Tio realiĝis, post kiam 77-jara viro kun familia nomo Ding estis duafoje ekzamenita kun la rezulto de negativa reakcio je kronviruso en la ĉefurbo de la provinco Hubei. Oficialulo el la Wuhan-a Urba Komisiono pri Sano diris, ke li jam ne havis klinikajn simptomojn kaj povis esti elhospitaligita.
Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke la rezulto estis akirita per la malfacila laboro de medicinaj laborantoj en Wuhan kaj de tiuj senditaj el la tuta lando.
Ĝis sabato, 82 827 konfirmitaj kronvirusaj kazoj estis raportitaj en la ĉina ĉeftero. Pli ol 93,4% de ili resaniĝis. La dimanĉa anonco estis nova atesto, ke la loka disvastiĝo de kronviruso en la lando fundamente estis bridita.
Tio estis ankaŭ mejloŝtono por Wuhan. La rezulto estis akirita kvin tagojn post kiam ĝiaj kazoj falis al du ciferoj kaj malpli ol 70 tagojn post kiam la taga nombro de enhospitaligitaj kazoj kulminis al 38 020.
La sukceso estis atribuita al serio da ampleksaj, rigoraj kaj ĝisfundaj rimedoj prenitaj de aŭtoritatoj kaj sekvataj de la publiko por bridi la epidemion.