noton en la 17a de aprilo al la ĝenerala sekretario de la UN por ripeti la pozicion de Ĉinio kaj oponi la kontraŭleĝajn postulojn kaj malĝustajn vidpunktojn de Vjetnamio. Li rimarkigis, ke la insularoj Xisha kaj Nansha estas la enece propra teritorio de Ĉinio, kaj ke Ĉinio havas suverenecon kaj jurisdikcion super la Suda Ĉina Maro laŭ internacia leĝo, inkluzive de la Konvencio de la UN pri Leĝo de la Maro. Li aldonis, ke Ĉinio ankaŭ havas historiajn rajtojn en la Suda Ĉina Maro.

Ĉina ambasadoro al Italio Li Junhua diris marde en intervjuo kun itala revuo Scenari Internazionali, ke Ĉinio urĝis fini "politikajn artifikojn" por makulado kaj kalumnio al la lando. Li diris, ke la agoj ankaŭ damaĝas tutmondajn komunajn klopodojn por batalo kontraŭ la pandemio.

En la intervjuo, Li emfazis, ke kronviruso estas komuna malamiko sen distingo de rasoj aŭ naciecoj. Fronte al la pandemio detruanta la mondon, landoj devas kunlabori anstataŭ fingrumi unu alian, ĉar tio utilas al iliaj enlandaj kontraŭepidemiaj klopodoj kaj la mondaj komunaj klopodoj por batalo kontraŭ la pandemio. Li diris, ke por iuj, kiuj traktas la pandemion kun racia pensmaniero, ili fokusiĝos al efika bridado de la viruso, kaj strebos por gajni la batalon kontraŭ la pandemio, plifortigante kunlaboron kun la internacia komunumo.

La internacie prestiĝa medicina periodaĵo Lanceto publikigis ĉefartikolon en sia plej freŝa numero, dirante, ke la rapida bridado de la kronvirusa epidemio en Ĉinio estas profunde impresa, kaj Ĉinio donas al aliaj landoj kuraĝigan ekzemplon.

La artikolo opiniis, ke aktivaj rimedoj pri publika sano, inkluzive de frua rimarko de kazoj, spurado de proksimaj kontaktantoj kaj ŝanĝado de homa konduto, ludis tre gravan rolon en klopodoj de Ĉinio por bridado de la epidemio. Krome, la konstruado de portempaj kuraccentroj en Ĉinio estis tre grava por mildigi grandan premon de la sanzorga sistemo.

La artikolo diris, ke Ĉinio nun singarde rekomencas la laboron kaj remalfermas lernejojn, kaj la efektivigo de sciencaj rimedoj kontraŭ riskoj de la remalfermo estas tre grava por bridi divsatiĝon de la epidemio. La spertoj de Ĉinio estos alte atentitaj de la tuta mondo, kiam aliaj landoj konsideros laŭgrade retiri siajn preventajn kaj regadajn rimedojn.

La artikolo diris ankaŭ, ke por Ĉinio la plej grava laboro pri publika sano estas atenteme monitori la realtempan nombron de kronvirusaj infektoj kaj riskon de morto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin