Novaĵoj (Aprilo 24)

(GMT+08:00) 2020-04-24 17:40:07     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 24a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazis atingon de kontraŭmalriĉecaj celoj malgraŭ la influo de la kronvirusa epidemio; ĉina ministro pri homaj resursoj kaj socia sekureco urĝis membrojn de la Grupo 20 kune stabiligi tutmondajn labormekatojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis klopodojn venki la negativan influon de la kronvirusa epidemio por certigi, ke la lando atingu siajn celojn en mildigo de malriĉeco kaj konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

Post raportado de lokaj registaroj ĵaŭde matene, prezidanto Xi alvokis solidajn klopodojn por certigi stabilan agadon en dungado, financo, eksterlanda komerco, eksterlanda investo, enlanda investo kaj merkata anticipo. Samtempe li urĝis fokusiĝi al dungado de universitataj diplomitoj, migrantaj laboristoj kaj ekssoldatoj kaj akceli dungadon kaj entreprenadon tra multaj kanaloj.

Xi emfazis, ke Ĉinio intensigos investon en diversaj sektoroj inkluzive de la kvina-generacia komunika teknologio, artefarita inteligento, transportado kaj energio kaj akcelos dungadon. Li diris, ke tendenco de longperioda plibonigo de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝis, kaj ke Ĉinio faros paŝojn por akceli la realan ekonomion, precipe la fabrikadon. Li ankaŭ substrekis pli bone certigi laborpostenojn, vivtenon, merkatajn entojn, sekurecon de nutraĵoj kaj energio, stabilecon de industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj glatan funkciadon de komunumoj, kuraĝigante Shaanxi fari grandajn paŝojn en la nova epoko.

Dum la restado en Pingli, Xi vizitis ankaŭ urban hospitalon kaj substrekis la gravecon trakti malfortaĵojn de publiksana sistemo, plifortigi kamparajn kaj komunum-nivelajn kapablojn de epidemia reago kaj preni kontraŭepidemiajn regulajn rimedojn. Li vizitis ankaŭ elementan lernejon kaj te-plantejon

Merkrede Xi inspektis rekomencon de laboro kaj revigligon de ekonomio en la provinca ĉefurbo Xi'an. Vizitante aŭtomobilan kompanion, li emfazis, ke fabrikado estas la vitala elemento de la nacia ekonomio. Li diris, ke grandaj ŝtatposedaj kompanioj devas gvidi kompaniojn en supraj kaj malsupraj sektoroj kaj malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn plene rekomenci produktadon kaj laboron per regulaj rimedoj kontraŭ la epidemio.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke la proporcio de rekomenco de produktado de ĉefaj industriaj firmaoj en la ĉina centra provinco Hubei, iam trafita de la kronvirusa epidemio, atingis 98,2% ĝis la 17a de aprilo.

La provinca stabejo pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke la proporcio de dungitoj revenintaj al laborpostenoj en la ĉefaj industriaj firmaoj de la provinco atingis 93%.

Meng Chunlin, vicdirektoro de la provinca departemento pri ekonomio kaj informadika teknologio, diris en gazetara konferenco, ke por la miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, la rekomenca proporcio kalkuliĝas al malpli ol 80%.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio aprezas la pozicion de Rusio pri la origino de la nova kronviruso, kiu estas objektiva, justa, scienca kaj racia.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkon en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la rimarkojn de proparolanto de Kremlo, Dmitry Peskov, ke asertoj pri artefarita origino de la viruso estas senbazaj kaj akuzoj kontraŭ iu ajn lando sen sufiĉa scienca pruvo estas neakcepteblaj.

Peskov merkrede diris al raportistoj ankaŭ, ke Ĉinio kaj Rusio subtenis striktan kunordigon en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj la du ŝtatestroj konfirmis sian politikan volon plifortigi tian kunlaboron per telefonaj konversacioj.

Geng diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaroj kaj ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo en la nova epoko unu por la alia, kaj en la spirito de altnivela reciproka konfido kaj reciproka helpo, la du landoj donis firman subtenon unu al la alia en la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la du telefonaj konversacioj okazigitaj de la du ŝtatestroj ene de unu monato injektis fortan impulson en la duflankan kunlaboron kontraŭ la epidemio, kaj ke la du flankoj efektivigos la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, fortigos reciprokan subtenon, daŭrigos intensan kunlaboron kaj kune traktos la pandemion.

Proparolanto Geng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio decidis donaci pliajn 30 milionojn da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano (MOS). Li aldonis, ke la donaco celas helpi al evoluantaj landoj plifortigi siajn sistemojn pri publika sano.

En marto, Ĉinio jam donacis 20 milionojn da usonaj dolaroj al la organizo por subteni ĝin en efektivigo de internacia kunlaboro por batalo kontraŭ la novkronvirusa malsano kaj helpi al evoluantaj landoj altigi siajn reagajn kapablojn.

Geng diris ankaŭ, ke la MOS, gvidata de ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus, aktive plenumis siajn devojn per objektiva, scienca kaj justa pozicio kaj ludis gravan rolon por helpi landojn reagi al la kronvirusa eksplodo kaj akceli internacian kunlaboron pri la malsano.

Ĉina ministro pri homaj resursoj kaj socia sekureco Zhang Jinan diris ĵaŭde, ke membroj de la Grupo 20 (G20) devas kune labori por stabiligi tutmondajn labormerkatojn. Zhang informis pri la ĉiuflankaj klopodoj de Ĉinio por stabiligo de dungado dum ĝia speciala atento al la prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio dum interreta kunveno de la ministroj pri laboro kaj dungado de la Grupo 20.

Li alvokis komunajn klopodojn de la membroj de la Grupo 20 efektivigi la konsenton atingitan ĉe la Eksterordinara Pintkunveno de la Grupo 20 kaj persisti en la vizio de komunumo kun komuna estonteco de la homaro por plibonigi komunikadon kaj kunordigon.

La usona retejo Politico raportis, ke oficialulo el prisana departemento de Kalifornio marde diris, ke nekropsiistoj dissekciis kadavrojn de tri homoj, kiuj montris simptomojn de gripo kaj mortis en sia hejmo en la 6a de februaro, la 17a de februaro kaj la 6a de marto respektive. La nekropsiistoj trovis en la esploro, ke la tri homoj estis infektitaj per la nova kronviruso antaŭ la morto.

Antaŭe, la unua mortokazo estis raportita en la ŝtato Vaŝingtonio en la 29a de februaro. Tiu ĉi esploro fruigis la unuan mortokazon de la novkronvirusa malsano al la 6a de februaro.

La oficialulo el la loka departemento pri publika sano, Sara Cody, diris merkrede, ke tiuj tri mortoj estis nur tre eta parto de granda nombro da mortokazoj. La retejo Politico raportis, ke pli multaj mortokazoj de la novkronvirusa malsano povos esti trovitaj unu post alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin