Merkel: Germanio plenforte subtenas iniciaton de MOS

(GMT+08:00) 2020-04-26 13:58:42     Redaktoro:邱杰明

En la 24a de aprilo la germana ĉefministro Merkel diris, ke Germanio plenforte subtenas, ke la Monda Organizo pri Sano (MOS) tiutage proklamis iniciati internacian kunlaboro kun la tutplanedaj partneroj kaj por tio fari gravan kontribuon.

En la videa kunveo de la 24a de aprilo Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS proklamis lanĉi "majloŝtonan" iniciaton de internacia kunlaboro, por rapidigi la esploradon, produktadon kaj justa distribuado pri vakcino, kuracaj kaj diagnozaj instrumentoj rilataj al la nove kronvirusa malsano.

En la videa kunveno Merkel diris, ke la epidemio estas de dekkelkaj jaroj la plej granda defio. Ŝi esprimis dankon al MOS pro ĝia aktivema ludado en la rezistado kontraŭ la epidemio. Ŝi diris, ke nur la internacia kunlaboro kaj forta alianceco povos venki la viruson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin