Ĉio por la popolo kaj per la popolo

(GMT+08:00) 2020-04-26 20:20:11     Redaktoro:邱杰明

De la pinta nombro de 13 mil konfirmitaj kazoj en unu tago ĝis nuliĝo de konfirmitaj kazoj kaj seriozaj malsanuloj, la sukceso de Wuhan havas gravan simbolan signifon. Post komuna klopodado la ĉina popolo akiris gravan sukceson en preventado kaj regado de la epidemio.

Multaj internaciaj personoj volas scii, kial Ĉinio povas sukcese kaj efike trakti la grandan publiksanan krizeventon, kiu plej rapide disvastiĝis, plej multe infektis kaj estis plej malfacile regata post fondiĝo de la nova Ĉinio. La respondo estas tre simpla: por la popolo kaj per la popolo. Kompreno de tiu frazo estas ŝlosilo por koni la kialon de kunlaboro kaj venko de Ĉinio.

Post estiĝo de la epidemio, ĉina plej supera gvidanto Xi Jinping ĉiam akcentis meti la sekurecon kaj sanon de la popolo en la unuan lokon. Gvidate de tiu koncepto la tuta lando rapide agis, konkuris kun la tempo kaj faris plej grandan klopodon por haltigi disvastiĝon de la epidemio.

La 24an de aprilo aperis neniu grava kazo en Wuhan kaj la protekta batalo de la urbo akiris decidigan venkon. Estas menciinde, ke la sava proporpcio de 2 500 malsanuloj aĝaj je pli ol 80 jaroj kalkuliĝis al 70%, inter ili la plej maljuna estas 108-jaraĝa. Altnivela konsilanto de ĝenerala direktoro de MOS Bruce Alyward diris post inspektado en Ĉinio: "Ĉinio uzas ĉiun kaj ĉian eblon por savi la vivon. La ago de Ĉinio estas pruvita kiel sukcesa."

La popola milito en preventado de la epidemio havas du batalkampojn: la hospitaloj kaj la loĝkvartaloj. En ĉiu el tiuj ĉi batalkampoj, solidareco, kontribuado kaj senegoismo estas ŝlosilaj vortoj.

Nun Ĉinio stabile iris el epidemiaj nuboj kaj premis la rapidigan klavon de restarigo de ekonomia kaj socia disvolviĝo. Ĉinio havas fidon kaj kapablon realigi la disvolvan celon de ĉiuflanka konstruado de bonstata socio. "Ĉio por la poplo kaj ĉio per la popolo" estas ŝlosilo de Ĉinio por plue marŝi al la definitaj celoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin