Novaĵoj (Aprilo 27)

(GMT+08:00) 2020-04-27 19:19:03     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina plej alta leĝdona instanco komencis sesion de konstanta komitato; Wuhan elhospitaligis ĉiujn pacientojn de la kronvirusa malsano.

Ĉina plej alta leĝdona instanco dimanĉe komencis sian regulan sesion por ekzameni multajn projektojn de leĝoj kaj reviziojn al leĝoj.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), prezidis la unuan plenan kunvenon de la sesio dimanĉe posttagmeze.

Entute 123 membroj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso ĉeestis la kunvenon, kaj 47 aliaj partoprenis en ĝi per interreta videoligilo.

Projekto de revizio al la leĝo pri prevento kaj regado de media poluado de solidaj forĵetaĵoj estis denove prezentita por la tria ekzamenado. La Komitato pri Konstitucio kaj Leĝo de la Nacia Popola Kongreso sugestis ke la projekto estu submetita al voĉdono por adopto en la sesio.

Ankaŭ sur la tablo de leĝdonantoj estas leĝprojekto pri administra disciplino, kiu celas superrigardon al ĉiuj, kiuj laboras en la publika sektoro kaj uzas publikan potencon.

Projekto de leĝo pri biosekureco estis prezentita por dua ekzamenado. Tio montris, ke biosekureco estas grava parto de nacia sekureco.

Post malfacila batalo en pli ol tri monatoj, Wuhan, la ĉina urbo iam plej grave trafita de la kronvirusa epidemio, dimanĉe elhospitaligis la lastan pacienton de la kronvirusa malsano post resaniĝo.

Tio realiĝis, post kiam 77-jara viro kun familia nomo Ding estis duafoje ekzamenita kun la rezulto de negativa reakcio je kronviruso en la ĉefurbo de la provinco Hubei. Oficialulo el la Wuhan-a Urba Komisiono pri Sano diris, ke li jam ne havis klinikajn simptomojn kaj povis esti elhospitaligita.

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke la rezulto estis akirita per la malfacila laboro de medicinaj laborantoj en Wuhan kaj de tiuj senditaj el la tuta lando.

Oficialulo el la Komerca Ministerio diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke Ĉinio neniam limigis la eksportadon de preventaj materialoj meze de la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano.

Li Xingqian, estro de la Departemento pri Eksterlanda Komerco de la Komerca Ministerio, diris, ke multaj landoj alte taksis la kontraŭepidemiajn materialojn el Ĉinio kaj esprimis dankon en diversaj manieroj. La materialoj produktitaj en Ĉinio estas rapide liverataj al landoj kaj regionoj, kiuj plej bezonas ilin.

Li diris, ke Ĉinio sincere esperas, ke homoj tra la tuta mondo povas venki la malfacilaĵojn kiel eble plej rapide. La tiel nomata 'Ĉinio limigas eksportadon' estas tute miskompreno. Li aldonis, ke kanaloj por komerca aĉetado de kontraŭepidemiaj materialoj en Ĉinio fare de ĉiuj landoj estas tute neblokitaj, kaj ĝis sabato, 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj en Ĉinio eksportis kontraŭepidemiajn materialojn al 191 landoj kaj regionoj per merkata aĉetado.

Oficialulo el la Ministerio pri Edukado diris lastatempe en intervjuo, ke certigi sekurecon devas esti la antaŭkondiĉo por rekomenco de kursoj en Ĉinio kun mildiĝo de la situacio de la kronvirusa epidemio.

Wang Dengfeng, oficeja direktoro de la gvida grupo pri reago al la kronvirusa malsano en la Ministerio pri Edukado, diris, ke iuj lernojaroj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en ĉiuj provinc-nivelaj regionoj de Ĉinio decidis rekomenci kursojn, kaj la planita intensa rekomenco de kursoj en majo estos granda provo por aŭtoritatoj pri edukado.

Wang diris, ke edukaj organoj ordonis elementajn lernejojn kaj mezlernejojn preni diferencajn horarojn por komenci novajn semestrojn, permesante al pli aĝaj lernantoj rekomenci kursojn pli frue, kaj ke pli multaj lernantoj revenos al lernejoj, kiam pli da kontraŭepidemiaj rimedoj estos efektivigataj. Wang emfazis, ke lernejoj estos permesitaj rekomenci funkciadon, nur kiam la epidemio estas fundamente regita kaj la preventaj rimedoj estas adoptitaj por protekti la sanon de instruistoj kaj lernantoj.

La ĉina sudokcidenta municipo Chongqing donacis 150 000 medicinajn maskojn al Singapuro por helpi al la lando batali kontraŭ la nova kronviruso.

La maskoj estis senditaj al Singapuro per aviadilo dimanĉe posttagmeze.

Aliaj 100 000 medicinaj maskoj donacotaj al Singapuro estas fabrikataj en Chongqing.

Zhang Yongwu, direktoro de la oficejo pri eksteraj aferoj de la municipa registaro de Chongqing, diris, ke Chongqing pretas plifortigi internacian kunlaboron kun Singapuro por batali kontraŭ la pandemio.

Tan Chee King, ĝenerala konsulo de Singapuro en Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, diris, ke la subteno de Chongqing reliefigas sinceran amikecon inter Singapuro kaj Ĉinio.

Laŭ la freŝaj statistikoj de la usona Universitato Johns Hopkins, la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano kalkuliĝis al pli ol 2,9 milionoj tutmonde, kun pli ol 206 000 mortoj.

La totala nombro de kronvirusaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 82 830, inkluzive de 1 636 importitaj kazoj. Entute 974 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. Entute 4 643 homoj mortis pro la infekta malsano en Ĉinio.

Usona prezidento Donald Trump neis, ke li planas maldungi ministron pri sano kaj publikaj servoj Alex Azar. La lando nun okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la nombroj de infektoj kaj mortoj de la kronvirusa malsano, per pli ol 965 000 konfirmitaj kazoj kaj pli ol 54 000 mortoj.

Brita ĉefministro Boris Johnson revenis al sia posteno kaj rekomencos laboron lunde.

Aliaj grave trafitaj eŭropaj landoj kiel Hispanio, Italio kaj Francio malstreĉas la blokadajn limigojn.

La Monda Organizo pri Sano diris sabate, ke nun estas neniu atesto, ke homoj, kiuj resaniĝis de la kronvirusa malsano kaj havas antikorpojn, estas protektataj kontraŭ la dua infekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin